聖經新譯本

Esperanto

Exodus

28

1祭司的禮服(出39:1)“你要從以色列人中使你的哥哥亞倫和他的眾子,就是亞倫和他的眾子:拿答、亞比戶、以利亞撒、以他瑪,都一同來到你面前,作事奉我的祭司。
1Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
2你要為你哥哥亞倫做聖衣,使他有榮耀,有華美。
2Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
3你又要吩咐所有心中有智慧的,就是我用智慧的靈充滿的,給亞倫做衣服,使他成聖,作事奉我的祭司。
3Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
4這些就是他們要做的衣服:胸牌、以弗得、長外袍、雜色內袍、禮冠、腰帶。他們要為你哥哥亞倫和他的眾子做聖衣,使他們作事奉我的祭司。
4Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
5他們要拿金線、藍色紫色朱紅色線和細麻去做。
5Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.
6以弗得的做法(出39:2~7)“他們要拿金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻,用巧工來做以弗得。
6Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
7以弗得要有兩條肩帶,連接著兩端,好使它相連在一起。
7Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.
8以弗得上面的帶子,它的巧工要和以弗得一樣,用來束上以弗得,要用金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做成。
8Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.
9你要取兩塊紅寶石,把以色列眾子的名字刻在上面,
9Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
10六個名字在一塊寶石上,其餘六個名字在另一塊寶石上,都是照著他們出生的次序。
10ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.
11好像寶石雕刻匠刻印章一樣,你要把以色列眾子的名字刻在這兩塊寶石上,要把它們鑲嵌在金槽中。
11Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro.
12你要把這兩塊寶石安放在以弗得的肩帶上,作以色列民的記念石。亞倫在耶和華面前,用兩肩擔當他們的名字,作為記念。
12Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.
13你要做金槽,
13Kaj faru kadretojn el oro;
14和兩條純金的鍊子,像做繩子一樣擰成,把這像繩子一樣的鍊子放置在二槽上。
14kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.
15胸牌的做法(出39:8~21)“你要用巧工做一個作判斷用的胸牌,像以弗得的做法一樣,要用金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做成。
15Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.
16胸牌要四方的,雙層的,長二十二公分,寬二十二公分。
16Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo.
17你要在胸牌上面鑲上四行寶石:第一行是紅寶石、黃玉、翡翠;
17Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;
18第二行是紫寶石、藍寶石、金鋼石;
18kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
19第三行是黃瑪瑙、白瑪瑙、紫晶;
19kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;
20第四行是水蒼玉、紅瑪瑙、碧玉。這些寶石都是鑲在金槽裡。
20kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.
21按著以色列眾子的名字,這些寶石要有十二塊;按著他們的名字刻印章,按他們的名字各代表十二個支派。
21Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
22你要在胸牌上做純金的鍊子,像做繩子一樣擰成。
22Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.
23你要在胸牌上做兩個金環,把這兩個金環安在胸牌的兩端之上。
23Kaj faru por la surbrustajxo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.
24你要把那兩條金鍊子穿在胸牌兩端的兩個環子裡。
24Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.
25你又要把那兩條鍊子的另兩端接在兩槽上,連在以弗得前面的肩帶上。
25Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.
26你又要做兩個金環,安在胸牌下邊的兩端,就是靠近以弗得裡面的邊緣上。
26Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur interna gxia rando, direktita al la efodo.
27你又要做兩個金環,把它們安在以弗得前面兩條肩帶的下面,靠近相接的地方,在以弗得巧工織成的帶子上面。
27Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.
28你要用紫藍色細線把胸牌的環子繫在以弗得的環子上,使胸牌貼在以弗得巧工織成的帶子上,免得胸牌從以弗得上脫下來。
28Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.
29亞倫進入聖所的時候,要把作決斷用的胸牌,上面有以色列眾子的名字,帶在胸前,在耶和華面前常作記念。
29Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.
30你要把烏陵和土明放在作決斷用的胸牌裡。亞倫進入耶和華面前的時候,它們要帶在胸前;這樣,亞倫就在耶和華面前常常把以色列眾子的決斷帶在胸前。
30Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.
31外袍的做法(出39:22~26)“你要做以弗得的長外袍,全件要紫藍色。
31Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.
32在長外袍的正中,頭部的地方,要有一個領口,領口的周圍要有領邊,是用紡織的細工織成,如同戰袍的領口一樣,免得長外袍破裂。
32La aperturo por la kapo estu en gxia mezo; cxirkaux la aperturo estu teksita bordero, kiel cxe aperturo de sxildo, por ke gxi ne dissxirigxu.
33在長外袍下襬的周圍,你要用藍色紫色朱紅色線做石榴,在長外袍下襬周圍的石榴中間,要綴上金鈴。
33Sur gxia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, cxirkauxe sur gxia malsupra rando, kaj inter ili cxirkauxe orajn tintilojn.
34在長外袍下襬的周圍綴上一個金鈴、一個石榴、一個金鈴、一個石榴,
34Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.
35長外袍要穿在亞倫的身上,好作事奉。他進入聖所到耶和華面前,以及出來的時候,他的聲音必被聽見,免得他死亡。
35GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.
36冠牌的做法(出39:30~31)“你要用精金做一面牌子,在牌上像刻印章般刻著:‘歸耶和華為聖’。
36Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.
37你要用一條紫藍色細線把牌子繫住,好使它安在禮冠上,就是在禮冠的前面。
37Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti.
38這牌要在亞倫的額上,亞倫要擔當干犯聖物的罪過,這些聖物是以色列人在一切聖禮物上分別為聖的;這牌要常在亞倫的額上,好使他們在耶和華面前可以得蒙悅納。
38GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.
39你要用細麻線編織雜色內袍,用細麻布做禮冠,又用刺繡的手工做腰帶。
39Kaj teksu la hxitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.
40祭司衣冠的做法(出39:27~29)“你也要為亞倫的兒子做內袍,為他們做腰帶,又為他們做頭巾,使他們有榮耀,有華美。
40Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
41你要把這些給你哥哥亞倫和他的兒子們穿上,又要膏抹他們,按立他們,把他們分別為聖,好使他們可以作我的祭司。
41Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
42你要給他們做白麻布褲子,遮蓋裸體,褲子遮蓋腰間,直到大腿。
42Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.
43亞倫和他兒子進入會幕,或走近祭壇,在聖所裡事奉的時候,都必須穿上褲子,免得他們擔當罪過而死。這要給亞倫和他的後裔作永遠的條例。”
43Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.