聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

8

1以西結在異象中被提第六年六月五日,我坐在家中,猶大的眾長老也坐在我面前,在那裡主耶和華的靈降在我身上。
1En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.
2我觀看,見有一形狀好像人的樣子,在那仿佛是他腰部以下,有火的樣子,在那仿佛是他腰部的以上有光輝的樣子,好像閃耀的金屬。
2Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.
3他伸出一隻形狀像手的東西,抓住我的一綹頭髮;靈就把我提到天地之間,在 神的異象中,他把我帶往耶路撒冷,到聖殿北門內院的入口處,在那裡有令 神憤恨的偶像的座位。
3Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.
4不料,在那裡有以色列 神的榮耀,形狀與我在平原所見的一樣。
4Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.
5耶路撒冷的偶像崇拜他對我說:“人子啊!舉目向北觀看。”我就舉目向北觀看,見祭壇門的北面,在入口的地方,有令 神憤恨的偶像。
5Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.
6他又對我說:“人子啊!以色列家在這裡所行的,就是他們行這極其可憎的事,使我遠離我的聖所,你看見了嗎?但你還要看見更加可憎的事。”
6Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos grandajn abomenindajxojn.
7他領我到院子的門口;我觀看,見牆上有一個洞。
7Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.
8他對我說:“人子啊,挖牆吧!”我就挖牆,不料,見有一道門。
8Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.
9他對我說:“你進去,看看他們在那裡所行可憎的惡事。”
9Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie.
10於是我進去觀看,見四圍的牆上刻著各種形狀的爬行物,和可憎惡的走獸,以及以色列家所有的偶像。
10Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj.
11站在這些像面前的有以色列家的七十個長老,沙番的兒子雅撒尼亞也站在他們中間;各人手裡拿著自己的香爐,香的煙往上升。
11Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de SXafan, staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj levigxas densa nubo.
12他對我說:“人子啊!以色列家的眾長老各在自己偶像的房間裡暗中所行的,你看見了嗎?他們說:‘耶和華看不見我們,耶和華已經離開這地了。’”
12Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? CXar ili diras:La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.
13他又對我說:“你還要看見他們行更加可憎的事。”
13Kaj Li diris al mi:Vi denove ankoraux vidos grandajn abomenindajxojn, kiujn ili faras.
14他領我到耶和華殿朝北的門口,在那裡有些婦女坐著,為搭模斯哭泣。
14Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.
15他對我說:“人子啊,你看見了嗎?你還要看見比這些更可憎的事。”
15Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn abomenindajxojn ol tiuj.
16他又領我到耶和華殿的內院,在耶和華殿的門口,就是在走廊和祭壇中間,約有二十五個人,背向耶和華的殿,面向著東方;他們正在朝著東面叩拜太陽。
16Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas orienten, al la suno.
17懲罰的警告他對我說:“人子啊,你看見了嗎?猶大家在這裡行這可憎的事,還算小事嗎?他們使這地充滿了強暴,再三惹我發怒;看哪!他們把樹枝拿到自己的鼻前。
17Kaj Li diris al mi:CXu vi vidas, ho filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.
18因此我要以烈怒待他們;我的眼必不顧惜,我也不憐恤;他們雖然在我耳中大聲呼求,我還是不聽他們。”
18Tial Mi ankaux agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ecx se ili krios al Miaj oreloj per lauxta vocxo, Mi ne auxskultos ilin.