1法老連作兩個夢過了兩年,法老作了一個夢,夢見自己站在河邊。
1Post du jaroj Faraono havis songxon, ke jen li staras apud la Rivero.
2有七頭母牛從河裡上來,又健美又肥壯,在蘆葦中吃草。
2Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili pasxtigxas en la kanejo.
3接著,又有另外七頭母牛從河裡上來,又醜陋又瘦弱,站在岸上其他母牛旁邊。
3Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili starigxas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
4這些醜陋瘦弱的母牛,竟把那些健美肥壯的母牛吃掉,法老就醒了。
4Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formangxis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekigxis.
5他又睡著,作了第二個夢,夢見一根麥莖,長出七個麥穗,又肥壯又美好。
5Kaj li endormigxis kaj denove havis songxon: jen sep spikoj levigxas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.
6接著,又長出七個麥穗,又乾瘦又被東風吹焦了。
6Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.
7這些乾瘦的麥穗,竟把那七個又肥壯又飽滿的麥穗吞下去,法老就醒了,原來是一個夢。
7Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekigxis, kaj vidis, ke tio estis songxo.
8到了早晨,法老心裡煩亂,就派人去把埃及所有的術士和智慧人都召了來;法老把自己的夢告訴他們,但是沒有人能替法老解夢。
8En la mateno lia spirito afliktigxis; kaj li sendis kaj vokigis cxiujn sorcxistojn de Egiptujo kaj cxiujn gxiajn sagxulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian songxon; sed neniu povis signifoklarigi gxin al Faraono.
9酒政推薦約瑟那時酒政告訴法老說:“我今日想起了我的過錯。
9Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaux.
10從前法老惱怒臣僕,把我和膳長關在軍長府的監房裡。
10Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.
11我們二人在同一夜都作了夢;我們的夢各有不同的解釋。
11Kaj ni songxis songxon en unu nokto, mi kaj li; cxiu havis songxon kun aparta signifo.
12在那裡有一個希伯來的少年人與我們在一起,他是軍長的僕人,我們把夢告訴了他,他就替我們解夢,各人的夢有不同的解釋。
12Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn songxojn, al cxiu li klarigis laux lia songxo.
13結果,事情都照著他給我們的解釋實現了:我恢復了原職,膳長卻被掛起來。”
13Kaj kiel li klarigis al ni, tiel farigxis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.
14法老於是派人去召約瑟。他們就急忙把約瑟從監裡帶出來。他剃了頭、刮了臉、換了衣服,就進去見法老。
14Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj sxangxis siajn vestojn kaj venis al Faraono.
15法老對約瑟說:“我作了一個夢,沒有人能夠解釋。我聽見人說,你聽了夢,就能解釋。”
15Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas.
16約瑟回答法老,說:“解夢不在於我,但 神必給法老一個吉祥的解答。”
16Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: GXi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.
17法老告訴約瑟:“在夢裡我看見我站在河邊。
17Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;
18有七頭母牛從河裡上來,又肥壯又健美,在蘆葦中吃草。
18kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj pasxtigxis en la kanejo;
19接著,又有另外七頭母牛上來,又軟弱又消瘦又十分醜陋,在埃及全地我沒有見過這樣醜陋的牛。
19sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;
20這又消瘦又醜陋的母牛,竟把先前七頭肥壯的母牛吃掉。
20kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formangxis la sep antauxajn grasajn bovinojn;
21牠們吃了以後,卻看不出牠們是吃掉了肥牛,因為牠們醜陋的樣子仍是與先前一樣。我就醒了。
21kaj tiuj enigxis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili enigxis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antauxe. Kaj mi vekigxis.
22在夢裡我又看見一根麥莖,長出七個麥穗,又飽滿又美好。
22Kaj mi vidis en songxo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;
23接著,又長出了七個麥穗,又枯乾又乾瘦又被東風吹焦了。
23sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;
24這些乾瘦的麥穗,竟把那七個美好的麥穗吞下去。我把夢告訴了術士,但是沒有人能替我解答。”
24kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorcxistoj, sed neniu klarigis al mi.
25約瑟為法老解夢約瑟對法老說:“法老的夢都是同一個意思, 神已經把所要作的事告訴法老了。
25Tiam Jozef diris al Faraono: La songxo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.
26七頭美好的母牛是七年,七個美好的麥穗也是七年;兩個夢都是同一個意思。
26La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; gxi estas unu songxo.
27那接著上來的七頭又消瘦又醜陋的母牛是七年,那七個不結實、被東風吹焦了的麥穗也是七年,都是七年饑荒。
27Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
28這就是我對法老所說: 神要作的事,他已經向法老顯明了。
28Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.
29看哪,埃及全地必有七年大豐收。
29Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.
30接著又必有七年饑荒;甚至埃及地所有的豐收都被人忘記了,饑荒必把這地毀滅。
30Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesigxos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
31因為接著而來的饑荒太嚴重了,使人不覺得這地有過豐收。
31Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, cxar gxi estos tre malfacila.
32至於法老兩次作夢,是因為 神已經命定這事,並且要快快地實行。
32Kaj se la songxo dufoje ripetigxis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
33因此,法老要找一個有見識有智慧的人,派他管理埃及地。
33Kaj nun Faraono elsercxu homon kompetentan kaj sagxan kaj estrigu lin super la Egipta lando;
34法老要這樣行,在國中指派官員,當七年豐收的時候,徵收埃及地出產的五分之一。
34Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de cxiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.
35又叫他們把將要來的七個豐年的糧食收集起來,積蓄五穀歸在法老的手下,收在各城裡作糧食。
35Kaj oni kolektu la tutan mangxajxon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu mangxeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni gxin konservu.
36這些糧食要儲存起來,可以應付將來埃及地的七年饑荒,免得這地被饑荒所滅。”
36Kaj tiu mangxajxo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.
37約瑟在埃及居高位法老和他的臣僕,都贊同這件事。
37Kaj tio placxis al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj.
38於是法老對臣僕說:“像這樣的人,有 神的靈在他裡面,我們怎能找得著呢?”
38Kaj Faraono diris al siaj servantoj: CXu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
39法老對約瑟說:“ 神既然把這事指示了你,就再沒有人像你這樣有見識有智慧了。
39Kaj Faraono diris al Jozef: CXar Dio sciigis al vi cxion cxi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj sagxulo tia, kiel vi.
40你可以掌管我的家,我的人民都要聽從你的話;只有在王位上我比你大。”
40Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
41法老又對約瑟說:“你看,我任命你治理埃及全地。”
41Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
42於是,法老脫下他手上打印的戒指,戴在約瑟的手上;給他穿上細麻的衣服,把金頸鍊掛在他的頸項上;
42Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran cxenon sur lian kolon.
43又叫約瑟坐在他的副車,有人在他前面喊著:“跪下。”這樣,法老任命了約瑟治理埃及全地。
43Kaj li veturigis lin sur sia dua cxaro; kaj oni kriis antaux li: Genuigxu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
44法老對約瑟說:“我是法老,但在埃及全地,如果沒有你的許可,沒有人可以隨意作事。”
44Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aux sian piedon en la tuta Egipta lando.
45法老給約瑟起名叫撒發那忒.巴內亞,又把安城的祭司波提非拉的女兒亞西納,給約瑟為妻。約瑟出去巡行埃及全地。
45Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneahx, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
46約瑟侍立在埃及王法老面前的時候,年三十歲。約瑟從法老面前出來,遍行埃及全地。
46Jozef havis la agxon de tridek jaroj, kiam li starigxis antaux Faraono, la regxo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
47在七個豐年的時候,地裡的出產非常豐盛。
47Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
48約瑟把埃及七個豐年的一切糧食都收集起來,把糧食存放在城中;各城周圍田地所出的糧食,也存放在各城中。
48Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de cxiuj kampoj, kiuj estis cxirkaux iu urbo, li metis en gxin.
49約瑟積蓄了極多的五穀,好像海沙那樣多,甚至他不再記下數量,因為實在無法計算。
49Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, gxis li cxesis kalkuli, cxar oni ne plu povis kalkuli.
50在荒年還沒有來到以前,約瑟生了兩個兒子,是安城的祭司波提非拉的女兒亞西納給約瑟生的。
50Antaux ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskigxis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
51約瑟給長子起名叫瑪拿西,因為他說:“ 神使我忘記我所有的困苦,以及我父的全家。”
51Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, cxar, li diris, Dio forgesigis al mi cxiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
52他給次子起名叫以法蓮,因為他說:“ 神使我在受苦之地繁盛起來。”
52Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, cxar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
53豐年與荒年埃及地的七年豐收一結束,
53Kaj finigxis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
54七年饑荒就隨著來了,正像約瑟所說的一樣。各地都有饑荒,只有埃及全地仍有糧食,
54Kaj komencigxis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en cxiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
55等到埃及全地也要挨餓的時候,人民就向法老求糧。法老對所有的埃及人說:“你們到約瑟那裡去,他吩咐你們甚麼,你們就作甚麼。”
55Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al cxiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
56當時饑荒遍及全國,約瑟就開了所有的糧倉,把糧食賣給埃及人,因為埃及地的饑荒非常嚴重。
56La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis cxiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
57各地的人都到埃及去,向約瑟買糧,因為各地的饑荒都非常嚴重。
57Kaj el cxiuj landoj oni venadis Egiptujon, por acxeti de Jozef, cxar la malsato estis tre granda en cxiuj landoj.