1 神試驗亞伯拉罕這些事以後, 神試驗亞伯拉罕,對他說:“亞伯拉罕啊!”他回答:“我在這裡。”
1Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
2 神說:“帶著你的兒子,就是你所愛的獨生子以撒,到摩利亞地去,在我所要指示你的一座山上,把他獻為燔祭。”
2Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
3亞伯拉罕清早起來,預備好了驢,帶著兩個童僕和自己的兒子以撒,也劈好了獻燔祭用的柴,就起程到 神指示他的地方去。
3Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
4第三日,亞伯拉罕舉目觀望,遠遠地看見了那地方。
4En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.
5亞伯拉罕對他的童僕說:“你們和驢留在這裡,我與孩子要到那邊去敬拜,然後回到你們這裡來。”
5Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.
6亞伯拉罕把獻燔祭的柴,放在他兒子以撒的身上,自己手裡拿著火與刀。他們二人一起向前走的時候,
6Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.
7以撒問他父親亞伯拉罕說:“爸爸!”亞伯拉罕回答:“我兒!有甚麼事?”以撒說:“你看,火與柴都有了,可是獻燔祭用的羊羔在哪裡呢?”
7Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?
8亞伯拉罕回答:“我兒, 神自己必親自預備獻燔祭用的羊羔。”於是二人繼續一起前行。
8Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.
9他們到了 神指示的地方,亞伯拉罕就在那裡築了一座祭壇,擺好了柴,捆綁了自己的兒子以撒,就把他放在祭壇的柴上。
9Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
10亞伯拉罕伸手拿刀,要宰殺自己的兒子的時候,
10Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.
11耶和華的使者從天上呼叫亞伯拉罕,說:“亞伯拉罕,亞伯拉罕!”亞伯拉罕回答:“我在這裡。”
11Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
12天使說:“不可在這孩子身上下手,一點也不可害他;現在我知道你是敬畏 神的了,因為你沒有留下你的獨生子不給我。”
12Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; cxar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
13亞伯拉罕舉目觀望,看見一隻公綿羊,兩角扣在稠密的小樹叢中;亞伯拉罕就去取了那隻公綿羊,把牠獻為燔祭,代替自己的兒子。
13Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.
14亞伯拉罕給那地方起名叫“耶和華以勒”。直到今日,人還說:“在耶和華的山上必有預備。”
14Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
15耶和華的使者第二次從天上呼叫亞伯拉罕,
15Kaj denove angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo,
16說:“耶和華說:‘我指著自己起誓,你既然作了這事,沒有留下你的獨生子,
16kaj diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
17我必定賜福給你,必使你的後裔繁多,像天上的星,海邊的沙;你的後裔必佔領仇敵的城門。
17tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj.
18地上萬國都要因你的後裔得福,因為你聽從了我的話。’”
18Kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.
19亞伯拉罕回到他的童僕那裡;他們就起程,一起到別是巴去了;亞伯拉罕就住在別是巴。
19Kaj Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune al Beer-SXeba; kaj Abraham logxis en Beer-SXeba.
20拿鶴的子孫這些事以後,有人告訴亞伯拉罕說:“密迦也給你的兄弟拿鶴生了幾個兒子;
20Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:
21長子是烏斯,他的弟弟是布斯,和亞蘭的父親基母利;
21la unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de Aram;
22還有基薛、哈瑣、必達、益拉和彼土利。
22kaj Kesedon kaj HXazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj Betuelon.
23(彼土利生了利百加。)”這八個人,都是密迦給亞伯拉罕的兄弟拿鶴生的兒子。
23Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. CXi tiujn ok naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.
24拿鶴的妾名叫流瑪。她也生了提八、迦含、他轄和瑪迦。
24Kaj lia kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj Tahxasxon kaj Maahxan.