1耶和華的刀耶和華的話臨到我說:(本節在《馬索拉抄本》為21:6)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要面向耶路撒冷,向聖所發言,說預言攻擊以色列地,
2Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
3你要對以色列地說:‘耶和華這樣說:看哪!我要攻擊你;我要拔刀出鞘,把義人和惡人都從你那裡剪除。
3Kaj diru al la lando de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.
4我既然要把義人和惡人都從你那裡剪除,所以我的刀必要出鞘,從南到北攻擊所有的人;
4CXar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.
5所有的人就知道我耶和華已經拔刀出鞘,刀必不再入鞘了。’
5Kaj cxiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el gxia ingo, kaj gxi ne plu revenos tien.
6人子啊!至於你,你要歎息,在他們眼前彎著腰,苦苦歎息。
6Kaj vi, ho filo de homo, gxemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolcxe gxemu antaux iliaj okuloj.
7他們如果問你:‘你為甚麼歎息呢?’你就要回答:‘是因為那將要來到的消息;人人都必心慌意亂,手都發軟,精神衰頹,他們的膝都像水一般的柔弱。看哪!它要來到了。這事一定要成就。這是主耶和華的宣告。’”
7Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu:Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8耶和華的話臨到我說:
8Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9“人子啊!你要預言,說:‘主耶和華這樣說:有一把刀,有一把磨利了的刀,是擦亮了的刀;
9Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Proklamu:Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;
10磨利,是為要大行殺戮,擦亮,是為要閃爍發光!我們怎能快樂呢?我的兒子藐視管教的杖和一切勸告(“勸告”原文作“木頭”)。
10gxi estas akrigita, por bucxi; gxi estas purigita, por brili. CXu oni povas gxoji, kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?
11這刀已經交給人擦亮,可以握在手中使用;這刀已經磨利擦亮了,可以交在行殺戮的人手中。’
11Li donis gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de mortiganto.
12人子啊!你要呼喊、哀號。因為這刀要臨到我的子民,以及以色列所有的領袖;他們與我的子民都要交在刀下;所以你要拍腿悲歎,
12Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.
13因為考驗必要來到,你為甚麼要藐視那管教的杖呢?這事必不得成功。這是主耶和華的宣告。
13CXar estis farita provo, sed kion gxi helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14“人子啊!至於你,你要拍手說預言,要接二連三地使用這殺人的刀,就是導致極大死傷的刀,把它們圍困,
14Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos; gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.
15好使他們心慌意亂,多人跌倒,我在他們所有的城門那裡布下了殺戮(“殺戮”原文意思不詳,這譯法參古譯本)的人;啊!這刀做得閃爍發光,磨得尖利,可以殺戮。
15Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi estas por la bucxado!
16刀啊,向右邊斬吧!向左邊刺吧!無論你面向哪一方,就向哪一方殺戮吧!
16Kolektigxu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.
17我也要拍手,並且要使我的烈怒止息;這是我耶和華說的。”
17Mi plauxdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.
18巴比倫王的刀耶和華的話又臨到我說:
18Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
19“人子啊!至於你,你要定出兩條路,給巴比倫王的刀前來;這兩條路都從同一個地方出來;你要在通往城去的路口上做一個路標。
19Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la cxefa vojo, elektu urbon.
20你要定出一條路,使刀臨到亞捫的拉巴,又要定出另一條路,使刀臨到猶大,攻擊堅固城耶路撒冷。
20Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
21因為巴比倫王站在分叉路口,在兩條路口上占卜、搖籤、求問神像,察看動物的肝。
21CXar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo, cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
22他右手中拿著耶路撒冷的籤,要在那裡架起攻城鎚,下令屠殺,揚聲吶喊;架起攻城鎚,攻打城門;築起土壘,建造圍城的高牆。
22Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti remparon, konstrui bastionon.
23在那些曾經向巴比倫起誓效忠的猶大人看來,這是虛假的占卜,但巴比倫王要使他們想起自己的罪孽,把他們擄去。
23Sed tio aperas al ili kiel antauxdiro malvera, ili faras jxurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
24因此,主耶和華這樣說:‘你們的過犯顯露,你們的罪在你們的一切行為上給人看見;以致你們的罪孽被想起。你們既被想起,就要被人用手擄去。
24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj agoj-pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
25你這該死、邪惡的以色列王啊!你的日子到了,最後懲罰的時刻到了。’
25Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj-
26主耶和華這樣說:‘你當除去頭巾,脫下冠冕!現在情形不同了,卑微的要升高,位高的要降卑!
26tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltigxos.
27傾覆,傾覆,我要傾覆這國,這國不再存在,直等到那統治的人來到,我就把國賜給他。’
27Mi forigos, forigos, forigos gxin; kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj al li Mi gxin donos.
28懲罰亞捫人的刀“人子啊!你要說預言:論到亞捫人和他們的侮辱,主耶和華這樣說:‘你要說:有一把刀,有一把刀拔出來,是為要殺戮;擦亮,是為要毀滅,為要閃爍發光。
28Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru:Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por ekstermado, ke gxi brilu;
29人為你所見的異象是虛假的,為你所占的卜是虛謊的,使你倒在該死的惡人的頸項上;他們受懲罰的日子到了,最後懲罰的時刻到了。
29pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.
30收刀入鞘吧!我必在你被造之地,根源之處,審判你。
30Remetu gxin en gxian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi jugxos vin.
31我必把我的忿怒倒在你身上,把我的怒火噴在你身上,又把你交在那些慣於毀滅的野蠻人手中。
31Kaj Mi elversxos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
32你必當作燃料被火焚燒;你的血要流在你的國中;你必不再被記念,因為這是我耶和華說的。’”
32Vi farigxos mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.