1僕婢的條例(申15:12~18)“你要在眾民面前訂立的典章是這樣的。
1Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:
2如果你買希伯來人作奴僕,他要服事你六年;到第七年他可以自由出去,不必補償甚麼。
2Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage.
3他若是單身來,就可以單身出去;他若是有婦之夫,他的妻子就可以和他同去。
3Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li.
4他的主人若是給他妻子,妻子又給他生了兒女,那麼妻子和兒女都要歸給主人,他自己要單獨出去。
4Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola.
5如果那奴僕明明說:‘我愛我的主人和我的妻子兒女,不願意自由出去。’
5Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi;
6他的主人就要把他帶到審判官(“審判官”原文作“ 神”)那裡,又要把他帶到門前,或是門柱旁;他的主人要用錐子刺穿他的耳朵,他就要永遠服事他的主人。
6tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.
7如果有人把女兒賣作婢女,婢女不可像男僕那樣出去。
7Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj.
8如果主人選定她歸自己,以後又不喜歡她,就要准她贖身;主人沒有權力可以把她賣給外族人,因為主人曾經欺騙了她。
8Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.
9如果主人選定她歸自己的兒子,就必須照著待女兒的規矩待她。
9Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj.
10如果他另娶一個妻子,那麼,對她的飲食、衣著和性的需要,仍然不可減少。
10Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi.
11如果他不向她行這三樣,她就可以自由出去,不必補償甚麼。
11Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.
12懲罰殺人者或傷人者的條例“打人以致把人打死的,必要把那人處死。
12Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
13人若不是蓄意殺人,而是 神交在他手中的,我就給你設立一個地方,他可以逃到那裡去。
13Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
14若有人任意待他的鄰舍,用詭計把他殺了,你要把他從我的祭壇那裡拿去處死。
14Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
15“打父母的,必要把那人處死。
15Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
16“拐帶人口的,無論是把人賣了,或是還留在他手中,必要把那人處死。
16Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.
17咒罵父母的,必要把那人處死。
17Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
18“如果人彼此爭論,一個用石頭或拳頭打另一個,但他還沒有死,不過要躺在床上,
18Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito:
19以後,他若是能起來,能扶杖出外行走,那打他的就可算無罪,但要賠償他停工的損失,並且要把他完全醫好。
19se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.
20“如果有人用棍打他的奴僕或婢女,以致死在他的手下,他必須受刑罰;
20Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni;
21但如果他還活一兩天,那人就不必受刑罰,因為那奴僕是他的財產。
21sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.
22“如果人彼此爭鬥,擊傷了懷孕的婦人,以致流產,但沒有別的損害,那傷害她的必須按照婦人的丈夫要求的,和照著審判官斷定的,繳納罰款。
22Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.
23如果有別的損害,你就要以命償命,
23Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,
24以眼還眼,以牙還牙,以手還手,以腳還腳,
24okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
25以烙還烙,以傷還傷,以打還打。
25bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
26“如果有人擊打他奴僕的一隻眼,或婢女的一隻眼,把眼打壞了,就要因他的眼的緣故讓他自由離去。
26Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
27如果有人打落了他奴僕的一隻牙,或婢女的一隻牙,就要因他的牙的緣故讓他自由離去。
27Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
28牲畜傷人的賠償條例“如果牛觸了男人或女人,以致死亡,那牛必須用石頭打死,只是不可吃牛的肉;牛的主人卻不必受刑罰。
28Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
29如果那牛以前常常觸人,牛主也曾經受過警告,他仍然不把牛拴好,以致觸死了男人或是女人,就要用石頭把那牛打死,牛主也必要處死。
29Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.
30如果給他提出贖金,他就必須照著提出的數量全數繳付贖命金。
30Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin.
31牛無論觸了人的兒子,或是觸了人的女兒,都必須照著這定例辦理。
31Se filo aux filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero.
32如果牛觸了人的奴僕,或是婢女,必須把三百四十克銀子給他的主人,那牛也必須用石頭打死。
32Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.
33傷害牲畜的賠償條例“如果有人把井敞開,或是有人挖了井,而不把井口遮蓋,以致有牛或驢掉進裡面,
33Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin, kaj falos tien bovo aux azeno,
34井主要賠償,要把銀子還給牛主或驢主,死的牲畜可以歸自己。
34tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.
35“如果有人的牛傷了他鄰舍的牛,以致死亡,他們要把活牛賣了,平分銀子,也要平分死牛。
35Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu.
36如果人知道那牛以前常常觸人,牛主竟不把牛拴好,他必須賠償,以牛還牛,死的可以歸自己。”
36Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.