聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

22

1耶路撒冷的罪行耶和華的話又臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊,你要審判嗎?你要審判這流人血的城嗎?你要使這城知道它一切可憎的事。
2CXu vi, ho filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi cxiujn gxiajn abomenindajxojn?
3你要說:‘主耶和華這樣說:這城中有流人血的事,它製造偶像,玷污自己,以致它受審判的時候來到。
3Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ho urbo, kiu elversxas sangon en sia mezo, por ke venu gxia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpurigxi!
4因你流了人的血,你就有罪了;因你做了偶像,你就玷污了自己;這樣,你使你受罰的日子臨近,遭報的年日來到,我使你成為列國辱罵、列邦譏笑的對象。
4Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.
5你這混亂喧嚷、名被玷污的城啊!那些離你近的和離你遠的,都必譏笑你。
5Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon.
6看哪!以色列的領袖們恃著自己的能力,在你裡面流人的血。
6Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.
7在你裡面輕視父母的;在你中間有壓迫寄居的和欺負孤兒寡婦的。
7Patron kaj patrinon oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.
8你藐視了我的聖物,褻瀆了我的安息日。
8Miajn sanktajxojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
9在你裡面有好讒謗的人,他們要流人的血;在你的山上吃祭肉;又在你中間行淫亂的事。
9Kalumniantoj estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.
10在你裡面有暴露父親下體的;有污辱在經期中不潔的婦人的。
10Nudajxon de patro oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.
11在你裡面,這人與鄰舍的妻子行可憎的事;那人行淫亂,玷污自己的兒媳;還有人污辱自己的同胞姊妹。
11Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi sian fratinon, filinon de sia patro.
12在你裡面有接受賄賂而流人血的;你借錢給人,收取利息,並且多要;你用欺壓手段向你的鄰舍榨取不義之財;你更忘記了我。這是主耶和華的宣告。
12Subacxeton oni prenis cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
13“‘看哪!因你所得的不義之財,又因在你中間所流的血,我就拍掌。
13Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado de sango, kiu estis meze de vi.
14到了我懲治你的日子,你的心還能受得住嗎?你的手還有力嗎?我耶和華說了,就必實行。
14CXu via koro rezistos, kaj cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros.
15我要把你分散在列國,四散在萬邦;我要從你中間消除你的污穢。
15Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon.
16你在列國眼前被玷污的時候,你就知道我是耶和華。’”
16Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
17渣滓必遭熔化的比喻耶和華的話臨到我說:
17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18“人子啊!以色列家在我看來已成了渣滓;他們都是爐中的銅、錫、鐵和鉛;就是銀的渣滓。
18Ho filo de homo! la domo de Izrael farigxis por Mi kiel skorio:ili cxiuj, kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno farigxis skorio de argxento.
19因此,主耶和華這樣說:‘你們既然都成了渣滓,所以,我要把你們集合在耶路撒冷城中。
19Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en Jerusalemon.
20人怎樣把銀、銅、鐵、鉛、錫,集合在爐中,吹火使它們熔化,我也照樣在我的怒氣、我的烈怒中,把你們集合起來,放在城中,使你們熔化。
20Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron, plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kusxigos, kaj fandos vin.
21我必集合你們,把我烈怒的火吹在你們身上,你們就必在城中熔化。
21Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.
22銀子怎樣在爐中熔化,你們也必照樣在城中熔化;你們就知道我耶和華把我的烈怒倒在你身上。’”
22Kiel fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.
23全國上下的罪行耶和華的話臨到我說:
23Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
24“人子啊!你要對這地說:‘在忿怒的日子,你是沒有雨水(“沒有雨水”這譯法根據古譯本,原文作“未得潔淨”),沒有甘霖之地’。
24Ho filo de homo, diru al gxi:Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la tago de kolero.
25其中的先知叛逆,像吼叫的獅子撕碎獵物;他們把人吞吃,搶奪財物和珍寶,使其中寡婦的數目增多。
25La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj.
26這地的祭司違反我的律法,褻瀆我的聖物;他們不分別聖俗,也不教導人分辨甚麼是潔淨的和不潔淨的,又掩目不理我的安息日,以致我在他們中間被褻瀆。
26GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
27其中的官長好像撕碎獵物的豺狼,流人的血,滅人的命,為要得不義之財。
27GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
28這地的先知用灰泥給他們粉刷牆壁,為他們見虛假的異象,行騙人的占卜,說:‘主耶和華這樣說’,其實當時耶和華並沒有說話。
28GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
29這地的人民常常欺壓人,慣行搶掠,虧待困苦窮乏的人,毫無公理地去欺壓寄居的人。
29La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco.
30我在他們中間尋找一人重修牆垣,在我面前為這地站在破口之處,使我不毀滅這地,我卻找不到一個。
30Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.
31所以我把我的忿怒倒在他們身上,用我烈怒之火消滅他們,把他們所行的報應在他們的頭上。這是主耶和華的宣告。”
31Kaj Mi elversxos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.