1雅各謀奪祝福以撒年老,眼睛昏花,看不見東西了;他把他的大兒子以掃叫了來,對他說:“我兒啊!”以掃回答他:“我在這裡。”
1Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
2以撒說:“現在我已經老了,不知道甚麼時候會死。
2Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;
3你現在拿你打獵的用具,就是你的箭囊和弓,出到田野去為我打獵。
3prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon;
4照我所喜歡的,給我預備美味的食物,拿來給我吃;好讓我在未死以前給你祝福。”
4kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.
5以撒對他兒子以掃說話的時候,利百加也聽見。以掃到田野去打獵,要帶些野味回來。
5Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti.
6利百加就對她兒子雅各說:“我聽見你父親對你的哥哥以掃這樣說:
6Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:
7‘你去為我打些獵物回來,給我預備美味的食物,讓我吃了,在我未死以前可以在耶和華面前給你祝福。’
7Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto.
8我兒啊,現在你要聽我的話,照著我吩咐你的去作。
8Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:
9你快到羊群那裡去,給我牽兩隻肥嫩的小山羊來,我要照你父親所喜歡的,給他預備美味的食物。
9iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;
10然後你要拿去給你父親吃,好讓他在未死以前給你祝福。”
10kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto.
11雅各對他的母親利百加說:“但是哥哥以掃渾身是毛,而我卻是個皮膚光滑的人。
11Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
12萬一我父親摸著我,必以為我是騙子,那時我就必自招咒詛,而不是祝福了。”
12eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.
13他母親對他說:“我兒啊,願你所招的咒詛歸到我身上吧,你只管聽我的話,去把羊牽來給我。”
13Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur auxskultu mian vocxon kaj iru, alportu al mi.
14他就去把羊羔牽來,交給他母親,他母親就照他父親所喜歡的,預備美味的食物。
14Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon, kian amis lia patro.
15利百加又把大兒子以掃留在家裡最好的衣服拿來,給她小兒子雅各穿上。
15Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;
16又用小山羊的皮,包在雅各的手上和他頸上光滑的地方。
16kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la glatajxon de lia kolo.
17然後,她把自己所預備美味的食物和餅,放在她兒子雅各的手裡。
17Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
18雅各來到他父親那裡,說:“我父啊!”以撒說:“我在這裡,我兒啊,你是誰?”
18Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
19雅各對他父親說:“我就是你的長子以掃,你吩咐我作的,我已經照樣作了。請坐起來,吃我的獵物,好給我祝福。”
19Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu.
20以撒問他的兒子:“我兒啊,你怎麼這樣快就獵到了呢?”雅各回答:“因為耶和華你的 神叫我碰著好機會。”
20Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
21以撒對雅各說:“我兒啊,你上前來,讓我摸摸你,看看你是不是我的兒子以掃。”
21Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio estas vi, mia filo Esav, aux ne.
22雅各就走近他父親以撒身邊,以撒摸著他,說:“聲音是雅各的聲音,手卻是以掃的手。”
22Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
23以撒認不出他來,因為他的手上有毛,好像他哥哥以掃的手一樣,於是給他祝福。
23Kaj li ne rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.
24以撒問:“你真是我的兒子以掃嗎?”他回答:“我是。”
24Kaj li diris: CXu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
25以撒說:“把食物遞給我,好讓我吃我兒子的獵物,我就給你祝福。”雅各把食物遞給他,他就吃了;又拿酒給他,他也喝了。
25Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.
26他父親以撒對他說:“我兒啊,你上前來,和我親嘴。”
26Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimigxu kaj kisu min, mia filo.
27他就上前和父親親嘴;他父親一聞到他衣服的香氣,就給他祝福,說:“看哪,我兒子的香氣,好像蒙耶和華賜福的田地所發出的香氣一樣。
27Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
28願 神賜給你天上的甘露,地上的沃土,以及大量五穀和美酒。
28Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.
29願萬民服事你,願萬族向你下拜,願你作你兄弟的主人,願你母親的子孫向你下拜。咒詛你的,願他受咒詛;給你祝福的,願他蒙福。”
29Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
30以掃求父祝福以撒給雅各祝福完了,雅各剛剛從他父親以撒那裡出來的時候,他哥哥以掃就打獵回來了。
30Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado.
31他也預備了美味的食物,拿來給他父親,對他說:“請我父起來,吃你兒子的獵物,好給我祝福。”
31Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu.
32他父親以撒問他:“你是誰?”他回答:“我就是你的長子以掃。”
32Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.
33以撒就大大地戰兢起來,說:“那麼,剛才去打獵又拿獵物給我的是誰呢?在你未來以先,我已經吃了,又給他祝福了;他將來必定蒙福。”
33Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!
34以掃聽了他父親的話,就非常痛心,放聲大哭,對他父親說:“我父啊,求你也給我祝福。”
34Kiam Esav auxdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolcxa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaux min, ho mia patro!
35以撒說:“你弟弟已經前來,用詭計把你的祝福奪去了。”
35Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
36以掃說:“他名叫雅各不是很對嗎?因為他欺騙了我兩次。從前他奪去我的長子名分,現在他又奪去我的祝福。”以掃又說:“你再沒有祝福留給我嗎?”
36Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon?
37以撒回答以掃,說:“我已經立他作你的主人,又把他所有的兄弟給了他作僕人,並且把五穀和美酒供給他了。我兒啊,我還可以為你作甚麼呢?”
37Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
38以掃問他的父親:“我父啊,你只有一個祝福嗎?我父啊,求你也給我祝福。”以掃就放聲大哭。
38Kaj Esav diris al sia patro: CXu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo.
39他父親以撒回答他,說:“你住的地方必遠離地上的沃土,遠離天上的甘露。
39Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de logxado Kaj la cxiela roso de supre;
40你必依靠刀劍生活,你必服事你的弟弟;到你自由的時候,你必從你的頸項上掙脫他的軛。”
40Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontrauxbatalos, Vi dejxetos lian jugon de via kolo.
41以掃恨雅各以掃因為他父親給雅各所祝的福,就懷恨雅各;以掃心裡想:“為我父親守喪的時候近了,到時我必殺我的弟弟雅各。”
41Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
42有人把利百加大兒子以掃所說的話告訴了利百加,她就派人把她小兒子雅各叫了來,對他說:“你哥哥以掃想要殺你,報仇雪恨。
42Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
43我兒啊,現在你要聽我的話;起來,逃到哈蘭我哥哥拉班那裡去吧。
43tial nun, mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia frato Laban en HXaran;
44與他住些時日,等到你哥哥的怒氣消了。
44kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis kvietigxos la furiozo de via frato;
45你哥哥對你消了怒氣,忘記了你對他所作的事,我就派人去把你從那裡接回來。我何必在一日之內喪失你們兩個呢?”
45gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?
46利百加對以撒說:“我因為這些赫人女子,連性命都厭惡了。如果雅各也從這地的女子中,娶了像這樣的赫人女子為妻,那我活著還有甚麼意思呢?”
46Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la HXetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj HXetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?