1重建聖殿的工作受攔阻猶大和便雅憫的敵人聽見被擄回來的人為耶和華以色列的 神重建聖殿,
1Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,
2就前來見所羅巴伯和眾族長,對他們說:“請讓我們與你們一起建造吧!因為我們也像你們那樣尋求你們的 神。自從亞述王以撒哈頓把我們帶上這裡的日子以來,我們一直向他獻祭。”
2tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.
3但所羅巴伯、耶書亞和以色列其餘的族長對他們說:“你們不能與我們一同建築 神的殿,因為波斯王古列王吩咐我們自己為耶和華以色列的 神建殿。”
3Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.
4於是那地方的居民使猶大人的手發軟,驚擾他們的建築工程。
4Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado.
5又在波斯王古列的日子,直到波斯王大利烏在位的時候,常常賄買參謀,來敵對猶大人,要破壞他們的建殿計劃。
5Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, regxo de Persujo, gxis la regxado de Dario, regxo de Persujo.
6敵人上奏控告猶大人亞哈隨魯在位的初期,他們寫了訴狀,控告猶大和耶路撒冷的居民。
6Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx, en la komenco de lia regxado, ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
7在亞達薛西年間,比施蘭、米特利達、他別和其餘的同僚,也上書給波斯王亞達薛西,反對耶路撒冷人,奏文是用亞蘭文寫成,也用亞蘭語譯出。
7En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.
8省長利宏和祕書伸帥寫奏本給亞達薛西王,控告耶路撒冷。奏文如下:
8Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero:
9省長利宏、祕書伸帥和他們其餘的同僚:法官、欽差、議員、官長(“法官、欽差、議員、官長”或譯:“底拿人、亞法薩提迦人、他毗拉人、亞法撒人”),亞基衛人、巴比倫人、書珊人,就是以攔人,
9Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj,
10還有偉大尊貴的亞斯那巴擄來,安置在撒瑪利亞城和河西那邊其餘地方的居民,呈上奏文。
10kaj la aliaj popoloj, kiujn translogxigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.
11這就是他們呈給亞達薛西王的奏文副本:“你的臣僕,就是河西那邊的人,上奏亞達薛西王:
11Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.
12奏知大王:從你那裡上到我們這裡來的猶大人,已經到了耶路撒冷這座叛逆和邪惡的城;他們進行建造,並且已經修好根基,開始建造城牆。
12Estu sciate al la regxo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.
13現在奏知大王:如果這城建成,牆垣築好,他們就不再繳稅、進貢和納糧,王的國庫收入必定受損。
13Nun estu sciate al la regxo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la regxa kaso havos malprofiton.
14現在我們既食王家的鹽,不該見王受剝奪,因此上奏稟告王,
14CXar ni mangxas salon el la regxa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la regxon, tial ni sendas kaj sciigas al la regxo,
15請王查考先王的記錄,從記錄中查知這城是叛逆的城,對列王和各省都有損害,自古以來,城中常有造反的事,因此這城被拆毀。
15ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kauxzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.
16我們告知王,如果這城建成,牆垣築好,河西那邊的地方就不再是王的了。”
16Ni sciigas al la regxo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.
17王降旨下令停工王把諭旨送交省長利宏、祕書伸帥,以及其餘住在撒瑪利亞和河西的同僚,說:“願你們平安。
17La regxo sendis respondon:Al Rehxum, konsilisto, SXimsxaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj logxas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.
18你們呈給我們的奏本已經在我面前清楚誦讀了。
18La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaux mi;
19我下令考查,發現這城自古以來反叛列王,城中常有造反叛亂的事。
19kaj mi donis ordonon, ke oni sercxu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi;
20從前大能的君王統治耶路撒冷,治理河西那邊的全地,接受他們繳稅、進貢和納糧。
20ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.
21現在你們要下令叫這些人停工,不得重建這城,等候我的諭令。
21Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, gxis estos donita ordono de mi.
22你們要留心,不可疏忽這事,使王的虧損增加。”
22Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo.
23當亞達薛西王諭旨的副本在利宏和祕書伸帥,以及他們的同僚面前宣讀出來以後,他們就急忙去耶路撒冷到猶大人那裡,用武力強迫他們停工。
23Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum, la skribisto SXimsxaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.
24所以,在耶路撒冷的 神殿的工程就停止了,直到波斯王大利烏在位的第二年。
24Tiam cxesigxis la laborado cxe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato dauxris gxis la dua jaro de regxado de Dario, regxo de Persujo.