1終局已到耶和華的話臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2“人子啊!主耶和華對以色列地這樣說:‘終局到了!終局臨到這地的四境了!
2Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.
3現在終局已經臨到你了。我要發怒攻擊你,按著你的行為審判你,照著你一切可憎的事報應你。
3Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
4我的眼必不顧惜你,我也不憐恤你,我卻要按著你的行為,照著你中間可憎的事報應你,你們就知道我是耶和華。’
4Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5主耶和華這樣說:‘看哪,獨特的災禍,臨到了!
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;
6終局到了,終局臨到了,它已經起來跟你作對。看哪,它臨到了!
6fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.
7這地的居民哪,災害臨到你了!時候到了,日子近了,是混亂喧嚷的日子,不是山上歡呼的日子。
7Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
8現在我快要把我的烈怒倒在你身上,向你完全發盡我的怒氣。我要按著你的行為審判你,照著你一切可憎的事報應你。
8Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.
9我的眼必不顧惜,我也不憐恤。我卻要按著你的行為,照著你中間可憎的事報應你,你們就知道擊打你們的是我耶和華。
9Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
10罪的懲罰“‘看哪,這日子到了!災害已經發出,杖已經開花,狂傲已經發芽。
10Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
11強暴興起,成了懲罰邪惡的杖,他們無一存留,他們的群眾都不在了。他們的財富沒有了,他們中間也沒有尊榮。
11La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.
12時候到了,日子近了,買的不必歡喜,賣的不用憂愁;因為烈怒要臨到眾人身上。
12Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.
13賣的人雖然還活著,卻不能得回所賣的。因為這個關乎眾人的異象必不更改。因為罪孽的緣故,沒有人能保全自己的性命。
13CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
14 神的烈怒與審判“‘他們吹了號角,準備了一切,卻沒有人出去作戰;因為我的烈怒要臨到眾人身上。
14Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
15城外有刀劍,城內有瘟疫和饑荒;在田野的必死在刀下,在城裡的必被饑荒和瘟疫吞滅。
15La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.
16他們中間逃脫的,必因自己的罪孽在山上發出哀聲,像谷中的鴿子哀鳴一樣。
16Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.
17他們的手都發軟,他們的膝像水一般軟弱。
17CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.
18他們必用麻布束腰,戰兢把他們遮蓋,各人的臉上滿是羞愧,各人的頭上都光禿。
18Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.
19他們要把自己的銀子拋在街上,把自己的金子當作污穢之物。在耶和華發怒的日子,他們的金銀不能拯救他們,不能滿足他們的心,也不能填滿他們的肚腹,因為這些金銀都成了叫他們落在罪孽裡的絆腳石。
19Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
20他們以美麗的飾物為誇耀,又用這些來鑄造可憎可厭的偶像,因此我要使它們成為污穢之物。
20Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.
21我要把它們交在外族人的手裡作掠物,給地上的惡人作戰利品,他們必褻瀆這些東西。
21Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.
22我必轉臉不看他們,讓他們褻瀆我的聖所。強盜要進那裡去,褻瀆那地方。
22Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.
23你要製造鎖鍊,因為這地滿了血腥(“血腥”或譯:“流血的審判”),這城滿了強暴。
23Faru cxenon; cxar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.
24我要使列國中最兇惡的人來佔領他們的房屋;我要止息強盛者的驕傲,他們的聖所都被褻瀆。
24Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.
25驚恐臨到,他們就求平安,卻得不著。
25Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.
26災禍加上災禍,壞消息加上壞消息,不絕而來,他們要向先知求異象,但是,祭司的教訓、長老的指導,都必斷絕,
26Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.
27君王要悲哀,官長要把淒涼當作衣服穿上,那地人民的手都要發顫。我要按著他們的行為待他們,按著他們審判的法則審判他們,他們就知道我是耶和華。’”
27La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.