聖經新譯本

Esperanto

Exodus

9

1瘟疫之災耶和華對摩西說:“你要到法老那裡去,對他說:‘耶和華希伯來人的 神這樣說:“讓我的人民離開這裡,使他們可以事奉我。”
1Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.
2如果你拒絕他們離開這裡,仍然強留他們,
2CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,
3看哪,耶和華的手必用嚴重的瘟疫加在你田間的牲畜身上,加在馬、驢、駱駝、牛群、羊群身上。
3jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.
4耶和華必把以色列的牲畜和埃及人的牲畜分別出來;所有屬於以色列人的,一隻也不死去。’”
4Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.
5耶和華就定了時候,說:“明天耶和華必在此地行這事。”
5Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.
6第二天,耶和華就行了這事,埃及人全部的牲畜都死了;可是屬於以色列人的牲畜,一隻也沒有死去。
6Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.
7法老派人去看,果然看見屬於以色列人的牲畜,連一隻也沒有死去。法老的心還是剛硬,不肯讓以色列人離開。
7Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.
8瘡災耶和華對摩西和亞倫說:“你們要兩手拿滿爐灰,摩西要在法老眼前把爐灰向天上揚起來。
8Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono.
9這爐灰必在埃及全地變為微塵,在埃及全地的人和牲畜身上就必生出疹病和膿瘡。”
9Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.
10摩西和亞倫取了爐灰,站在法老面前;摩西把爐灰向天上揚起來,人和牲畜身上就生出了疹病和膿瘡。
10Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.
11眾術士因為生了瘡的緣故,不能站在摩西的面前;因為眾術士和所有埃及人身上都生了瘡。
11Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.
12耶和華使法老心裡剛硬,他就不肯聽摩西和亞倫的話,就像耶和華對摩西所說的。
12Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.
13耶和華對摩西說:“你要清早起來,站在法老面前,對他說:‘耶和華希伯來人的 神這樣說:“讓我的人民離開這裡,使他們可以事奉我。
13Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.
14因為這一次我要降下我的一切災禍,打擊你和你的臣僕及人民,為要使你知道在全地上沒有神像我的。
14CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
15如果我現在伸手用瘟疫擊打你和你的人民,你就早已從地上消滅了。
15CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;
16然而我使你存留,是為了使你看見我的能力,並且在全地上傳講我的名。
16sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
17你仍然向我的人民自高,不讓他們離開嗎?
17Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.
18看哪,明天大約這個時候,我必降下極重的冰雹,在埃及自建國以來,直到現在,未曾有過這樣的冰雹的。
18Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.
19所以,你現在要派人去,把你的牲畜和田間所有屬於你的,都收聚到安全的地方;因為凡在田間發現的人和牲畜而不收回家裡去的,冰雹必落在他們身上,他們就必死亡。”’”
19Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.
20法老的臣僕中有懼怕耶和華這話的,就叫他的僕人和牲畜進屋裡來。
20Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;
21但那不把耶和華這話放在心上的,卻把他的僕人和牲畜留在田裡。
21sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.
22雹災耶和華對摩西說:“你要向天伸杖,使埃及全地都有冰雹,落在人身上、在牲畜身上和埃及地田間所有的蔬菜上。”
22Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.
23摩西把手杖向天一伸,耶和華就打雷(“打雷”原文作“ 神的聲音”)下雹,有火落在地上;耶和華使冰雹降在埃及地上。
23Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.
24那時有了冰雹,冰雹與火混雜在一起,十分嚴重;埃及全地自從建國以來,未曾有過這樣的冰雹。
24Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.
25在埃及全地,冰雹把田間的一切,連人和牲畜都擊打了;冰雹又把田間的一切蔬菜擊打了,也把田間的一切樹木打斷了。
25Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.
26只有在以色列人所在的歌珊地,沒有冰雹。
26Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.
27於是,法老把摩西和亞倫召了來,對他們說:“這一次我犯了罪了;耶和華是公義的,我和我的人民是有罪的。
27Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.
28請你們祈求耶和華吧,因為這雷聲和冰雹已經夠了;我決意讓你們離開,你們不可再留在這裡。”
28Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.
29摩西回答法老:“我一出城,就必向耶和華伸手禱告,雷聲就必止住,也不再有冰雹了,好使你知道大地是屬於耶和華的。
29Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.
30至於你和你的臣僕,我知道你們在耶和華 神的面前還是沒有懼怕的心。”
30Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.
31那時,麻和大麥被冰雹擊打了,因為大麥已經吐穗,麻也開了花。
31La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;
32只是小麥和粗麥卻沒有被擊打,因為它們還沒有長成。
32sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis malfrusezonaj.
33摩西離開法老出城去了,就向耶和華伸手禱告,雷聲和冰雹就止住了,雨也不再傾倒在地上了。
33Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam cxesigxis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu versxigxis sur la teron.
34法老看見雨水、冰雹和雷聲都止住了,就更加犯罪,他和他的臣僕都心裡剛硬。
34Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.
35法老的心剛硬,不肯讓以色列人離開,就像耶和華藉著摩西所說的。
35La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.