1摩西之歌那時,摩西和以色列人向耶和華唱了以下這首歌,說:“我要向耶和華歌唱,因為他高高地被高舉起來;他把馬匹和騎馬的投在海中。
1Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.
2耶和華是我的力量,我的詩歌,也成了我的拯救;這是我的 神,我要讚美他;他是我父的 神,我要尊崇他。
2Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
3耶和華是戰士,他的名是耶和華。
3La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.
4他把法老的馬車和軍兵都投在海裡,法老特選的官長都沉在紅海中。
4La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.
5波濤淹沒了他們,他們好像石頭墜到深海。
5Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.
6耶和華啊,你的右手滿有榮耀和能力;耶和華啊,你的右手擊碎了仇敵。
6Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
7你以莫大的威榮,毀滅了那些起來攻擊你的人;你發出烈怒,把他們燒滅像燒禾秸一樣。
7Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.
8你鼻孔中的氣一發,海水就堆聚起來;水流直立像堤壩,深淵凝結於海心。
8De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.
9仇敵說:‘我要追趕,我要追上,我要均分擄物;我要在他們身上得到滿足;我要拔出刀來,親手趕絕他們。’
9La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
10你用風一吹,海就把他們淹沒,他們就像鉛一樣沉在大水之中。
10Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.
11耶和華啊,萬神之中有誰像你呢?有誰像你榮耀聖潔,可頌可畏,施行奇事呢?
11Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?
12你伸出右手,地就吞沒他們。
12Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.
13你憑著慈愛,帶領了你買贖的人民;你憑著能力,引導了他們到你的聖所。
13Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.
14萬民聽見,就必戰抖;疼痛恐懼抓住了非利士的居民。
14Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.
15那時,以東的族長驚惶,摩押的英雄被戰兢抓住,所有迦南的居民都膽戰心寒。
15Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.
16恐懼戰兢臨到他們身上;因著你大能的手臂,他們像石頭一樣寂然不動;直到你的人民過去,耶和華啊,直到你買贖的人民過去。
16Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
17你要把他們領進去,栽種在你產業的山上,耶和華啊,就是在你為自己預備的住處;主啊,就是在你手建立的聖所上。
17Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
18耶和華必作王,直到永永遠遠。”
18La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.
19米利暗之歌因為法老的馬匹、戰車和馬兵進到海中去的時候,耶和華使海水回流到他們身上;以色列人卻在海中走乾地。
19CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.
20亞倫的姊姊女先知米利暗,手裡拿著鼓;所有的婦女都跟著她出來,擊鼓跳舞。
20Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.
21米利暗應和著她們說:“你們要向耶和華歌唱,因為他高高地被高舉起來,他把馬匹和騎馬的投在海中。”
21Kaj Mirjam antauxkantis al ili: Kantu al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.
22瑪拉苦水摩西命以色列人從紅海起程,到書珥曠野去;他們在曠野走了三天,找不著水。
22Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto SXur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon.
23後來到了瑪拉,瑪拉的水卻不能喝,因為水苦。因此,那地名叫瑪拉。
23Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara.
24人民就向摩西發怨言,說:“我們喝甚麼呢?”
24Kaj la popolo ekmurmuris kontraux Moseo, dirante:Kiam ni trinkos?
25摩西向耶和華呼叫,耶和華就向他指示一棵樹;他把樹丟進水裡,水就變甜了。耶和華在那裡為他們立了律例和典章,也在那裡試驗了他們。
25Tiam li kriis al la Eternulo, kaj la Eternulo montris al li arbon, kaj li jxetis gxin en la akvon, kaj la akvo farigxis dolcxa. Tie Li donis al ili legxon kaj jugxon, kaj tie Li ilin elprovis.
26耶和華又說:“如果你留意聽耶和華你 神的聲音,行他眼中看為正的事,側耳聽他的誡命,遵守他的一切律例;這樣,我決不把加在埃及人身上的一切疾病加在你們身上,因為我是醫治你的耶和華。”
26Kaj Li diris:Se vi auxskultados la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio placxas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados cxiujn Liajn legxojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; cxar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
27以琳水泉後來他們到了以琳,那裡有十二股水泉,七十棵棕樹。他們就在那裡靠近水邊的地方安營。
27Kaj ili venis al Elim; tie estis dek du fontoj de akvo, kaj sepdek daktilpalmoj. Kaj ili starigis tie sian tendaron cxe la akvo.