1雅各再差遣眾子往埃及買糧那地的饑荒十分嚴重。
1La malsato estis tre premanta en la lando.
2他們把從埃及帶回來的糧食都吃完了。他們的父親就對他們說:“你們再去替我們買些糧食回來吧。”
2Kiam ili formangxis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj acxetu por ni iom da pano.
3猶大對他說:“那人認真地警告我們說:‘如果你們的弟弟不與你們一起來,你們就不得見我的面。’
3Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.
4如果你讓我們的弟弟與我們同去,我們就下去替你買糧食。
4Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj acxetos por vi panon;
5如果你不讓他去,我們也不下去,因為那人對我們說:‘如果你們的弟弟不與你們一起來,你們就不得見我的面。’”
5sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; cxar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaux mi, se via frato ne estos kun vi.
6以色列說:“你們為甚麼這樣害我,告訴那人你們還有個弟弟呢?”
6Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraux fraton?
7他們回答:“那人確實查問有關我們和我們親屬的事,說:‘你們的父親還活著嗎?你們還有其他的兄弟嗎?’我們就照著這些話回答他。我們怎麼知道他會說:‘你們必要把你們的弟弟帶下來’呢?”
7Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: CXu via patro ankoraux vivas? cxu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. CXu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
8猶大對他父親以色列說:“你若打發那孩子與我同去,我們就立刻起程,好叫我們和你,以及我們的孩子都可以存活,不至餓死。
8Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni levigxos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
9我願意親自擔保他的安全,你可以從我手裡追回他。如果我不把他帶回來給你,交在你面前,我願終生承擔這罪。
9Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaux via vizagxo, tiam mi estos kulpa antaux vi dum la tuta vivo.
10要不是我們耽延,現在第二次也回來了。”
10Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
11他們的父親以色列對他們說:“如果必須如此,你們就這樣作:你們把本地最好的出產放在袋裡,帶下去給那人作禮物,就是一點乳香、一點蜂蜜、香料、沒藥、粟子和杏仁。
11Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
12你們手裡要多帶一倍銀子,因為你們要把那放回在你們袋口裡的銀子帶回去,那可能是弄錯了的。
12Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
13你們帶著你們的弟弟,起程再到那人那裡去吧。
13Kaj vian fraton prenu, kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo.
14願全能的 神使那人憐憫你們,給你們釋放你們那個兄弟和便雅憫。至於我,如果要喪失兒子,就喪失了吧。”
14Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.
15於是,他們帶著這些禮物,手裡拿著多一倍的銀子,並且帶著便雅憫,起程下到埃及去,站在約瑟面前。
15Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.
16約瑟為兄弟擺設筵席約瑟見便雅憫與他們同來,就對管家說:“把這些人帶到我家裡,要宰殺牲畜,預備筵席,因為在正午的時候,這些人要與我一起吃飯。”
16Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj bucxu bruton kaj pretigu; cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze.
17管家就照著約瑟所吩咐的去作,把這些人帶到約瑟的家裡。
17Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
18他們因為被領到約瑟的家裡,就害怕起來,說:“我們被領到這裡來,必定是為了頭一次放回在我們袋裡的銀子,現在他們想攻擊我們,制伏我們,逼我們作奴僕,又奪去我們的驢。”
18Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
19他們於是走近約瑟的管家,在屋門口與他說話。
19Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li cxe la pordo de la domo.
20他們說:“先生啊,我們頭一次下來,實在是要買糧食的。
20Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por acxeti panon;
21後來我們來到住宿的地方,打開布袋的時候,不料各人的銀子仍然在各人的袋口裡,分文不少;現在我們手裡又帶回來了。
21sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de cxiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laux gxia plena pezo; tial ni gxin realportis per niaj manoj.
22我們手裡又另外帶來銀子,是買糧食用的。我們不知道頭一次誰把我們的銀子放在我們的布袋裡。”
22Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por acxeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
23管家說:“你們可以放心,不要害怕,是你們的 神,你們父親的 神,把財寶賜給你們,放在你們的布袋裡。你們的銀子我早已收到了。”接著他把西緬帶出來交給他們。
23Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
24管家把他們領到約瑟的家裡,給他們水洗腳,又給他們飼料餵驢。
24Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis mangxon al iliaj azenoj.
25於是,他們預備好了禮物,等候約瑟中午到來,因為他們聽說他們要在那裡吃飯。
25Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; cxar ili auxdis, ke tie ili mangxos panon.
26約瑟回到家裡,他們就把手中的禮物帶進屋裡送給他,又俯伏在地向他下拜。
26Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj klinigxis al li gxis la tero.
27約瑟先向他們問安,然後又問:“你們的父親,就是你們所說的那老人家平安嗎?他還在嗎?”
27Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: CXu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? cxu li vivas ankoraux?
28他們回答:“你僕人我們的父親平安,他還在。”於是他們低頭下拜。
28Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraux. Kaj ili klinigxis kaj jxetis sin antaux li sur la teron.
29約瑟舉目觀看,看見自己同母所生的弟弟便雅憫,就問:“這就是你們向我提過那最小的弟弟嗎?”又說:“我兒啊,願 神賜恩給你。”
29Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: CXu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
30約瑟愛弟弟之情激動起來,就急忙去找個可哭的地方。於是他進了自己的內室,在那裡哭了一陣。
30Kaj Jozef forrapidis, cxar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan cxambron kaj ploris tie.
31他洗了面,然後出來,抑制著自己的感情,吩咐人說:“開飯吧。”
31Sed li lavis sian vizagxon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
32他們就給約瑟單獨擺了一席,給那些人另外擺了一席,又給那些與約瑟一同吃飯的埃及人擺了一席,因為埃及人不能與希伯來人一同吃飯,這是埃及人所厭惡的。
32Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj mangxis kun li, aparte; cxar la Egiptoj ne povas mangxi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindajxo por ili.
33約瑟使眾兄弟在他面前排列坐下,都是照著他們長幼的次序。眾兄弟就彼此對望,驚奇不已。
33Kaj ili sidigxis antaux li, pli maljuna laux sia maljuneco kaj pli juna laux sia juneco; kaj la homoj miris unu antaux alia.
34約瑟拿起自己面前的食物,分給他們,但是便雅憫分得的食物,比別人多五倍。他們就與約瑟一同喝酒宴樂。
34Kaj oni portis al ili mangxajxon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de cxiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriigxis kun li.