聖經新譯本

Esperanto

Ezra

3

1重建祭壇到了七月,各城裡的以色列人,如同一人,都在耶路撒冷聚集。
1Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektigxis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.
2約薩達的兒子耶書亞和作祭司的親族,撒拉鐵的兒子所羅巴伯和他的兄弟都起來,建築以色列 神的祭壇,為要照著神人摩西律法書上所寫的,在祭壇上獻燔祭。
2Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.
3因為他們懼怕當地的居民,就在殿的原有根基上建立祭壇,在祭壇上向耶和華獻燔祭,就是早晚的燔祭。
3Kaj ili arangxis la altaron sur gxia loko, cxar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur gxi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.
4他們又按照律法上所記載的守住棚節,每天照著規定的數目獻上當天的燔祭。
4Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;
5另外,又獻常獻的燔祭、月朔獻的燔祭和一切耶和華的聖節所獻的燔祭,以及甘心樂意的人向耶和華所獻的甘心祭。
5kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por cxiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.
6從七月一日起,他們就開始向耶和華獻燔祭,但是那時耶和華的殿還沒有立定根基,
6De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraux ne estis starigita.
7他們把銀子給石匠和木匠,把食物、飲料和油給西頓人和推羅人,叫他們照著波斯王古列所允許的,把香柏木從黎巴嫩經海運送到約帕。
7Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.
8重建聖殿眾人來到耶路撒冷 神的殿以後,第二年二月,撒拉鐵的兒子所羅巴伯、約薩達的兒子耶書亞和他們其餘的兄弟,就是祭司、利未人和所有從被擄之地回到耶路撒冷的人,就開始動工建造;又委派二十歲以上的利未人,監督耶和華殿的工程。
8En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.
9耶書亞和他的兒子及兄弟,甲篾和他的兒子,就是何達威雅的子孫(“何達威雅的子孫”或譯:“猶大人”),同心協力監督建造 神殿的工人,有利未人希拿達的兒子和兄弟協助他們。
9Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.
10建築工人奠立耶和華殿根基的時候,祭司都穿上禮服,拿著號筒,亞薩子孫的利未人,都拿著響鈸,站在自己的位置,按照以色列王大衛所定的儀式讚美耶和華。
10Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam starigxis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, regxo de Izrael.
11他們讚美和稱謝,向耶和華歌唱,說:“耶和華是至善的,他向以色列人所施的慈愛永遠長存。”他們讚美耶和華的時候,眾人都大聲呼喊,因為耶和華殿的根基已經奠定。
11Kaj ili ekkantis gloron kaj lauxdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo gxojkriis lauxte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.
12很多年老的祭司、利未人和族長,曾經見過先前的殿,眼見這殿的根基再次奠立,就放聲大哭,但也有許多人高聲歡呼,
12Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la cxefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, cxe la fondado de cxi tiu templo antaux iliaj okuloj, lauxte ploris; sed multaj lauxte gxojkriis.
13以致分不清到底是歡呼聲或哭聲。因為眾人都大聲呼喊,這聲音在很遠的地方也可以聽見。
13Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la gxojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; cxar la popolo kriis tre lauxte, kaj tiu kriado estis auxdata malproksime.