1製造會幕器皿之技工(出35:30~36:1)耶和華對摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“看哪,猶大支派中戶珥的孫子,烏利的兒子比撒列,我已經提名召他。
2Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;
3我也用 神的靈充滿了他,使他有智慧,有聰明,有知識,有能力作各樣的手工,
3kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,
4可以設計巧工,可以用金、銀、銅製造各物。
4por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,
5又可以雕刻寶石,鑲嵌寶石;可以雕刻木頭,製造各樣巧工。
5kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron.
6看哪,我已經指派但支派中亞希撒抹的兒子亞何利亞伯和他同工;所有心裡有智慧的人,我也把智慧賜給他們,使他們可以作我吩咐你的一切工作,
6Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:
7就是會幕、法櫃和櫃上的施恩座,以及會幕中一切的器具、
7la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo,
8桌子和桌子上的器具,純金的燈臺和燈臺上的一切器具、香壇、
8kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado,
9燔祭壇和壇上的一切器具、洗濯盆和盆座、
9kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon,
10彩衣和亞倫祭司的聖衣,以及他兒子們供祭司職分的衣服、
10kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,
11膏油和聖所使用的芬芳的香,他們都要照著我吩咐你的一切去作。”
11kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.
12謹守安息日(出35:1~3)耶和華對摩西說:
12Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
13“你要吩咐以色列人說:你們務要守我的安息日,因為這是你我之間世世代代的記號,使你們知道我耶和華是把你們分別為聖的。
13Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.
14所以你們應該守安息日,因為這是你們的聖日;凡是違反這日的,必要把他處死;凡是在這日工作的,那人必要從他的族人中被剪除。
14Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.
15六日可以工作,但第七日是歇工的安息日,是歸耶和華為聖的,凡是在這安息日工作的,必須把那人處死。
15Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.
16所以,以色列人要守安息日,他們世世代代要遵行安息日的規例,作為永遠的約。
16Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.
17這是我和以色列人中間永遠的記號,因為六日之內耶和華創造了天地,但第七日就歇了工休息了。”
17Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis.
18摩西領受兩塊法版(申9:9~11)耶和華在西奈山上與摩西說完了話,就把兩塊法版交給他,是 神用指頭寫的石版。
18Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.