1亞伯拉罕買地埋葬撒拉撒拉享壽一百二十七歲,這是撒拉一生的歲數。
1Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
2撒拉死在迦南地的基列.亞巴,就是希伯崙;亞伯拉罕為撒拉哀慟哭號。
2Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi.
3亞伯拉罕從死者面前起來,對赫人說:
3Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de HXet jene:
4“我是在你們中間寄居的外族人,求你們在你們中間給我一塊墳地作產業,使我可以埋葬我死了的人,使她不露在我面前。”
4Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi.
5赫人回答亞伯拉罕,說:
5Kaj la filoj de HXet respondis al Abraham, dirante al li:
6“我主請聽,你在我們中間是一位尊貴的王子,你可以在我們最好的墳地裡埋葬你死了的人,我們必沒有人阻止你在他的墳地埋葬你死了的人。”
6Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
7於是,亞伯拉罕起來,向當地的赫人下拜,
7Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.
8對他們說:“你們若有意使我埋葬我死了的人,使她不露在我的眼前,就請聽我的話,為我請求瑣轄的兒子以弗崙,
8Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar,
9叫他把他所擁有的,田頭上那麥比拉洞賣給我。他可以按著十足的價銀賣給我,使我在你們中間有產業作墳地。”
9ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo.
10那時,以弗崙正坐在赫人中間。於是,赫人以弗崙就回答亞伯拉罕,所有來到城門口的赫人都聽見他說:
10Kaj Efron sidis inter la filoj de HXet, kaj respondis Efron la HXetido al Abraham auxdeble por la filoj de HXet, antaux cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
11“我主,不要這樣,請聽我說,這塊田我送給你,連其中的洞我也送給你。我在我的族人眼前送給你,讓你可以埋葬你死了的人。”
11Ne, mia sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian mortintinon.
12亞伯拉罕就在當地的人面前下拜,
12Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo de la lando.
13然後在當地的人面前對以弗崙說:“請聽我說,如果你願意,我必定把地的價銀給你,請你收下吧,讓我可以在那裡埋葬我死了的人。”
13Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, auxskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
14以弗崙回答亞伯拉罕,對他說:
14Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
15“我主,請聽我說,一塊值四百塊(四千五百克)銀子的田地,在你我之間,算得甚麼呢?你埋葬你死了的人吧。”
15Mia sinjoro, auxskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio gxi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
16亞伯拉罕同意以弗崙說的價銀,就照著他在赫人面前所說的,拿商人通用的銀子,稱了四百塊(四千五百克)銀子給以弗崙。
16Kaj Abraham auxskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis auxdeble por la filoj de HXet, kvarcent siklojn da argxento, uzata en la komerco.
17於是,以弗崙在麥比拉,在幔利前面的那塊地,包括那塊田和其中的洞,田中和四周所有的樹木,
17Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis
18都在赫人眼前,就是在所有來到城門口的赫人眼前,歸給亞伯拉罕作產業。
18posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
19這事以後,亞伯拉罕把自己的妻子撒拉埋在迦南地,幔利前面麥比拉田間的洞裡。幔利就是希伯崙。
19Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaux Mamre, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana.
20這樣,那塊田和田中的洞,就從赫人歸給了亞伯拉罕為產業作墳地。
20Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de HXet.