聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

31

1大香柏樹的比喻十一年三月初一日,耶和華的話臨到我說:
1En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要對埃及王法老和他的眾民說:‘論到你的偉大,誰能與你相比呢?
2Ho filo de homo, diru al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
3看哪!亞述曾是黎巴嫩的香柏樹,枝條秀美,林影茂密,樹身高大,樹頂在茂密的枝葉之上。
3Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.
4眾水使它長大,深淵使它長高;有江河從深淵流出環繞它栽種之地,又有支流延到田間的眾樹。
4Akvo elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj arboj de la kampo.
5因此,它樹身高大,高過田間的眾樹;它發旺生長的時候,因為水源豐足,所以枝子繁多,枝條長長。
5Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.
6空中的飛鳥都在枝上搭窩;田野的走獸都在枝條下生產;所有大國都在它的樹蔭下居住。
6Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.
7它樹身高大,枝條長長而顯得秀美,因為它的根扎在水多的地方。
7Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.
8 神園中的香柏樹不能與它相比,松樹比不上它的枝子;楓樹也不及它的枝條; 神園中所有的樹木都比不上它的秀美。
8La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.
9我使它因枝條繁多而顯得秀美,以致在 神的園中,伊甸所有的樹木都嫉妒它。
9Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.
10因驕狂而敗亡“‘因此,主耶和華這樣說:因為它樹身高大,樹頂在茂密的枝葉之上,又因它高大而心驕氣傲,
10Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke gxi tro altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro fierigxis pro gxia alteco -
11我就把它交在列國中為首的人手中,他必定對付它;因著它的罪惡,我就把它驅逐出去。
11pro tio Mi transdonos gxin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun gxi konforme al gxia malboneco kaj elpusxos gxin.
12必有外族人,就是列國中最強暴的,把它砍下丟棄。它的枝葉落在山上和所有的谷中;它的枝子折斷,落在地上所有的水溝裡;地上的萬族都必走離它的蔭下,把它丟棄。
12Kaj elhakos gxin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disjxetos gxin; sur la montojn kaj sur cxiujn valojn falos gxiaj brancxoj, kaj gxiaj brancxetoj rompigxos sur cxiuj torentoj de la lando, kaj cxiuj popoloj de la tero foriros el sub gxia ombro kaj forlasos gxin.
13空中的飛鳥都住在倒下的樹身上,田野的走獸都臥在它的枝條間。
13Kaj sur gxia renversigxinta trunko sidos cxiaj birdoj de la cxielo, kaj sur gxiaj brancxoj sidos cxiaj bestoj de la kampo,
14好使水旁所有的樹木都不會因樹身高大而自高,也不會使樹頂長到茂密的枝葉上,又使一切有水滋潤的樹都不會高傲地屹立;因為他們在世人中,與那些下到陰府的人一起,都交與死亡、交與地的深處了。
14por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
15“‘主耶和華這樣說:它下陰間的日子,我就因它以悲哀遮蓋深淵,阻塞深淵的江河,使大水停流;我要使黎巴嫩為它悲傷、田野所有的樹木都因它枯乾。
15Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
16我把它扔下陰間,與那些下到陰府的人一起的時候,我就使列國因它墜落的響聲而震驚。伊甸所有的樹木,就是黎巴嫩有水滋潤、最佳最美的樹,都在地的深處得到安慰。
16Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.
17這些樹與它一同下到陰間,往那些被刀劍所殺的人那裡去。他們作過它的膀臂,曾在列國中住在它的蔭下。
17CXar ankaux ili iros en SXeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia ombro inter la nacioj.
18在伊甸所有的樹木中,有誰的榮美和高大能與你相比呢?然而你卻要與伊甸的樹木一同下到地的深處。你要在沒有受割禮的人中,與被刀劍所殺的人一同躺臥。這樹就是法老和他的眾民。這是主耶和華說的。’”
18Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.