1兩個淫亂姊妹的比喻耶和華的話又臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!有兩個女人,都是同一個母親生的。
2Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
3她們在埃及行邪淫,在幼年的時候行了邪淫,在那裡她們的胸被人撫摩;在那裡她們處女的乳房被人撫弄。
3Kaj ili malcxastis en Egiptujo, en sia juneco ili malcxastis; tie premigxis ilia brusto, kaj tie palpigxis iliaj virgaj mamoj.
4姊姊的名字是阿荷拉,妹妹的名字是阿荷利巴;她們都嫁了給我,並且生了兒女。論到她們的名字,阿荷拉就是撒瑪利亞,阿荷利巴就是耶路撒冷。
4Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
5“阿荷拉嫁了我以後仍行邪淫,戀慕她的愛人,就是亞述的戰士。
5Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
6他們穿著紫色衣服,是作總督和省長的;他們都是英俊的年輕人,是騎著馬的騎兵。
6kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
7阿荷拉與這些亞述人中最美的男子行邪淫;她因自己所戀慕的每一個人和這些人的偶像玷污了自己。
7Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis.
8她沒有離棄在埃及時的淫亂;那時她年幼,人與她同睡,撫弄她處女的乳房,把他們的情慾發洩在她身上。
8Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.
9因此我把她交在她的愛人手裡,就是她所戀慕的亞述人手裡。
9Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.
10這些人露出她的下體,擄去她的兒女,用刀殺了她,使她在婦女中有了臭名,因為他們向她施行懲罰。
10Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo.
11“她妹妹阿荷利巴雖然看見了,卻在自己情慾的事情上比姊姊更腐敗,她的淫亂比姊姊的淫亂更甚。
11Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino.
12她貪戀亞述人,就是作總督和省長,穿著華美衣服的戰士,騎著馬的騎兵,全都是英俊的年輕人。
12SXi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj.
13我看見她被玷污了;她們姊妹兩人所行的路都是一樣。
13Mi vidis, ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton.
14阿荷利巴又繼續行淫;她看見畫在牆上的人像,就是用鮮紅的顏料所畫的迦勒底人像,
14Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de HXaldeoj, kolore pentritajn,
15這些像的腰間束著腰帶,頭上有下垂的裹頭巾,他們看來像官長,有巴比倫人的樣子,迦勒底是他們出生之地。
15kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el HXaldeujo, ilia naskigxlando,
16阿荷利巴的眼一看見,就戀慕他們,派遣使者到迦勒底去見他們。
16tiam sxi volupte ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili senditojn en HXaldeujon.
17於是巴比倫人來,上了她愛情的床,與她行淫玷污了她;她被他們玷污以後,心就與他們疏遠。
17Kaj la Babelanoj venis al sxi, por ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo, kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de ili.
18她既然顯露了她的淫行,露出了自己的下體,我的心就與她疏遠,好像我的心從前與她姊姊疏遠一樣。
18Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis tro malkasxa, tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo tedigxis de sxia fratino.
19她還加倍行淫,懷念她幼年在埃及地行淫的日子。
19Sed sxi malcxastadis cxiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam sxi malcxastadis en la lando Egipta.
20她戀慕她的情人,他們的下體像驢的下體;他們射精像馬一樣。
20Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de cxevaloj.
21這樣,你就渴想你幼年時的淫蕩;那時,埃及人撫弄過你的乳房,撫摩你年幼時的胸。
21Kaj vi ripetis la malcxastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.
22“因此,阿荷利巴啊!主耶和華這樣說:‘看哪!我必激動你的愛人攻擊你,就是你心所疏遠的人;我必帶他們來從四面攻擊你。
22Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis, kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe:
23他們就是巴比倫人、迦勒底人、比割人、書亞人、哥亞人,與他們一起的還有亞述人,他們都是英俊的年輕人,是作總督和省長的,作長官和戰士的,全部都是騎馬的。
23la Babelanojn, kaj cxiujn HXaldeojn el Pekod, el SXoa, kaj el Koa, kune kun cxiuj filoj de Asirio, la cxarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, cxiujn lertajn rajdistojn.
24他們必帶著兵器、馬車、戰車和大隊人來攻擊你;他們要拿著大小盾牌,戴著頭盔,從四面擺陣攻擊你;我要把審判的事交給他們,他們必按著自己的慣例來審判你。
24Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin laux sia maniero.
25我必向你發洩我的妒忿,他們必以烈怒待你;割去你的鼻子和耳朵;你餘下的人必倒在刀下;他們要擄去你的兒女;你餘下的人必被火吞吃。
25Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per fajro.
26他們必剝去你的衣服,奪去你華麗的飾物。
26Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamajxojn.
27這樣,我必使你的淫蕩和你從埃及地沾染的淫亂離開你,你的眼必不仰望他們,你也必不再懷念埃及。
27Kaj Mi faros finon al via malcxastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
28因為主耶和華這樣說:看哪!我必把你交在你所恨的人手裡,就是交在你的心所疏遠的人手裡。
28CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tedigxis.
29他們必以憎恨待你,奪去你一切勞碌得來的,留下你赤身露體;你行淫的下體、你的淫蕩和淫亂,都必顯露出來。
29Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malcxastajxoj.
30這些事要行在你身上,因為你隨從列國行淫,被他們的偶像玷污了自己。
30Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malcxastis laux la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.
31你走了你姊姊所走的路,所以我必把她的杯交在你手裡。
31Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi donos sxian kalikon en vian manon.
32主耶和華這樣說:你必喝你姊姊所喝的杯,那杯又深又闊,容量甚大,必使你成為嗤笑和譏諷的對象。
32Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
33你必酩酊大醉,充滿愁苦,那是驚慌和荒涼的杯,就是你姊姊撒瑪利亞的杯。
33Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
34你要喝這杯,並且喝盡;然後把這杯摔成碎塊,又抓傷自己的胸。因為這是我曾說過的。’這是主耶和華的宣告。
34Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
35因此,主耶和華這樣說:‘因為你忘記了我,把我丟在背後,所以你要擔當你淫蕩和淫亂的後果。’”
35Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malcxastajxoj.
36嚴責兩個婦人的邪淫耶和華又對我說:“人子啊,你要審判阿荷拉和阿荷利巴嗎?你要把她們可憎的事向她們說明,
36Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! cxu vi volas jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindajxojn?
37因為她們行了姦淫,手中染血,與自己的偶像行姦淫,他們甚至使自己給我所生的兒女經火,獻給偶像作食物。
37CXar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon por ili.
38此外,同一天,她們還向我作了這事,就是玷污我的聖所,又褻瀆我的安息日。
38Ankoraux cxi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
39她們宰殺了自己的兒女獻給偶像,同一天又進了我的聖所,把聖所褻瀆。這就是她們在我殿中所行的。
39kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis en Mia domo.
40況且你們打發使者去請人從遠方來;使者到了他們那裡,他們就來了。為了他們,你們洗澡、替眼部化妝、佩戴珠寶,
40Ili ankaux sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamajxoj,
41你們坐在華麗的床上,床前放置了一張桌子,把我的香料和膏油放在上面。
41kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.
42在那裡有安逸無憂的群眾發出喧嘩的聲音,有粗俗的人和酒徒從曠野而來,他們把手環戴在兩個婦人的手上,把美麗的冠冕戴在她們頭上。
42Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.
43 神必重罰兩個婦人“我論到這個因行淫而衰頹的婦人說:現在讓人與她行淫吧,因為她本來就是妓女。
43Mi diris pri la maljunigxinta en adultado:SXi alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi.
44他們與她同睡;人怎樣與妓女同睡,也怎樣與阿荷拉和阿荷利巴那兩個淫蕩的婦人同睡。
44Oni venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj.
45然而必有義人判她們受淫婦和流人血的婦人所受的刑罰,因為她們是淫婦,她們手中染血。
45Sed la homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
46“因為主耶和華這樣說:我必使一大群人上來攻擊她們,使她們驚慌,被人搶掠。
46CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Venigu kontraux ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
47這些人必用石頭打她們,用刀劍砍她們,又殺戮她們的兒女,放火燒毀她們的房屋。
47Kaj la amaso mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.
48這樣,我必使淫蕩從這地止息,好叫所有的婦人都受到警戒,不敢照著她們的淫蕩而行。
48Kaj Mi faros finon al la malcxastado en la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malcxastado.
49人要把你們行淫的報應歸在你們身上;你們要擔當你們拜偶像的罪;你們就知道我是主耶和華。”
49Kaj oni metos vian malcxastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.