聖經新譯本

Esperanto

Genesis

30

1拉結見自己沒有給雅各生孩子,就嫉妒她的姊姊,對雅各說:“你要給我兒子,不然,我要死了。”
1Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos.
2雅各就向拉結生氣,說:“使你不能生育的是 神,我能代替他嗎?”
2Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
3拉結說:“我的婢女辟拉在這裡,你可以與她親近,使她生子歸我,我就可以從她得到孩子。”
3Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi.
4於是,拉結把自己的婢女辟拉給了雅各為妾,雅各就與她親近。
4Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi.
5辟拉懷孕,給雅各生了一個兒子。
5Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon.
6拉結說:“ 神為我伸了冤,也垂聽了我的聲音,賜給我一個兒子。”所以給他起名叫但。
6Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan.
7拉結的使女辟拉又懷孕,給雅各生了第二個兒子。
7Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob.
8拉結說:“我與姊姊大大地相爭,我得勝了。”於是給孩子起名叫拿弗他利。
8Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.
9利亞見自己停止生育,就把她的婢女悉帕給了雅各為妾。
9Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.
10利亞的婢女悉帕給雅各生了一個兒子。
10Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
11利亞說:“我真幸運。”給他起名叫迦得。
11Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad.
12利亞的婢女悉帕又給雅各生了第二個兒子。
12Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
13利亞說:“我真有福氣,眾女子都要稱我是有福的。”於是給孩子起名叫亞設。
13Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.
14到了收割麥子的時候,流本出去,在田間找到了一些風茄,就拿來給他母親利亞。拉結對利亞說:“請你把你兒子的風茄分一些給我。”
14Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
15利亞回答拉結:“你奪去了我的丈夫,還算小事嗎?你還要奪去我兒子的風茄嗎?”拉結說:“好吧,今夜就讓他與你同睡,來交換你兒子的風茄。”
15Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
16到了晚上,雅各從田間回來,利亞出去迎接他,說:“你要與我親近,因為我實在用我兒子的風茄把你雇下了。”那一夜,雅各就與利亞同睡。
16Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.
17 神垂聽了利亞的禱告,利亞就懷孕,給雅各生了第五個兒子。
17Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
18利亞說:“ 神給了我酬報,因為我把我的婢女給了我的丈夫。”於是給孩子起名叫以薩迦。
18Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.
19利亞又懷孕,給雅各生了第六個兒子。
19Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob.
20利亞說:“ 神把美好的禮物送了給我,這一次我的丈夫要抬舉我了,因為我給他生了六個兒子。”於是給孩子起名叫西布倫。
20Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.
21後來利亞又生了一個女兒,給她起名叫底拿。
21Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.
22 神顧念拉結,垂聽了她的禱告,使她能生育。
22Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron.
23拉結就懷孕,生了一個兒子,說:“ 神把我的恥辱除去了。”
23Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
24於是給孩子起名叫約瑟,說:“願耶和華再給我一個兒子。”
24Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
25雅各向拉班訂定工價拉結生了約瑟以後,雅各對拉班說:“請你讓我走吧,我好回到自己的地方,自己的故鄉去。
25Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
26請你把我服事你所得的妻子和兒女都給我,讓我回去;我怎樣服事了你,你是知道的。”
26Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
27拉班對他說:“我若蒙你賞臉,請你不要走,因為我得了神旨,知道耶和華賜福給我,是因你的緣故。”
27Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
28他又說:“請你定你的工資吧,我必給你。”
28Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos.
29雅各對拉班說:“我怎樣服事了你,你的牲畜在我手裡情形怎樣,你是知道的。
29Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi;
30我沒來以前,你所有的很少,現在卻大大地增加了;耶和華隨著我的腳蹤賜福給你。現在,我甚麼時候才能興家立業呢?”
30cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?
31拉班問:“我該給你甚麼?”雅各回答:“你甚麼也不必給我;只要你答應我這一件事,我就繼續牧放看守你的羊群。
31Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:
32今天我要走遍你的羊群,凡有斑點的羊、黑色的綿羊和有斑點的山羊,都挑出來,作為我的工資。
32mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
33日後你來查看我的工資的時候,我好對你證明我的公道。凡在我手裡沒有斑點的山羊,或不是黑色的綿羊,都算是我偷來的。”
33Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.
34拉班回答:“好吧,就照你的話去作。”
34Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris.
35當日,拉班把有條紋和有斑點的公山羊、有斑點和有白紋的母山羊,以及所有黑色的綿羊,都挑出來交在自己的眾子手裡。
35Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
36又使自己和雅各之間相距有三天的路程。雅各就牧放拉班其餘的羊群。
36Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban.
37雅各使用詭計致富雅各拿楊樹、杏樹和楓樹的嫩枝子,把樹皮剝成白色的條紋,使枝子露出白的部分來。
37Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis.
38然後把剝了皮的枝子插在水溝和水槽裡,枝子正對著來喝水的羊群。羊群來喝水的時候,就彼此交配。
38Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis trinki.
39羊群對著枝子交配,就生下有條紋和有斑點的小羊來。
39Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
40雅各把羊羔分別出來,使拉班的羊,對著這些有條紋的和所有黑色的羊。他為自己另組羊群,不把牠們放在拉班的羊群中。
40Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
41到了肥壯的羊群要交配的時候,雅各就在羊群的面前把枝子插在水溝裡,使牠們在枝子中間彼此交配。
41CXiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj;
42但當瘦弱的羊群交配的時候,雅各就不插枝子。這樣,瘦弱的就歸拉班,肥壯的就歸雅各。
42sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob.
43於是,雅各變成非常富有,擁有很多羊群、僕婢、駱駝和驢。
43Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.