聖經新譯本

Esperanto

Genesis

29

1雅各到達巴旦.亞蘭雅各繼續前行,到了東方人的地方。
1Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.
2他看見田間有一口井;有三群羊躺臥在井旁,因為人都是用那井裡的水給羊群喝;井口上有一塊大石頭。
2Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo de la puto.
3當所有羊群都到齊了,牧人就把井口的石頭輥開,取水給羊群喝,然後把石頭放回井口原處。
3Kaj kiam tie kunvenis cxiuj gregoj, tiam oni deruladis la sxtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la sxafojn kaj denove remetadis la sxtonon sur gxian lokon, sur la aperturon de la puto.
4雅各問這些牧人:“弟兄們,你們是哪裡來的?”他們回答:“我們是從哈蘭來的。”
4Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el HXaran.
5他問他們:“你們認識拿鶴的孫子拉班嗎?”他們回答:“我們認識。”
5Kaj li diris al ili: CXu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas.
6雅各又問他們:“他平安嗎?”他們回答:“平安。你看,他的女兒拉結領著羊群來了。”
6Kaj li diris al ili: CXu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Rahxel venas kun la sxafoj.
7雅各說:“現在太陽還高,不是牲畜聚集的時候;你們取水給羊群喝,再去牧放吧。”
7Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraux multe, ankoraux ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la sxafojn kaj iru, pasxtu.
8他們回答:“我們不能這樣作,必須等到所有的羊群都到齊了,有人把井口的石頭輥開,我們才可以取水給羊群喝。”
8Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn.
9雅各還跟他們說話的時候,拉結領著她父親的羊群來了。拉結原來是個牧羊女。
9Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin.
10雅各看見了舅父拉班的女兒拉結,和舅父拉班的羊群,就上前來,把井口的石頭輥開,取水給舅父拉班的羊群喝。
10Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino.
11雅各和拉結親嘴,就放聲大哭。
11Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris.
12雅各告訴拉結,自己是她父親的外甥,是利百加的兒子。拉結就跑去告訴她的父親。
12Kaj Jakob diris al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka. Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro.
13拉班聽見了關於外甥雅各的消息,就跑去迎接他,擁抱他,和他親嘴,帶他到自己的家裡。雅各就把一切經過都告訴拉班。
13Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.
14拉班對雅各說:“你實在是我的骨肉。”雅各就與拉班同住了一個月。
14Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton.
15雅各娶拉班兩個女兒為妻拉班對雅各說:“你因為是我的外甥,就要白白地服事我嗎?告訴我,你要甚麼報酬?”
15Kaj Laban diris al Jakob: CXu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
16拉班有兩個女兒;大的名叫利亞,小的名叫拉結。
16Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel.
17利亞的眼睛雖然可愛,拉結卻生得身材美麗,樣貌娟秀。
17La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa.
18雅各愛拉結,所以對拉班說:“我願為你的小女兒拉結服事你七年。”
18Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino.
19拉班說:“我把她給你,比給別人更好,你就與我同住吧。”
19Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.
20於是,雅各為拉結服事了拉班七年;他就看這七年好像幾天一樣,因為他愛拉結。
20Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin.
21雅各對拉班說:“期限到了,請把我的妻子給我,好讓我與她親近。”
21Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.
22拉班就擺設筵席,邀請了那地方所有的人。
22Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
23到了晚上,拉班把自己的女兒利亞帶來給雅各,雅各就與她親近。
23Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi.
24拉班又把自己的婢女悉帕給了女兒利亞作婢女。
24Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
25到了早晨,雅各才看出原來是利亞,就對拉班說:“你向我作的是甚麼事呢?我服事你,不是為了拉結的緣故嗎?你為甚麼欺騙我呢?”
25Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?
26拉班回答:“大女兒還沒有出嫁,就先把小女兒嫁出去,我們這地方是沒有這規矩的。
26Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan.
27你與大女兒七天的慶典過了以後,我們也把小女兒給你,只是你要再服事我七年。”
27Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn.
28於是雅各這樣作了。他與利亞七天的慶典過了以後,拉班就把自己的女兒拉結給雅各為妻。
28Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon.
29拉班又把自己的婢女辟拉給了女兒拉結作婢女。
29Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
30雅各也與拉結親近,並且愛拉結勝過愛利亞;於是他再服事了拉班七年。
30Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.
31雅各的兒子耶和華見利亞失寵,就使她生育,拉結卻不生育。
31Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.
32利亞懷孕,生了一個兒子,就給他起名叫流本,因為她說:“耶和華看見了我的苦情,現在我的丈夫必愛我了。”
32Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33她又懷孕,生了一個兒子,就說:“耶和華因為聽見我失寵,所以又賜給我這個兒子。”於是給他起名叫西緬。
33Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon.
34她又懷孕,生了一個兒子,就說:“這一次,我的丈夫要依戀我了,因為我已經給他生了三個兒子。”因此給孩子起名叫利未。
34Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
35她又懷孕,生了一個兒子,就說:“這一次,我要讚美耶和華了。”因此給孩子起名叫猶大。這樣,她才停止了生育。
35Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.