1吃書卷他對我說:“人子啊,把你得到的吃下去吧!吃下這書卷,然後去向以色列家說話。”
1Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, mangxu tion, kion vi trovas, mangxu cxi tiun skribrulajxon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.
2於是我把口張開,他就給我吃下那書卷。
2Kaj mi malfermis mian busxon, kaj Li mangxigis al mi tiun skribrulajxon.
3他又對我說:“人子啊!把我賜給你的那書卷吃下去,填滿你的肚子。”於是我吃了,這書卷在我口裡像蜜糖一樣甘甜。
3Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, en vian ventron mangxu, kaj vian internajxon plenigu per cxi tiu skribrulajxo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi mangxis, kaj en mia busxo gxi estis dolcxa, kiel mielo.
4受主訓勉他對我說:“人子啊,你去!到以色列家那裡,把我的話告訴他們。
4Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.
5你受差派不是到一個說話難明、言語難懂的民族那裡去,而是到以色列家去;
5CXar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;
6不是到說話難明、言語難懂的眾多民族那裡去,他們的話是你聽不懂的。但是,如果我差派你到他們那裡去,他們必聽從你。
6ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se ecx al ili Mi sendus vin, ecx ili auxskultus vin.
7以色列家卻不肯聽從你,因為他們不肯聽從我,整個以色列家都是額堅心硬的。
7Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.
8看哪!我要使你的臉硬過他們的臉,使你的額硬過他們的額。
8Jen Mi faris vian vizagxon forta kontraux iliaj vizagxoj kaj vian frunton forta kontraux iliaj fruntoj.
9我要使你的額好像最堅硬的寶石,比火石更硬。他們雖然是叛逆的民族,你卻不要怕他們,在他們面前,也不要驚惶。”
9Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaux ili, cxar ili estas domo malobeema.
10他又對我說:“人子啊!我對你說的一切話,你都要留心聽,記在心裡。
10Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj auxskultu per viaj oreloj.
11你去,到被擄的人民那裡,向他們宣講;他們或聽或不聽,你只要對他們說:‘主耶和華這樣說。’”
11Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo-tute egale, cxu ili auxskultos aux ne auxskultos.
12那時,靈使我升起,我就聽見後面有轟轟的響聲:“耶和華的居所顯現出來的榮耀是應當稱頌的!”
12Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan bruon:Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!
13我又聽見那些活物的翅膀彼此相碰的聲音和活物旁邊的輪子的聲音,以及轟轟的響聲。
13Kaj auxdigxis bruo de la flugiloj de la kreitajxoj, kiuj kunfrapigxadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.
14靈使我升起,把我提去。那時我心靈忿激、愁苦。耶和華的手強而有力臨到我身上。
14Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
15於是我來到提勒.亞畢被擄的人那裡,他們住在迦巴魯河邊。我在他們居住的地方坐了七天,在他們中間震驚得不知所措。
15Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malgxoje.
16以色列家的守望者(結33:1~9)過了七天,耶和華的話臨到我說:
16Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17“人子啊,我立了你作以色列家守望的人,所以你要聆聽我口中的話,替我警告他們。
17Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo, tiam instruu ilin de Mi.
18如果我對惡人說:‘你必定死亡!’你卻不警告他,也不警戒他離開惡行,好救他的性命,這惡人就必因自己的罪孽死亡。但我要因他的死追究你。
18Kiam Mi diros al la malpiulo:Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la vivon-tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
19如果你警告惡人,他仍不離開他的罪惡和他的惡行,他就必因自己的罪孽死亡,你卻救了自己的性命。
19Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.
20如果義人偏離正義,行事邪惡,我必把絆腳石放在他面前,他必定死亡;因為你沒有警告他,他必因自己的罪死亡。他素常所行的義,也必不被記念。但我要因他的死追究你。
20Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaux lin falpusxilon, kaj li mortos; cxar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
21如果你警告義人不要犯罪,他就不犯罪。他因為接受警告,就必存活,你也救了自己的性命。”
21Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.
22暫時緘口不言耶和華的手在那裡臨到我身上,他對我說:“你起來,出到平原去,在那裡我要向你說話。”
22Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.
23於是,我起來,出到平原去,看見耶和華的榮耀停在那裡,這榮耀就像我在迦巴魯河邊看見的一樣。於是我俯伏在地。
23Kaj mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.
24靈進到我裡面,使我站立起來,耶和華對我說:“你進去,把自己關在家裡。
24Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi:Iru, ensxlosu vin en via domo.
25人子啊!人要用繩子把你捆綁起來,使你不能出到他們中間去。
25Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;
26我要使你的舌頭貼住上膛,使你變成啞巴,不能作責備他們的人,因為他們是叛逆的民族。
26kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema.
27但我對你說話的時候,我必開你的口,你就要對他們說:‘主耶和華這樣說。’肯聽的就讓他聽,不肯聽的,就由他不聽吧,因為他們是叛逆的民族。”
27Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiu volas auxskulti, tiu auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo malobeema.