1祭壇的做法(出38:1~7)“你要用皂莢木做祭壇,這壇要四方的:長兩公尺兩公寸,寬兩公尺兩公寸,高一公尺三公寸。
1Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.
2要在祭壇的四拐角做四個角,角要與祭壇連在一塊,祭壇要包上銅。
2Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.
3要做盆,用來收去祭壇上的灰,又要做鏟、盤、肉叉和火鼎;祭壇上的一切器具,你都要用銅來做。
3Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.
4要為壇做一個銅網,網的四拐角上要做四個銅環。
4Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj.
5要把網安在祭壇下面的圍腰板之下,使網從下面直達到祭壇的半腰。
5Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.
6又要為祭壇做槓,就是皂莢木的槓,要包上銅。
6Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
7槓要穿在祭壇的環子裡,抬祭壇的時候,槓就在祭壇的兩邊;
7Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.
8你要用木板做祭壇,祭壇是空心的。你要照著在山上指示你的去做。
8Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
9院子的做法(出38:9~20)“你要做會幕的院子。在南面,即向南的一面,要用撚的細麻為院子做帷幔,每邊長四十四公尺。
9Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;
10帷幔的柱子要二十根,銅插座二十個。柱子上的鉤子和桁子都是銀的。
10kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.
11北面也是一樣,要有四十四公尺長的帷幔,帷幔的柱子二十根,銅插座二十個,柱子上的鉤子和桁子都是銀的。
11Tiel same ankaux sur la norda flanko lauxlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.
12院子的西面,也要有帷幔,寬二十二公尺。帷幔的柱子十根,插座十個。
12Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.
13院子的東面,要有二十二公尺寬。
13Kaj lauxlargxe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.
14門一面的帷幔要六公尺六公寸,帷幔的柱子三根,插座三個。
14Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
15門另一面的帷幔也要六公尺六公寸,帷幔的柱子三根,插座三個。
15Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.
16院子的大門要有門簾,長九公尺,是用藍色紫色朱紅色線和撚的細麻,用刺繡的手工織成,柱子四根,插座四個。
16Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.
17院子周圍一切柱子,都要用銀桁子相連起來。柱子上的鉤子是銀的,插座是銅的。
17CXiuj kolonoj cxirkaux la korto havu ligilojn el argxento, hokojn el argxento, kaj bazojn el kupro.
18院子要長四十四公尺,寬二十二公尺,高兩公尺兩公寸;帷幔是細麻撚的,插座是銅的。
18La longo de la korto estu cent ulnoj, la largxo cxie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; cxio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.
19會幕中為禮拜用的一切器具和釘子,以及院子裡的一切釘子,都是銅的。
19CXiuj vazoj de la tabernaklo, por cxiuj servoj, kaj cxiuj gxiaj najloj kaj cxiuj najloj de la korto, estu el kupro.
20油和燈的條例(利24:1~4)“你要吩咐以色列民把打成的純橄欖油拿來給你,是為點燈用的,使燈常常點著。
20Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.
21在會幕中法櫃前的幔子外,亞倫和他的子孫,從晚上到早晨,要常在耶和華面前料理這燈。這要作以色列人世世代代的定例。”
21En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaux la atesto, arangxadu gxin Aaron kaj liaj filoj de vespero gxis mateno antaux la Eternulo. Tio estu eterna legxo en la generacioj de la Izraelidoj.