1香壇的做法(出37:25~28)“你要做一座燒香的壇,你要用皂莢木做這座壇。
1Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.
2壇要四方的:長四十五公分,寬四十五公分,高九十公分。壇的四角要與壇接連在一起。
2Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.
3你要用純金把壇包裹,壇頂、壇的四邊和壇的四角都要包裹,你要給壇的四圍做金牙邊。
3Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
4在壇的兩旁金牙邊以下你要做兩個金環,兩邊都有,用來穿木槓的地方,以便抬壇。
4Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.
5你要用皂莢木做木槓,要用金把它們包裹。
5Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.
6你要把壇放在法櫃前面的幔幕前,面對著法櫃上的施恩座,就是我與你相會的地方。
6Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.
7亞倫要在壇上燒香料做的香,每天早晨整理燈的時候,要燒這香。
7Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.
8傍晚,亞倫點燈的時候,也要燒這香,在耶和華面前作你們世世代代不斷的香。
8Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.
9在這壇上,你們不可獻上凡香、燔祭、素祭,也不可在這壇上澆奠祭。
9Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.
10亞倫每年一次要在壇的四角上行贖罪禮,每一次他都要用贖罪祭牲的血在壇上行贖罪禮;你們世世代代都要這樣行,這壇要歸耶和華為至聖。”
10Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.
11贖銀耶和華對摩西說:
11Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12“你要照著以色列人被數點的數目登記人數;你數點的時候,他們各人要為自己的性命把贖價歸給耶和華,免得你數點的時候,他們中間有災病。
12Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.
13以下就是他們當繳納的;凡是屬於那些被數點的人的,每人要照著聖所的標準獻銀子六克;這六克銀子是歸給耶和華的禮物。這重量是聖所用的標準重量(“這重量是聖所用的標準重量”原文作“一舍客勒是二十季拉”)。
13Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.
14凡是屬於那些被數點的人,自二十歲以上的,要把禮物獻給耶和華。
14CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.
15富有的人不可多出,貧窮的也不可少出。各人要納六克銀子,作禮物獻給耶和華,好為你們的性命作贖價。
15La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
16你要從以色列人收取這贖銀,指定作會幕事奉的使用,好使它在耶和華面前為以色列人作個記念,也贖回你們的性命。”
16Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.
17銅盆(出38:8)耶和華對摩西說:
17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18“你要做一個銅盆和一個銅座,用來洗濯。你要把盆放在會幕和祭壇之間,並且要把水放在盆中。
18Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon.
19亞倫和他的兒子要在盆裡洗手洗腳。
19Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn:
20他們進會幕的時候,或是走近祭壇敬拜,給耶和華焚燒火祭的時候,都要用水洗濯,免得死亡。
20kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,
21他們要洗手洗腳,免得死亡。這要作他們永遠的定例,就是作亞倫和他的後裔世世代代永遠的定例。”
21ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.
22做聖膏油的條例耶和華對摩西說:
22Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23“你要取最上等的香料,就是流質的沒藥六公升,香玉桂是沒藥的一半,就是三公斤,香昌蒲三公斤。
23Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,
24玉桂皮六公斤,都要按著聖所的標準重量,又橄欖油四公斤。
24kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.
25你要把這些材料製成聖膏油,就是照著香膏配製師的方法配製成的香膏,是要作為聖膏油的。
25Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado.
26你要用這膏油抹會幕和法櫃,
26Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,
27桌子和桌子的所有器具,燈臺和燈臺的器具,以及香壇,
27kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado,
28燔祭壇和壇上的所有器具,盆和盆座;
28kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon.
29你要使它們成聖,使它們成為至聖;凡是觸著它們的,都要成聖。
29Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos.
30你也要膏抹亞倫和他的兒子,好使他們成聖,作我的祭司。
30Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.
31你要告訴以色列人說:‘你們世世代代要把這油歸我為聖膏油。
31Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.
32不可倒在常人的身上,也不可照著這配製的分量製相似的膏油;這膏油是聖的,你們也要以它為聖。
32Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi.
33無論誰配製相似的膏油,或把這膏油抹在外人的身上,這人就一定要從他的族人中被剪除。’”
33Se iu konsistigos ion similan kaj sxmiros per gxi laikon, li ekstermigxu el sia popolo.
34耶和華對摩西說:“你要取芬芳的香料,就是蘇合香、香錠、白松香;這芬芳的香料和純淨的乳香,各樣都要分量相等。
34Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;
35你要照著香膏配製師的方法,用這些加上鹽調和製成香,是清淨聖潔的。
35kaj faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.
36你要取一部分香,把它研成碎末,放在會幕裡法櫃前,就是我要與你相會的地方。你們要以這香為至聖。
36Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.
37你所製的香,你們不可按著它的分量為自己配製;你要以這香為聖歸給耶和華。
37Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo.
38無論誰製香和這香相似,為要聞香的味道的,這人就一定要從他的族人中被剪除。”
38Se iu faros ion similan, por odorigi per gxi, li ekstermigxos el sia popolo.