聖經新譯本

Esperanto

Exodus

4

1摩西的神蹟摩西回答:“看哪,他們必不信我,也不聽我的話;因為他們必說:‘耶和華並沒有向你顯現。’”
1Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?
2耶和華問摩西:“那在你手裡的是甚麼?”他說:“是手杖。”
2Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.
3耶和華說:“把它丟在地上。”摩西把它一丟在地上,它就變了蛇;摩西就逃跑,離開了牠。
3Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi.
4耶和華對摩西說:“伸出你的手來,捉住蛇的尾巴。”摩西就伸出手來,緊握著牠,牠在摩西的掌中又變回了手杖。
4Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano),
5“這樣就使他們相信耶和華他們祖宗的 神,就是亞伯拉罕的 神、以撒的 神、雅各的 神曾向你顯現了。”
5por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
6耶和華又再對摩西說:“現在把你的手放進懷裡。”摩西就把手放進懷裡;等他把手抽出來的時候,手就長滿了痲風,像雪那樣白。
6Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo.
7耶和華說:“把你的手再放進懷裡。”摩西就把手再放進懷裡;等他把手從懷裡抽出來的時候,手就恢復過來,像身上別處的肉一樣。
7Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno);
8耶和華又說:“如果他們不信你,也不聽從頭一個神蹟的話,他們必信隨後來的神蹟。
8kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo.
9如果連這兩個神蹟他們也不信,也不聽你的話,你就從河裡取些水,倒在旱地上;你從河裡取來的水就必在旱地上變成血。”
9Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.
10亞倫作摩西的代言人摩西對耶和華說:“主啊,我不是個會說話的人;以前不是,自從你對僕人說話以後也不是;因為我本是拙口笨舌的。”
10Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon.
11耶和華對他說:“誰造人的口呢?誰使人口啞、耳聾、眼明、眼瞎呢?不是我耶和華嗎?
11Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo?
12現在去吧,我必賜你口才,指教你當說的。”
12Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
13摩西說:“主啊,請你差派你願意差派的人。”
13Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
14耶和華向摩西發怒,說:“不是有你的哥哥利未人亞倫嗎?我知道他是有口才的;他現在出來要迎接你。他看見了你,心裡就快樂。
14Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.
15你要對他說話,把你要說的話放在他的口裡;我必與你的口同在,也與他的口同在;我必指教你們當行的事。
15Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
16他要替你向人民說話,他要作你的口,你要作他的 神。
16Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.
17這手杖你要拿在手裡,用來行神蹟。”
17Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.
18摩西返回埃及於是,摩西起程回到他岳父葉忒羅那裡,對他說:“請你容我離開這裡,回到我在埃及的同胞那裡,看看他們是否還在。”葉忒羅對摩西說:“你可以平平安安地去吧。”
18Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.
19耶和華在米甸對摩西說:“你要起程,回到埃及去,因為那些尋索你命的人都死了。”
19Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
20摩西就帶著他的妻子和孩子,讓他們騎在驢上,向著埃及地回去了;摩西手裡拿著 神的杖。
20Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
21耶和華對摩西說:“你起程回到埃及去的時候,要留意我交在你手裡的一切奇事,把它們行在法老面前;我卻要使他的心剛硬,他就不讓人民離開。
21Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
22你要對法老說:‘耶和華這樣說:以色列是我的長子。
22Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;
23我曾對你說,要讓我的兒子離開這裡,好叫他事奉我。你還是拒絕讓他離開,看哪!我必殺你的長子。’”
23kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
24在路上住宿的地方,耶和華遇見了摩西,就想要殺他。
24Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
25西坡拉就拿了一把石刀,把她兒子的包皮割下來,把它丟到摩西的腳上,說:“你真是我的血郎了!”
25sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.
26這樣,耶和華才放了他。那時西坡拉說:“你是血郎,是因為割禮的緣故。”
26Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris:Sanga fiancxo per la cirkumcido.
27耶和華對亞倫說:“你到曠野去迎接摩西。”他就去了;他在 神的山遇見了摩西,就和他親嘴。
27Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin.
28摩西把耶和華派他所說的一切話,和吩咐他所行的一切神蹟都告訴了亞倫。
28Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
29摩西和亞倫就去召集以色列人的長老。
29Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj.
30亞倫把耶和華對摩西所說的一切話都說了一遍,並且在人民的眼前行了這些神蹟。
30Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la popolo.
31人民就相信了;他們聽見耶和華眷顧以色列人,也鑒察了他們的痛苦,就俯伏敬拜。
31Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.