1雅各差遣眾子往埃及買糧雅各見埃及有糧食,就對兒子們說:“你們為甚麼彼此對望呢?”
1Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
2他又說:“我聽說埃及有糧食,你們下到那裡去,給我們買些糧食,使我們可以活下去,不至餓死。”
2Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
3於是,約瑟的十個哥哥就下去了,要從埃及買五穀。
3Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por acxeti grenon en Egiptujo.
4但雅各並沒有打發約瑟的弟弟便雅憫與哥哥們同去,因為雅各說:“恐怕他會遇到災害。”
4Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; cxar li timis, ke eble lin trafos malfelicxo.
5以色列的眾子也在前來買糧的人群中,因為迦南地也有饑荒。
5Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.
6當時治理埃及地的官長是約瑟,賣糧給那地所有的人民的就是他。所以,約瑟的哥哥們來俯伏在地向他下拜。
6Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.
7約瑟看見他的哥哥們,就認得他們,可是他裝作陌生人,對他們說嚴厲的話,問他們:“你們是哪裡來的?”他們回答:“我們是迦南地來買糧食的。”
7Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.
8約瑟認得他的哥哥們,他們卻不認得他。
8Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
9約瑟想起從前所作關於他們的兩個夢,就對他們說:“你們是間諜,是來偵察本地的虛實。”
9Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
10他們對他說:“我主啊,不是這樣,僕人們實在是來買糧食的。
10Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.
11我們都是一個人的兒子,是誠實人;僕人們並不是間諜。”
11Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
12約瑟對他們說:“不是的,你們實在是來偵察本地的虛實。”
12Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
13他們說:“僕人們本是兄弟十二人,我們都是迦南地一個人的兒子。最小的現在與我們的父親在一起,還有一個不在了。”
13Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
14約瑟對他們說:“我剛才對你們說:‘你們是間諜。’這話實在不錯。
14Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
15我要這樣試試你們:我指著法老的性命起誓,如果你們最小的弟弟不到這裡來,你們就決不得離開這裡。
15Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.
16你們可以派你們中間一個人回去,把你們的弟弟帶來;其餘的人都要囚禁起來,好證明你們的話真實不真實。如果不真實,我指著法老的性命起誓,你們就是間諜。”
16Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
17於是,約瑟把他們收在監房裡三天。
17Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj.
18到了第三天,約瑟對他們說:“我是敬畏 神的,你們要這樣作,就可以活著;
18Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.
19如果你們是誠實人,就叫你們兄弟中一個人囚禁在監裡,你們其餘的人可以帶著糧食回去,解救你們家人的饑荒。
19Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.
20然後把你們最小的弟弟帶到我這裡來,這樣,就可以證明你們的話是真實的,你們就不必死了。”他們就照樣作了。
20Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
21他們彼此說:“我們在對待弟弟的事上實在有罪。他向我們求情的時候,我們看見他心裡的痛苦,卻不肯聽他,所以這次苦難臨到我們身上了。”
21Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.
22流本回答他們,說:“我不是對你們說過:‘不要傷害那孩子’嗎?可是你們不肯聽,現在流他血的罪要向我們追討。”
22Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
23他們不知道約瑟聽得明白,因為他們中間有人當傳譯。
23Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; cxar inter ili estis tradukanto.
24約瑟轉身離開他們,哭了一陣,又回到他們那裡,與他們說話。然後從他們中間拉出西緬來,在他們眼前把他捆綁起來。
24Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.
25雅各的眾子返回迦南約瑟吩咐人把五穀裝滿他們的袋,把他們的銀子放回各人的布袋裡;又給他們路上用的食物。一切就照樣辦了。
25Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
26他們把糧食馱在他們的驢上,離開那裡去了。
26Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
27到了住宿的地方,他們其中的一個人打開了布袋,要拿飼料餵驢的時候,才發現自己的銀子還在袋口那裡。
27Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
28於是對兄弟們說:“我的銀子都歸還了。你們看,就在我的布袋裡。”他們就心裡驚慌,彼此戰戰兢兢地說:“ 神向我們作的是甚麼呢?”
28Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
29他們回到迦南地他們的父親雅各那裡,把他們遭遇的一切事都告訴了他,說:
29Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:
30“那地的主人對我們說了一些嚴厲的話,把我們當作偵察那地的間諜。
30La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
31我們對他說:‘我們是誠實人,並不是間諜。
31Kaj ni diris al li: Ni estas homoj honestaj, ni neniam estis spionoj;
32我們本是兄弟十二人,都是一個父親的兒子;有一個不在了,最小的現在與我們的父親一起在迦南地。’
32ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.
33那地的主人對我們說:‘我用這個辦法就可以知道你們是不是誠實人:你們兄弟中要留下一人在我這裡,其餘的人可以帶著糧食回去,解救你們家人的饑荒。
33Tiam diris al ni la homo, kiu estas sinjoro super la lando: Per tio mi konvinkigxos, ke vi estas homoj honestaj: unu el viaj fratoj lasu cxe mi, kaj la necesan grenon por via hejmo prenu kaj iru;
34然後把你們最小的弟弟帶到我這裡來,我就知道你們不是間諜,而是誠實人了。這樣,我就把你們的兄弟交還給你們,你們也可以在這地自由來往。’”
34kaj venigu al mi vian plej junan fraton; tiam mi scios, ke vi ne estas spionoj, ke vi estas honestaj homoj; vian fraton mi redonos al vi, kaj vi povos negoci en la lando.
35後來他們倒布袋的時候,不料各人的銀包仍然在各人的布袋裡。他們和他們的父親看見了銀包,就都懼怕起來。
35Kiam ili malplenigis siajn sakojn, montrigxis, ke cxiu el ili havas sian ligajxon da mono en sia sako. Kaj ili vidis siajn ligajxojn da mono, ili kaj ilia patro, kaj ili timigxis.
36他們的父親雅各對他們說:“你們總是使我喪失兒子:約瑟沒有了,西緬也沒有了,你們還要把便雅憫帶走;每一件事都是針對我。”
36Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! sur min cxio falis!
37流本對他父親說:“如果我不把他帶回來給你,你可以殺死我的兩個兒子;只管把他交給我吧,我必把他帶回來給你。”
37Tiam Ruben diris al sia patro jene: Miajn du filojn mortigu, se mi ne revenigos lin al vi; donu lin en mian manon, kaj mi revenigos lin al vi.
38雅各說:“我的兒子不可與你們一同下去,因為他的哥哥死了,只剩下他一個;如果他在你們所走的路上遇到不幸,你們就使我這白髮老人愁愁苦苦地下陰間去了。”
38Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; cxar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfelicxo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malgxojo en SXeolon.