聖經新譯本

Esperanto

Ezra

5

1再次重建聖殿之工那時,哈該先知和易多的兒子撒迦利亞先知奉以色列 神的名,向在猶大地和耶路撒冷的猶大人傳講信息。
1Kaj la profetoj, HXagaj, la profeto, kaj Zehxarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
2於是,撒拉鐵的兒子所羅巴伯和約薩達的兒子耶書亞都起來,開始重建在耶路撒冷的 神的殿, 神的先知們和他們在一起,幫助他們。
2Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
3當時,河西那邊的總督達乃和示他.波斯乃,以及他們的同僚來到他們那裡,這樣問他們說:“誰下令叫你們重建這殿,完成這工程呢?”
3En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
4他們又這樣問:“負責這建築工程的人叫甚麼名字?”
4Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon.
5但是 神的眼目看顧猶大人的長老,以致總督等人沒有阻止他們建造;直到這事奏告大利烏王,得著有關這事的回諭為止。
5Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.
6上奏大利烏王這就是河西那邊的省長達乃和示他.波斯乃,以及他們的同僚,就是在河西那邊的亞法薩迦人,呈給大利烏王的奏文副本。
6Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarsehxanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la regxo Dario;
7他們在呈給王的奏文中這樣寫:“願大利烏王萬事平安。
7la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.
8奏知大王:我們去過這猶大省,到了偉大 神的殿,見殿正用光滑石塊修建,梁木插入牆內;這工程進行審慎而迅速。
8Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
9於是,我們就這樣問那些長老,對他們說:‘誰下令叫你們重建這殿,完成這工程呢?’
9Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
10為了奏知大王,就問他們的名字,記錄他們首領的名。
10Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.
11他們這樣答覆我們,說:‘我們是天地之 神的僕人,正在重建這多年以前已經建好的殿,就是一位以色列偉大的君王所建成的。
11Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris:Ni estas servantoj de Dio de la cxielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaux multe da jaroj, kaj granda regxo de Izrael konstruis gxin kaj finis gxin.
12但因為我們的祖先激怒了天上的 神, 神就把他們交在迦勒底人巴比倫王尼布甲尼撒的手中;尼布甲尼撒就拆毀這殿,把人民擄到巴比倫去。
12Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la cxielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, la HXaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li translogxigis en Babelon.
13然而在巴比倫王古列元年,古列王下令重建這 神的殿。
13Sed en la unua jaro de Ciro, regxo de Babel, la regxo Ciro donis permeson rekonstrui cxi tiun domon de Dio.
14至於從前尼布甲尼撒從耶路撒冷的殿裡掠奪,帶到巴比倫廟裡的 神殿中的金銀器皿,古列王也從巴比倫的廟中拿出來,把它們交給一位名叫設巴薩的人,委任他為總督。
14Ecx la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la regxo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al SXesxbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
15又吩咐他說:把這些器皿帶去,存放在耶路撒冷的殿中;使 神的殿在原來的地方重建起來。
15kaj li diris al li:Prenu cxi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.
16於是,這設巴薩回來,奠立了在耶路撒冷 神的殿的根基;從那時起,到現在一直在建造,還沒有完成。’
16Tiam venis tiu SXesxbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo gxis nun gxi estas konstruata, kaj gxi ankoraux ne estas finita.
17現在王若是以為好,就請查考王在巴比倫的庫房,看看那裡有沒有古列王下令,重建這在耶路撒冷 神的殿的諭旨,並請指示我們王對這事的旨意。”
17Tial, se placxas al la regxo, oni sercxu en la domo de la regxaj trezoroj tie en Babel, cxu efektive la regxo Ciro donis permeson konstrui cxi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la regxo pri tio oni sendu al ni.