1古列王下旨建造聖殿波斯王古列元年,耶和華為要應驗他藉耶利米的口所說的話,就激動波斯王古列的心靈,使他通令全國,傳達文告說:
1En la unua jaro de Ciro, regxo de Persujo, por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, regxo de Persujo, kaj cxi tiu ordonis proklami en sia tuta regno vocxe kaj skribe jenon:
2“波斯王古列這樣說:‘耶和華天上的 神已經把地上萬國賜給我。他指派我在猶大的耶路撒冷為他建造殿宇。
2Tiele diras Ciro, regxo de Persujo:CXiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la cxielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.
3你們中間凡是他的子民,願 神與他同在的,都可以上猶大的耶路撒冷去,建造耶和華以色列的 神的殿,他是在耶路撒冷受敬拜的 神。
3Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu lia Dio; kaj li iru en Jerusalemon, kiu estas en Judujo, kaj konstruu la domon de la Eternulo, Dio de Izrael, de tiu Dio, kiu estas en Jerusalem.
4所有餘民,無論寄居在甚麼地方,那地方的人都要用金、銀、財物、牲畜幫助他,也要為在耶路撒冷 神的殿獻上甘心的禮物。’”
4Kaj al cxiu, kiu restis, en kiu ajn loko li logxas, la logxantoj de lia loko helpu al li per argxento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem.
5準備回歸於是,猶大和便雅憫的族長、祭司、利未人和所有被 神激動了心靈的人,都起來要上去,重建在耶路撒冷耶和華的殿。
5Kaj levigxis la cxefoj de la patrodomoj de Jehuda kaj de Benjamen, kaj la pastroj kaj la Levidoj, cxiu, en kiu Dio vekis lian spiriton, por iri konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem.
6他們四圍的人都用銀器、金子、財物、牲畜和珍貴的禮物協助他們,另外還有各種甘心奉獻的禮物。
6Kaj cxiuj iliaj cxirkauxantoj helpis al ili per argxentaj objektoj, per oro, per alia havo, per brutoj, kaj per multekostajxoj, krom cxiuj memvolaj donacoj.
7古列王把耶和華殿裡的器皿拿出來,就是從前尼布甲尼撒從耶路撒冷拿來放在自己的神廟裡的。
7Kaj la regxo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj;
8波斯王古列命令司庫官米提利達把這些器皿拿出來,按數交給猶大的領袖設巴薩。
8Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al SXesxbacar, princo de la Judoj.
9器皿的數目是:金盤三十個、銀盤一千個、刀二十九把、
9Kaj jen estas ilia nombro:da oraj pelvoj tridek, da argxentaj pelvoj mil, da trancxiloj dudek naux,
10金碗三十個、次等銀碗四百一十個(“次等銀碗四百一十個”:本句意義難確定,或譯:“銀碗二千四百一十個”),其他的器皿一千件。
10da oraj kalikoj tridek, da argxentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil.
11全部的金銀器皿共有五千四百件。被擄的人從巴比倫上耶路撒冷去的時候,設巴薩把這一切器皿都帶上去。
11La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.