聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

32

1埃及的哀歌十二年十二月初一日,耶和華的話臨到我說:
1En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!你要為埃及王法老作一首哀歌,對他說:‘你像列國中的少壯獅子,又像海中的海怪,你在河中翻騰,用你的爪攪動河水,使江河渾濁。
2Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
3主耶和華這樣說:我必用多國的群眾,把我的網撒在你身上,他們必用我的網把你拉上來。
3Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
4我必把你丟棄在地上,拋擲在田野,使空中的飛鳥都住在你身上,使地上所有的野獸都吃你而得飽足。
4Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
5我必把你的肉丟在山上,把你高大的屍體填滿山谷。
5Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.
6我必用你流出的血澆灌地面,直到山上,水溝都必充滿你的血。
6La landon de via nagxado Mi malsekigos per via sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
7我毀滅你的時候,必把天遮蔽,使天上的星昏暗,用密雲遮蓋太陽;月亮也必不發光。
7Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
8我必使天上所有的光體都在你以上變為昏暗;我必使黑暗籠罩你的地;這是主耶和華的宣告。
8CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9我使你在列國中滅亡的消息,傳到你所不認識的列邦的時候,我必使萬族的心感到不安。
9Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
10我在他們面前向你揮動刀劍的時候,他們必因你驚駭,他們的君王也必因你非常恐慌;在你傾覆的日子,他們各人都必為自己的性命時刻戰兢。
10Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
11“‘主耶和華這樣說:巴比倫王的刀必臨到你。
11CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.
12我必藉著勇士的刀使你的眾民倒下,這些勇士都是列國中最強橫的人。他們必毀滅埃及所誇耀的;埃及的眾民都必消滅。
12Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.
13我必從眾水的旁邊,除滅埃及所有的牲畜;人的腳必不再攪濁這些水,牲畜的蹄也不這樣作。
13Mi pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
14那時,我必使眾水澄清,使江河的水像油一樣緩流;這是主耶和華的宣告。
14Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15我使埃及地荒涼,使這地失去它所充滿的,又擊殺其中所有的居民。那時,他們就知道我是耶和華。
15Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
16這就是人為埃及所唱的哀歌,列國的女子必唱這哀歌;她們必為埃及和它的眾民唱這哀歌。這是主耶和華的宣告。’”
16Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
17十二年十二月十五日,耶和華的話臨到我說:
17En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18“人子啊!你要為埃及的眾民哀號,要把埃及和強國的女子,與下坑的人一同送到地府那裡。
18Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
19你要對埃及說:‘你比誰更優越呢?你下去與那些沒有受割禮的人一起長眠吧!’
19CXu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kusxu kun la necirkumciditoj.
20他們必倒在那些被刀所殺的人中間;刀既拔出,埃及和它的眾民都要被拉下去。
20Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon.
21勇士中最強的必在陰間論到埃及和幫助埃及的說:‘他們已經下來了,他們與沒有受割禮的,就是被刀所殺的人,一起長眠。’
21Ekparolos al gxi la potencaj herooj el meze de SXeol, kiuj kune kun gxiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
22亞述遭報“亞述和它的軍隊都在那裡;他們的墳墓在它周圍;他們都是被殺死的,是倒在刀下的。
22Tie estas Asirio kaj gxia tuta homomulto; cxirkauxe de gxi estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.
23他們的墳墓是放在坑中極深之處,亞述的眾軍都在它墳墓的周圍,全是被殺死的,是倒在刀下的;他們曾使驚恐散布在活人之地。
23GXiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.
24以攔遭報“以攔也在那裡,它的眾民都在它墳墓的周圍,全是被殺死的,是倒在刀下的;他們沒有受割禮而下到地府去;他們曾使驚恐散布在活人之地,現在他們與下坑的人一同擔當自己的羞辱。
24Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
25在被殺的人中,有床為它和它的眾民安設;他們的墳墓都在它周圍;他們都是沒有受割禮的,是被刀所殺的;他們曾使驚恐散布在活人之地。現在他們與下坑的人一同擔當自己的羞辱;以攔被安置在被殺的人中間。
25Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
26米設和土巴遭報“米設、土巴和它們所有的人民都在那裡;他們的墳墓都在米設和土巴的周圍;他們都是沒有受割禮的,是被刀所殺的;他們曾使驚恐散布在活人之地。
26Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.
27他們不都是與那些沒有受割禮而倒斃的勇士一起長眠嗎?這些勇士都帶著兵器下到陰間,刀劍都放在自己的頭下。他們的罪孽是在自己的骨頭上。他們曾使驚恐散布在活人之地。
27Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en SXeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.
28法老啊!至於你,你必在沒有受割禮的人中被毀滅,與那些被刀所殺的人一起長眠。
28Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.
29以東遭報“以東也在那裡,以東的眾王和所有首領雖然英勇,還是與被刀所殺的人列在一起。他們必與沒有受割禮而下坑的人一起長眠。
29Tie estas Edom kun siaj regxoj kaj kun cxiuj siaj princoj, kiuj malgraux sia forteco estas jxetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kusxas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
30北方各族與西頓遭報“在那裡有北方的眾首領和所有西頓人;他們都與被殺死的人一同下去,他們雖然英勇,使人驚恐,還是蒙受了羞辱;他們沒有受割禮而與那些被刀所殺的人一起長眠,與那些下坑的人一同擔當羞辱。
30Tie estas cxiuj princoj de la nordo, kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
31“法老看見他們,就必為被刀所殺的眾民,就是法老自己和他的全軍,得了安慰。這是主耶和華的宣告。
31Ilin Faraono vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
32雖然我任憑法老使驚恐散布在活人之地,他和他的眾民必在沒有受割禮的人中,與被刀所殺的人一起長眠。這是主耶和華的宣告。”
32CXar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.