聖經新譯本

Esperanto

Exodus

39

1大祭司之聖衣(出28:1~5)他們用藍色紫色朱紅色線做彩衣,在聖所供職時穿著;又照著耶和華吩咐摩西的,為亞倫做聖衣。
1Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2以弗得(出28:6~14)又用金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做以弗得。
2Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.
3他們把金子錘成薄片,剪成細線,用巧工織在藍色紫色朱紅色線和細麻之中。
3Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj trancxis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo kaj de la bisino per artista laboro.
4又為以弗得做相連的肩帶,把以弗得的兩端連接起來。
4Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita.
5上面的帶子,做法好像以弗得一樣,與以弗得連在一起,都用金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做的,是照著耶和華吩咐摩西的。
5Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
6他們預備了兩塊紅瑪瑙寶石,鑲嵌在金槽裡,又用刻圖章的方法刻上以色列眾子的名字,
6Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.
7把這兩塊寶石放在以弗得的兩條肩帶上,作以色列人的記念石,是照著耶和華吩咐摩西的。
7Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
8胸牌(出28:15~30)他又用巧設的圖案手工做胸牌,像做以弗得一樣,用金線、藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做的。
8Kaj ili faris la surbrustajxon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.
9胸牌是正方形的;他們把胸牌做成雙層,長二十二公分,寬二十二公分,是雙層的。
9GXi estis kvarangula; ili faris la surbrustajxon duobla; manstrecxo estis gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo; gxi estis duobla.
10又把四行寶石鑲在上面,一行是紅寶石、黃玉、翡翠,這是第一行。
10Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;
11第二行是紫寶石、藍寶石、金鋼石。
11kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
12第三行是黃瑪瑙、白瑪瑙、紫晶。
12kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;
13第四行是水蒼玉、紅瑪瑙、碧玉;這些寶石都是鑲在金槽裡。
13kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.
14這些寶石代表以色列眾子的名字,共有十二塊;用刻圖章的方法,每塊刻上一個名字,十二塊代表十二個支派。
14Kaj la sxtonoj estis laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
15又在胸牌上用純金做鍊子,像擰繩子一般做成。
15Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.
16又做兩個金槽和兩個金環,把兩個金環安放在胸牌的兩端,
16Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.
17把那兩條金繩穿在胸牌兩端的環子裡;
17Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.
18又把金繩的另兩端接在兩槽上,再把它們連在以弗得前面的肩帶上。
18Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.
19他又做兩個金環,安放在胸牌的兩端,在胸牌的兩邊,就是在以弗得裡面的邊上。
19Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo.
20他又做兩個金環,安放在以弗得前面兩條肩帶的下邊,靠近相連的地方,在以巧工做成的以弗得的肩帶上面。
20Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.
21他們用藍色細帶子把胸牌繫住,就是把胸牌的環子和以弗得的環子繫在一起,使胸牌可以貼在以巧工織成的以弗得的帶子上,免得胸牌從以弗得上脫落,這是照著耶和華吩咐摩西的。
21Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22外袍(出28:31~35)又做以弗得的外袍,是織成的,全件是藍色的。
22Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.
23在外袍的中間有一領口,如同戰袍的領口,領口的周圍有領邊,免得領口破裂。
23Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.
24又在外袍的底邊上,用藍色紫色朱紅色線和撚的細麻做石榴。
24Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.
25他又用純金做鈴鐺,把金鈴安放在石榴中間,就是安放在外袍周圍底邊上的石榴中間:
25Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;
26一個金鈴,一個石榴,一個金鈴,一個石榴,在外袍周圍的底邊上,在供職時穿用;都是照著耶和華吩咐摩西的。
26tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
27內袍(出28:39~43)他又用織成的細麻布替亞倫和他的兒子做內袍,
27Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,
28並且用細麻做禮冠,用細麻做頭巾,用撚的細麻做細麻布褲子,
28kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,
29以及用撚的細麻和藍色紫色朱紅色線,用刺繡的手工做腰帶;都是照著耶和華吩咐摩西的。
29kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30冠牌(出28:36~38)他們用純金做聖冠上的牌子,又用刻圖章的方法,在上面刻著“歸耶和華為聖”的字樣。
30Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.
31又用一條藍色細帶子把牌子繫住,繫在禮冠的上面,都是照著耶和華吩咐摩西的。
31Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32工作完成(出35:20~29)於是,帳幕,就是會幕的一切工程都完成了;凡是耶和華吩咐摩西的,以色列人都照著作了;這樣,他們就作完了會幕的一切工程。
32Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
33他們把帳幕、會幕和會幕的一切器具都帶到摩西那裡,就是鉤子、木板、橫閂、柱子、柱座、
33Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
34染紅公山羊皮的蓋、海狗皮的蓋和遮蓋至聖所的幔子、
34kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
35法櫃、櫃槓和施恩座,
35la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;
36桌子、桌子上的一切器具和陳設餅,
36la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;
37純金的燈臺與燈盞,就是擺列在燈臺上的燈盞和燈臺上的一切器具,以及點燈用的油;
37la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;
38金壇、膏油、芬芳的香和會幕的門簾;
38kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
39銅壇、壇上的銅網、壇槓、壇上的一切器具、洗濯盆和盆座;
39la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;
40院子的幔幕、柱子、柱座、院子的門簾、繩子、釘子和帳幕,以及會幕一切使用的器具;
40la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;
41在聖所供職用的彩衣、祭司亞倫的聖衣和他兒子供祭司職的衣服。
41la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.
42這一切工作,耶和華怎樣吩咐摩西,以色列人就怎樣作。
42Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.
43摩西查看了一切工作,見他們所作的,完全是耶和華吩咐的,就給他們祝福。
43Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.