1雅各思念故鄉雅各聽見拉班的眾子談論,說:“雅各把我們父親所有的都奪去了,他這一切財物,都是從我們父親的財產那裡得來的。”
1Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon.
2雅各也注意到拉班的臉色,對自己不像從前那樣了。
2Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux.
3那時,耶和華對雅各說:“你要回到你列祖之地,到你的親族那裡去,我必與你同在。”
3Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskigxlandon, kaj Mi estos kun vi.
4雅各就派人把拉結和利亞叫到田間的羊群那裡去,
4Tiam Jakob sendis kaj vokis Rahxelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro;
5對她們說:“我注意到你們父親的臉色,對我不像從前那樣了;但是我父親的 神與我同在。
5kaj li diris al ili: Mi vidas laux la vizagxo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux; sed la Dio de mia patro estis kun mi.
6我盡了我的力量來服事你們的父親,這是你們知道的;
6Vi scias, ke per cxiuj miaj fortoj mi servis vian patron.
7你們的父親卻欺騙了我,十次更改了我的工資;但 神不容許他傷害我。
7Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.
8如果他說:‘有斑點的算是你的工資’,羊群所生的全部都有斑點;如果他說:‘有條紋的算是你的工資’,羊群所生的全部有條紋。
8Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis striitajn.
9這樣, 神把你們父親的牲畜奪來,賜給我了。
9Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.
10有一次,羊群交配的時候,我在夢中舉目觀看,看見爬在母羊身上的公山羊,都是有條紋、有斑點和有花斑的。
10En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.
11 神的使者在夢中對我說:‘雅各。’我說:‘我在這裡。’
11Kaj angxelo de Dio diris al mi en la songxo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.
12他說:‘你舉目觀看,所有爬在母羊身上的公山羊,都是有條紋、有斑點和有花斑的,因為拉班向你所作的一切,我都看見了。
12Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.
13我就是伯特利的 神,你曾經在那裡用油膏過石柱,又在那裡向我許過願。現在你要起程,離開這地,回到你的親族那裡去吧。’”
13Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi versxis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun levigxu, eliru el cxi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskigxo.
14拉結和利亞回答雅各,說:“在我們父親的家裡,我們還有可得的分和產業嗎?
14Kaj Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: CXu ni havas ankoraux parton kaj heredon en la domo de nia patro?
15他不是把我們看作外人嗎?因為他把我們賣了,吞沒了我們的身價。
15Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; cxar li vendis nin kaj ecx formangxis nian monon.
16 神從我們父親奪回來的一切財物,都是屬於我們和我們的兒女的。現在 神吩咐你的一切,你只管作吧。”
16CXar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al vi diris, faru.
17雅各不辭而別於是雅各起來,叫他的兒女和妻子們都騎上駱駝。
17Jakob levigxis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn.
18又趕著他所有的牲畜,帶著他所得的一切財物,就是他在巴旦.亞蘭所得的一切牲畜,要到迦南地,他父親以撒那裡去。
18Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian proprajxon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan.
19當時拉班剪羊毛去了,拉結就偷了他父親的神像。
19Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.
20雅各瞞著亞蘭人拉班,沒有告訴拉班他將要逃走。
20Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li, ke li forkuras.
21於是,雅各帶著他所有的一切逃走了。他起程渡過了大河,面對著基列山走去。
21Kaj li rapide foriris kune kun cxio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktigxis al la monto Gilead.
22拉班追趕雅各到了第三天,有人告訴拉班說雅各逃走了。
22Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris.
23拉班就帶著自己的眾兄弟追趕他,追了七日的路程,才在基列山把他們追上了。
23Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead.
24當天晚上, 神在夢中來到亞蘭人拉班那裡,對他說:“你要小心,不可與雅各說甚麼。”
24Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la songxo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.
25拉班追上了雅各。當時雅各已經在山上支搭了帳棚;拉班和他的眾兄弟,也在基列山上支搭了帳棚。
25Laban kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj Laban arangxis siajn fratojn ankaux sur la monto Gilead.
26拉班對雅各說:“你作的是甚麼事呢?你瞞著我,把我的女兒們當作戰俘一樣帶走了。
26Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaux militkaptitojn!
27你為甚麼暗中逃走,瞞著我不讓我知道,使我可以歡歡喜喜地唱歌、擊鼓、彈琴給你送行呢?
27Kial vi forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.
28你又不讓我與我的外孫和女兒親嘴。你所作的太糊塗了!
28Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe vi agis.
29我本來有能力可以傷害你,但昨天晚上,你們父親的 神對我說:‘你要小心,不可與雅各說甚麼。’
29Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraux diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aux malbone.
30現在你既然渴想你的父家,一定要回去,為甚麼又偷我的神像呢?”
30Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?
31雅各回答拉班,說:“我逃走,是因為我害怕,我心裡想:恐怕你會把你的女兒們從我的手中搶走。
31Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn.
32至於你的神像,你在誰身上搜出來,那人就不該活著;你當著我們眾兄弟面前查一查,如果在我這裡有甚麼東西是你的,你只管拿去。”原來雅各不知拉結偷了神像。
32Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.
33拉班進了雅各的帳棚、利亞的帳棚和兩個婢女的帳棚,都沒有搜出甚麼,於是從利亞的帳棚出來,進了拉結的帳棚。
33Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.
34拉結已經把神像放在駱駝的鞍下,自己坐在上面。拉班搜遍了帳棚,但沒有搜出甚麼。
34Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.
35拉結對她父親說:“求我主不要生氣,我不能在你面前起來,因為我正有女人的經期。”這樣,拉班徹底搜查了,也搜不出那神像來。
35Kaj sxi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas starigxi antaux vi, cxar mi havas la virinan ordinarajxon. Kaj li sercxis kaj ne trovis la domajn diojn.
36雅各就生氣,與拉班爭吵起來。雅各責問拉班說:“我到底有甚麼過犯,有甚麼罪惡,你竟這樣急速地追趕我呢?
36Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?
37你已經搜遍了我所有的家具,你有找到你家的東西沒有?可以把它放在這裡,在你我的眾兄弟面前,讓他們可以在你我中間判斷一下。
37Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo? elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter ni ambaux.
38這二十年來,我與你在一起;你的母綿羊和母山羊沒掉過胎,你羊群中的公羊,我沒有吃過。
38Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;
39被野獸撕裂的,我沒有給你帶回來,都是由我自己賠償;無論白天偷去的,或是黑夜偷的,你都要我負責。
39kion sovagxaj bestoj dissxiris, tion mi ne alportis al vi: gxi estis mia malprofito; de mi vi postulis cxion, kio estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto;
40我白天受盡炎熱,黑夜受盡寒霜,不能入睡;我經常是這樣。
40dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.
41我這二十年在你的家裡,為你的兩個女兒服事了你十四年;為你的羊群服事了你六年;你又十次改了我的工資。
41Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje.
42如果不是我父親的 神,就是亞伯拉罕的 神,以撒所敬畏的 神,與我同在,你現在必定打發我空手回去。但 神看見了我的苦情和我手中的辛勞,所以他昨天晚上責備了你。”
42Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.
43雅各與拉班立約拉班回答雅各,說:“這些女兒是我的女兒;這些孩子是我的孩子;這些羊群也是我的羊群。其實你眼所見的一切都是我的。但我今日向我的女兒和她們所生的孩子,能作甚麼呢?
43Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?
44來吧,現在我和你可以立約,作為你我之間的證據。”
44Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.
45雅各就拿了一塊石頭,立作石柱。
45Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.
46雅各又對自己的眾兄弟說:“你們把石頭堆聚起來。”他們就把石頭拿來,堆成了一堆。他們又在石堆旁邊吃喝。
46Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.
47拉班稱那石堆為伊迦爾.撒哈杜他,雅各卻稱那石堆為迦累得。
47Kaj Laban donis al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon Galeed.
48拉班說:“今天這堆石頭是你我之間的證據。”因此它名叫迦累得,
48Laban diris: CXi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;
49又名叫米斯巴,因為拉班說:“我們彼此分離以後,願耶和華在你我中間鑒察。
49ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.
50你若苦待我的女兒,或在我的女兒以外,另娶妻子,雖然沒有人在我們中間作證,但你要注意, 神就是你我之間的見證人。”
50Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.
51拉班又對雅各說:“你看這堆石頭,看我在你我之間所豎立的石柱。
51Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;
52這堆石頭就是證據,這石柱也是證據:我決不越過這石堆到你那裡去,你也決不可越過這石堆和石柱,到我這裡來害我。
52atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.
53但願亞伯拉罕的 神、拿鶴的 神,就是他們父親的 神,在我們中間判斷。”雅各就指著他父親以撒所敬畏的 神起誓。
53La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.
54雅各又在山上獻祭,叫了自己的眾兄弟來吃飯。他們吃了飯,就在山上過夜。
54Kaj Jakob oferbucxis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn mangxi panon; kaj ili mangxis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.
55拉班清早起來,與他的外孫和女兒親嘴,給他們祝福。然後拉班離開那裡,回自己的地方去了。(本節在《馬索拉抄本》為32:1)
55Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.