聖經新譯本

Esperanto

Exodus

20

1頒布十誡(申5:1~21) 神吩咐以下這一切話,說:
1Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:
2“我是耶和華你的 神,曾經把你從埃及地,從為奴之家領出來。
2Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
3“除我以外,你不可有別的神。
3Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.
4“不可為自己做偶像,也不可做天上、地下和地底下水中各物的形象。
4Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;
5不可跪拜它們,也不可事奉它們,因為我耶和華你們的 神是忌邪的 神;恨惡我的,我必追討他們的罪,從父親到兒子,直到三四代。
5ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,
6愛我和遵守我誡命的,我必向他們施慈愛,直到千代。
6kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
7“不可妄稱耶和華你 神的名,因為妄稱耶和華的名的,耶和華必不以他為無罪。
7Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
8“要記念安息日,守為聖日。
8Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.
9六日要勞碌,作你一切工作。
9Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;
10但第七日是耶和華你的 神的安息日;這一日,你和你的兒女,你的僕婢和牲畜,以及住在你城裡的寄居者,不可作任何的工。
10sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
11因為耶和華在六日之內造天、地、海和其中的萬物,第七日就歇息了;所以耶和華賜福安息日,定為聖日。
11cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.
12“要孝敬父母,使你在耶和華你的 神賜給你的地上得享長壽。
12Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe dauxru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
13“不可殺人。
13Ne mortigu.
14“不可姦淫。
14Ne adultu.
15“不可偷盜。
15Ne sxtelu.
16“不可作假證供陷害你的鄰舍。
16Ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
17“不可貪愛你鄰舍的房屋;不可貪愛你鄰舍的妻子、僕婢、牛驢和他的任何東西。”
17Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.
18全體人民都看見打雷、閃電、角聲和冒著煙的山;人民看見了,就顫抖,遠遠地站著。
18Kaj la tuta popolo vidis la tondrojn kaj la fulmojn kaj la sonadon de la korno kaj la fumigxadon de la monto; kaj la popolo vidis, kaj retirigxis kun teruro kaj starigxis malproksime.
19他們對摩西說:“求你和我們說話吧,我們必定聽你的話,不可讓 神和我們說話,恐怕我們死亡。”
19Kaj ili diris al Moseo:Parolu vi kun ni, kaj ni auxskultos, sed Dio ne parolu kun ni, por ke ni ne mortu.
20摩西回答人民:“不要懼怕,因為 神降臨是要試驗你們,叫你們常常敬畏他,不至犯罪。”
20Kaj Moseo diris al la popolo:Ne timu; cxar por vin elprovi venis Dio, kaj por ke la timo antaux Li estu antaux via vizagxo, por ke vi ne peku.
21於是,人民遠遠地站著,摩西卻走近 神所在的幽暗之中。
21Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimigxis al la mallumo, kie estis Dio.
22築壇的條例耶和華對摩西說:“你要對以色列人這樣說:‘你們親自看見我從天上和你們說話了。
22Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:Vi vidis, kiel Mi parolis kun vi el la cxielo.
23你們不可做銀的神像和金的神像和我相比,你們決不可為自己做這些神像。
23Ne faru antaux Mi diojn argxentajn, kaj diojn orajn ne faru al vi.
24你要為我築一座土壇,把你的燔祭、平安祭和牛羊獻在壇上;在我使人記念我名的地方,我都必到你那裡去賜福你。
24Altaron el tero faru al Mi, kaj oferu sur gxi viajn bruloferojn kaj pacoferojn, viajn sxafojn kaj viajn bovojn; sur cxiu loko, kie Mi memorigos Mian nomon, Mi venos al vi kaj benos vin.
25你若是為我築一座石壇,不可用鑿過的石頭來建築,因為你在石頭上一動用工具,就把壇污穢了。
25Kaj se vi faros al Mi altaron el sxtonoj, ne konstruu gxin el sxtonoj hakitaj; cxar se vi levos sur gxin vian hakilon, vi gxin malsanktigos.
26你上我的壇,不可用梯級,免得在壇上露出你的下體來。’”
26Kaj ne supreniru per sxtupoj al Mia altaro, por ke ne malkovrigxu via nudeco antaux gxi.