聖經新譯本

Esperanto

Ezekiel

9

1大施屠殺我聽見他大聲呼叫說:“懲罰這城的啊!你們要近前來,各人手裡拿著滅命的武器。”
1Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.
2忽然,有六個人從朝北的上門那邊走來,各人手裡拿著殺人的武器;他們中間有一個人身穿細麻布衣服,腰間帶著墨盒子;他們進來,站在銅祭壇旁邊。
2Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis apud la kupra altaro.
3以色列 神的榮耀本來是在基路伯上面的,現在從那裡移到殿的門檻;耶和華把那身穿細麻布衣服,腰間帶著墨盒子的人召來,
3Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj.
4對他說:“你要走遍耶路撒冷全城,那些因城中所行的一切可憎的事而歎息悲哀的人,你要在他們的額上畫個記號。”
4Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo.
5我又聽見他對其餘的人說:“你們要跟隨他走遍那城,進行殺戮;你們的眼不要顧惜,你們也不要憐恤。
5Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
6你們要從我的聖所開始,把老年人、少年人、少女、孩童和婦女都殺盡滅絕,只是那些額上有記號的人,你們都不可傷害。”於是他們從殿前那些長老開始殺戮。
6Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.
7他又對他們說:“你們要玷污這殿,使這些院子充滿被殺的人;你們出去吧!”於是他們出去,在城中進行殺戮。
7Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.
8以西結的禱告不蒙垂聽他們殺戮的時候,只留下我一個人,我就臉伏在地,呼叫說:“哎,主耶和華啊!難道你要向耶路撒冷傾倒你的烈怒,使所有以色列餘剩的人都滅絕麼?”
8Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?
9他對我說:“以色列家和猶大家罪大惡極,地上充滿血腥,城內充滿不義,因為他們說:‘耶和華已經離開這地,他看不見我們了!’
9Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras:La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
10因此,我的眼必不顧惜,我也必不憐恤;我要把他們所行的報應在他們的頭上。”
10Tial ankaux Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
11那身穿細麻布衣服,腰間帶著墨盒子的人回報這事,說:“我已經照著你所吩咐我的行了。”
11Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.