1以撒打發雅各投靠拉班以撒把雅各叫了來,給他祝福,並且吩咐他,說:“你不可娶迦南的女子為妻。
1Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
2起來,到巴旦.亞蘭你外祖父彼土利的家裡去,在那裡娶你舅父拉班的一個女兒為妻。
2Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.
3願全能的 神賜福給你,使你繁殖增多,成為大族。
3Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
4願 神把應許給亞伯拉罕的福,賜給你和你的後裔,使你可以得著你寄居的地為業,就是 神賜給亞伯拉罕的。”
4Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.
5於是,以撒打發雅各去了,雅各就往巴旦.亞蘭去,到了亞蘭人彼土利的兒子拉班那裡。拉班就是雅各和以掃的母親利百加的哥哥。
5Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
6以掃見以撒給雅各祝福,又打發他到巴旦.亞蘭去,在那裡娶妻;又見以撒給雅各祝福的時候,吩咐他說:“你不可娶迦南的女子為妻”;
6Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
7又見雅各聽從了他父母的話,到巴旦.亞蘭去了;
7kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:
8以掃就看出,他父親以撒不喜歡迦南的女子。
8tiam Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
9於是,以掃到以實瑪利那裡去,在他兩個妻子以外,娶了瑪哈拉為妻。瑪哈拉就是亞伯拉罕的兒子以實瑪利的女兒,尼拜約的妹妹。
9Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.
10雅各在伯特利見異夢雅各離開別是巴,到哈蘭去。
10Kaj Jakob eliris el Beer-SXeba kaj iris en la direkto al HXaran.
11來到一個地方,就在那裡過夜,因為太陽已經落了。他拾起那地方的一塊石頭,把它放在頭底下作枕頭,就在那裡躺下睡了。
11Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko.
12他作了一個夢,夢見一個梯子立在地上,梯頂直通到天, 神的眾使者在梯子上下往來。
12Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren.
13耶和華站在梯子上,說:“我是耶和華你祖父亞伯拉罕的 神,也是以撒的 神,我要把你現在躺著的這塊地賜給你和你的後裔。
13Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
14你的後裔必像地面的灰塵那麼多;你必向東、南、西、北擴展;地上的萬族必因你和你的後裔得福。
14Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
15我與你同在,你無論到哪裡去,我必看顧你;我必領你回到這地方來,因為我必不離棄你,直到我實現了我對你所應許的。”
15Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
16雅各一覺醒來,說:“耶和華確實在這地方,我竟不知道!”
16Kaj Jakob vekigxis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en cxi tiu loko, kaj mi ne sciis.
17他就懼怕起來,說:“這地方多麼可畏啊,這不是別的地方,而是 神的殿,是天的門。”
17Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo.
18雅各許願雅各清早起來,把他曾經放在頭底下作枕頭的那塊石頭,立作石柱,在柱上澆了油。
18Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.
19他就給那地方起名叫伯特利,但那城起初名叫路斯。
19Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.
20於是雅各許了一個願說:“如果 神與我同在,在我所走的路上看顧我,賜我食物吃,給我衣服穿,
20Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,
21使我可以平平安安地回到我的父家,我就必定以耶和華為我的 神,
21kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:
22我立作石柱的那塊石頭,必作 神的殿;你賜給我的一切,我必把十分之一獻給你。”
22tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.