聖經新譯本

Esperanto

Exodus

40

1支搭會幕耶和華告訴摩西說:
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2“正月初一日,你要把會幕的帳幕豎立起來,
2En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.
3把法櫃安放在裡面,用幔子把法櫃遮蓋。
3Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno.
4把桌子搬進去,擺上陳設物;把燈臺也搬進去,把燈臺上的燈盞點著。
4Kaj enportu la tablon kaj arangxu sur gxi gxian arangxotajxon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu gxiajn lucernojn.
5把燒香用的金壇安放在法櫃前,掛上帳幕的門簾。
5Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo.
6把燔祭壇安放在會幕的帳幕門口。
6Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.
7把洗濯盆安放在會幕和祭壇的中間,把水盛在盆裡。
7Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enversxu en gxin akvon.
8又在周圍豎立院子的幔幕,把院子的門簾掛上。
8Kaj arangxu la korton cxirkauxe, kaj pendigu la kovrotukon cxe la pordego de la korto.
9你要拿膏油來,抹帳幕和其中的一切器具,使帳幕和帳幕的一切器具成聖,就必成聖。
9Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la logxejon, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj sanktigu gxin kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, por ke gxi estu sankta.
10又要抹燔祭壇和壇上的一切器具,使壇成聖,壇就必成為至聖。
10Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.
11要抹洗濯盆和盆座,使它成聖。
11Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin.
12要把亞倫和他的眾子帶到會幕的門口來,用水給他們洗身。
12Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
13要把聖衣給亞倫穿上,又膏抹他,使他成聖,可以作我的祭司。
13Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.
14你要把亞倫的兒子帶來,給他們穿上內袍。
14Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per hxitonoj.
15要膏抹他們好像膏抹他們的父親一樣,使他們可以作祭司服事我;他們的膏抹使他們世世代代永遠當祭司之職。”
15Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
16摩西就這樣作了;凡是耶和華吩咐他的,他都作了。
16Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.
17第二年正月初一日,帳幕就豎立起來了。
17En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.
18摩西豎立起帳幕,安上柱座,放上木板,安上橫閂,豎立柱子。
18Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn.
19把罩棚鋪在帳幕上面,又把罩棚的上蓋放在上面;都是照著耶和華吩咐摩西的。
19Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
20摩西拿了法版,放在櫃裡,把槓穿在櫃的兩旁,把施恩座安放在約櫃上面。
20Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.
21把約櫃抬進帳幕裡去,掛上遮蓋至聖所的幔子,把法櫃遮蓋著,是照著耶和華吩咐摩西的。
21Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22又把桌子安放在會幕裡,放在帳幕的北面,幔子的外面。
22Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.
23在桌子上把陳設餅擺在耶和華面前,都是照著耶和華吩咐摩西的。
23Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
24摩西把燈臺設立在會幕裡,在帳幕的南面,與桌子相對。
24Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.
25在耶和華面前把燈盞點著,是照著耶和華吩咐摩西的。
25Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
26把金壇安設在會幕裡,幔子的前面;
26Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno.
27在壇上焚燒芬芳的香,是照著耶和華吩咐摩西的。
27Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
28又掛上帳幕的門簾。
28Kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordo de la tabernaklo.
29把燔祭壇安放在會幕的帳幕門口,把燔祭和素祭獻在壇上;是照著耶和華吩咐摩西的。
29Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30又把洗濯盆安放在會幕與祭壇之間,盆裡盛水,作洗濯之用;
30Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi.
31摩西、亞倫和亞倫的兒子,可以在這盆裡洗手洗腳。
31Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
32每逢他們走進會幕,或是走近祭壇的時候,就要先洗濯;是照著耶和華吩咐摩西的。
32kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
33摩西在帳幕和祭壇的周圍,豎立起院子的幔幕,又掛上院子的門簾。這樣摩西就完成了工程。
33Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
34耶和華的榮光充滿會幕(民9:15~23)當時,有雲彩遮蓋會幕,耶和華的榮耀充滿了帳幕。
34Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
35摩西不能進入會幕,因為雲彩停在會幕上面,並且耶和華的榮耀充滿著帳幕。
35Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
36在以色列人所有的旅程中是這樣的:每逢雲彩從帳幕收上去的時候,他們就起程;
36Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.
37雲彩若是不收上去,他們就不起程,直到雲彩收上去的日子為止。
37Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.
38因為以色列人所有的旅程中,日間有耶和華的雲彩在帳幕上,夜間雲中有火,顯在以色列全家的眼前。
38CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.