聖經新譯本

Esperanto

Exodus

18

1葉忒羅見摩西摩西的岳父,米甸祭司葉忒羅,聽見了 神為摩西和他自己的人民以色列所行的一切,就是耶和華怎樣把以色列人從埃及領出來的事,
1Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
2他就帶著摩西的妻子西坡拉,摩西從前送了她回去,
2Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
3又帶著西坡拉的兩個兒子,一個名叫革舜,因為摩西說:“我在異地作了客旅”;
3kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando;
4一個名叫以利以謝,因為他說:“我父親的 神是我的幫助,救我脫離了法老的刀。”
4kaj la dua havis la nomon Eliezer, cxar tiu diris:La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraux la glavo de Faraono.
5摩西的岳父葉忒羅,和摩西的妻子與兩個兒子,來到曠野摩西那裡,就是到 神的山,摩西安營的地方。
5Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare cxe la monto de Dio.
6葉忒羅叫人告訴摩西說:“你的岳父葉忒羅來見你,你的妻子和兩個兒子也一同來了。”
6Kaj li dirigis al Moseo:Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaux via edzino kaj sxiaj du filoj kun sxi.
7摩西出來迎接他的岳父,向他下拜,與他親嘴,彼此問候,然後一起進了帳棚。
7Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.
8摩西把耶和華為以色列的緣故,向法老和埃及人所作的一切,以及路上遭遇的一切困難,並且耶和華怎樣拯救他們,都向他的岳父述說。
8Kaj Moseo rakontis al sia bopatro cxion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj cxiujn malfacilajxojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
9葉忒羅因為耶和華為以色列人所行的美事,就是拯救他們脫離埃及人的手,就非常喜樂。
9Jitro gxojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.
10葉忒羅說:“耶和華是應當稱頌的,他拯救了你們脫離埃及人的手和法老的手;他也把這人民從埃及人的手下拯救出來。
10Kaj Jitro diris:Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.
11現在我知道耶和華為至大,超乎萬神之上,因為這在埃及人以狂傲的態度對以色列人的事上已經證明了。”
11Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.
12摩西的岳父葉忒羅把燔祭和幾樣祭品拿來獻給 神;亞倫和所有以色列的長老都來到 神面前,與摩西的岳父一同吃飯。
12Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de Moseo antaux Dio.
13葉忒羅向摩西獻計(參申1:9~17)次日,摩西坐著審判人民的案件;人民從早到晚都站在摩西的身旁。
13La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero.
14摩西的岳父看見了摩西向人民所行的一切,就說:“你向人民作的是甚麼呢?你為甚麼獨自坐著審判,所有的人民卻從早到晚都站在你的身旁呢?”
14Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?
15摩西回答他岳父:“因為人民到我這裡來求問 神。
15Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion.
16他們有事件的時候,就到我這裡來,我就在雙方之間施行審判,使他們認識 神的條例和律法。”
16Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.
17摩西的岳父對摩西說:“你這樣作不好。
17Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.
18你必疲乏不堪;不但你自己,連與你在一起的人民也必疲乏不堪,因為這事太重,你不能獨自一人去作。
18Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.
19現在你要聽我的話,我要給你出個主意,願 神與你同在;你要代替人民到 神面前,把他們的事件帶到 神那裡。
19Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.
20又要把規例和律法教導他們,使他們知道他們當走的路,應作的事。
20Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
21你要從人民中間選出有才能的人,就是敬畏 神、忠實可信、恨惡不義之財的人,設立他們作千夫長、百夫長、五十夫長、十夫長,去管理人民,
21Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
22使他們隨時可以審判人民的案件;所有大事件,他們要帶到你這裡來;所有小事件,他們可以自己審判。這樣,你就輕省些,他們也可以和你一同分擔此事。
22Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.
23你若是這樣行, 神也這樣吩咐你,你就能站立得住,所有的人民也都能平平安安地歸回自己的地方。”
23Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.
24摩西言聽計從(參申1:15、17)於是,摩西聽從他岳父的話,照著他所說的行了。
24Moseo obeis la vocxon de sia bopatro, kaj faris cxion, kion tiu diris.
25摩西從全體以色列人中選出了有才能的人,立他們作人民的首領,作千夫長、百夫長、五十夫長、十夫長。
25Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.
26他們隨時審判人民的案件;有困難的事件,他們就帶到摩西那裡;所有小事件,由他們自己審判。
26Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.
27後來,摩西給他的岳父送行,他就回自己的地方去了。
27Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.