1以色列人在西奈山紮營以色列人從埃及地出來以後,滿了三個月的那一天,就來到西奈的曠野。
1En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.
2他們從利非訂起行,來到西奈的曠野,就在曠野安營;以色列人在那座山前安了營。
2Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto.
3 神所應許的約摩西上到 神那裡去,耶和華從山上呼喚他,說:“你要這樣告訴雅各家,吩咐以色列人說:
3Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:
4‘我向埃及人所行的,你們都看見了;也看見了我怎樣像鷹一樣把你們背在翅膀上,帶領你們到我這裡來。
4Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
5現在你們若是實在聽我的話,遵守我的約,你們就必在萬民中作屬我的產業,因為全地都是我的。
5Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero.
6你們要歸我作君尊的祭司和聖潔的國民。’這些話你都要對以色列人說。”
6Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.
7摩西去把人民的長老召了來,把耶和華吩咐他的這一切話都擺在他們面前。
7Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.
8人民都一致地回答,說:“凡是耶和華吩咐的,我們都要遵行。”摩西就去把人民的話回覆耶和華。
8Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
9立約前的準備耶和華對摩西說:“看哪,我要在密雲中降臨到你那裡,為要使人民在我與你說話的時候可以聽見,也可以永遠信你。”於是,摩西把人民的話告訴了耶和華。
9Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
10耶和華對摩西說:“你到人民那裡去,要他們今天明天分別為聖,又要他們洗淨自己的衣服;
10Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.
11第三天,他們要準備好了,因為第三天耶和華要在全體人民眼前降臨在西奈山。
11Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.
12你要在山的周圍給人民定界限,說:‘你們要謹慎,不可上山來,也不可觸摸山腳;凡是觸摸著那山的,必要把他處死。
12Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.
13不可用手觸摸他,必須用石頭把他打死,或用箭射透;無論是牲畜,是人,都不得生存。’當號角聲拖長的時候,你們才可以上到山上來。”
13Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.
14摩西從山上下來到人民那裡去,使人民分別為聖,他們就把自己的衣服洗淨了。
14Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.
15他對人民說:“第三天,你們要預備好了;不可親近女人。”
15Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.
16 神在西奈山顯現到了第三天早晨的時候,山上有雷聲、閃電和密雲,並且角聲非常強大,以致所有在營中的人民都顫抖。
16En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
17摩西率領人民出營去迎接 神,他們都站在山下。
17Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.
18西奈全山冒煙,因為耶和華在火中降臨到山上;山的煙向上升,好像火窯的煙一樣。全山猛烈震動。
18Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
19角聲越來越大,大到極點的時候,摩西就說話, 神用雷聲回答摩西。
19Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.
20耶和華降臨在西奈山上,就是降臨到山頂上;耶和華呼召摩西上山頂,他就上去了。
20Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.
21耶和華對摩西說:“你下去警告人民,不可闖過來,到我這裡觀看,免得他們中間有很多人滅亡。
21Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.
22又叫那些親近耶和華的祭司分別為聖,恐怕耶和華忽然擊殺他們。”
22Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.
23摩西對耶和華說:“人民不能上西奈山,因為你曾經警告我們,說:‘要給山定界限,也要把山分別為聖。’”
23Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.
24耶和華對他說:“下去吧,你要和亞倫一起再上來,只是祭司和人民都不可闖過來,上到我這裡,恐怕我忽然擊殺他們。”
24Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.
25於是,摩西下到人民那裡告訴他們。
25Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.