1以色列人在曠野發怨言以色列全體會眾從以琳起行,在出埃及以後第二個月十五日,來到以琳和西奈中間汛的曠野那裡。
1Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.
2以色列全體會眾在曠野都向摩西和亞倫發怨言;
2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto.
3以色列人對他們說:“我們寧願在埃及地坐在肉鍋旁邊,吃飯吃到飽的時候,死在耶和華的手裡!你們倒把我們領出來,到這曠野,是要叫這全體會眾餓死啊!”
3Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.
4耶和華對摩西說:“看哪,我要把糧食從天上降給你們;人民可以出去,每天收取當天的分量,我好試驗他們是否遵行我的律法。
4Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne.
5到第六天,他們把收進來的預備好,比每天收取的多一倍。”
5Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage.
6摩西和亞倫對以色列眾人說:“今晚你們必定知道是耶和華把你們從埃及地領出來。
6Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta.
7明早你們必定看見耶和華的榮耀,因為耶和華聽見了你們向他所發的怨言了。我們算甚麼,你們竟向我們發怨言呢?”
7Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?
8摩西又說:“耶和華晚上必給你們肉吃,早晨必給你們食物吃飽,因為耶和華聽見了你們埋怨他所說的怨言了。我們算甚麼?你們的怨言不是向我們發的,而是向耶和華發的。”
8Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.
9摩西對亞倫說:“你要對以色列全體會眾說:‘你們走近耶和華面前,因為他已經聽見了你們的怨言了。’”
9Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon.
10亞倫對以色列全體會眾說話的時候,他們向著曠野觀望,看見耶和華的榮耀在雲中顯現出來。
10Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.
11耶和華吩咐摩西說:
11Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
12“以色列人的怨言,我已經聽見了。你告訴他們說:‘黃昏的時候你們必吃肉,早晨的時候必有食物吃飽;這樣,你們就知道我耶和華是你們的 神了。’”
12Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
13鵪鶉與嗎哪到了晚上,有鵪鶉飛上來,把營都遮蓋了;到了早晨,營的四周有一層露水。
13Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.
14露水上升以後,就見野地上有細小鱗狀的東西,像小白霜一樣細小的東西。
14Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero.
15以色列人看見了,就彼此對問說:“這是甚麼?”原來他們不知道那是甚麼。摩西對他們說:“這就是耶和華賜給你們吃的食物。
15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.
16耶和華吩咐的話是這樣的:‘你們要按著各人的食量收取,按著你們的人數為帳幕裡的人收取,一人兩公升。’”
16Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.
17以色列人就這樣行了;有的多收、有的少收。
17Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.
18他們用升斗衡量的時候,多收的沒有剩餘,少收的也不缺乏;各人按著自己的食量收取。
18Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.
19摩西對他們說:“誰也不可把一些留到早晨。”
19Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno.
20他們卻不聽摩西的話,有人把一些留到早晨,就生蟲發臭了。摩西就向他們發怒。
20Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
21他們每天早晨都按著各人的食量去收取;太陽一發熱,就融化了。
21Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.
22到第六日,他們收取了兩倍的食物,每人四公升;會眾的首領都來告訴摩西。
22Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
23摩西對他們說:“耶和華這樣說:‘明天是安息日,是向耶和華守的聖安息日。你們要烤的,就烤吧;要煮的,就煮吧;所有餘剩的要自己保存著,直留到早晨。’”
23Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.
24他們就照著摩西吩咐的,把餘剩的留到早晨;竟然不發臭,裡頭也沒有生蟲。
24Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.
25摩西說:“今天吃這個吧,因為今天是向耶和華守的安息日,今日你們在田野裡必找不著。
25Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.
26六天你們可以收取,但第七天是安息日,在那一天甚麼都沒有了。”
26Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.
27第七天民間有人出去收取,可是甚麼也找不著。
27En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.
28耶和華對摩西說:“你們拒絕遵守我的誡命和律法,要到幾時呢?
28Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
29你們看,耶和華把安息日賜給了你們,所以第六日他賜給你們兩天的食物;第七天你們各人要住在家裡,誰都不可離開自己的地方。”
29Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
30於是人民在第七天都安息了。
30Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
31以色列家給這食物起名叫“嗎哪”,它像芫荽的種子,色白,味道像攙蜜的薄餅。
31Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
32摩西說:“耶和華吩咐的話是這樣:要把滿兩公升的嗎哪保留起來給你們的後代,好讓他們可以看見當日我把你們從埃及地領出來的時候,在曠野給你們吃的食物。”
32Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.
33摩西對亞倫說:“拿一個罐子來,裝滿兩公升嗎哪,存放在耶和華面前,保留起來給你們的後代。”
33Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj.
34亞倫就照著耶和華吩咐摩西的,把嗎哪存留在法櫃前。
34Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.
35以色列人吃嗎哪共四十年,直到進了有人居住的地方為止;他們吃嗎哪,直到進入迦南地的邊界為止。
35Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
36兩公升就是當時的標準量器的十分之一。(“兩公升就是當時的標準量器的十分之一”原文作“一俄梅珥就是一伊法的十分之一”)
36Kaj omero estas dekono de efo.