聖經新譯本

Esperanto

Genesis

40

1酒政和膳長各得一夢這些事以後,埃及王的酒政和膳長,得罪了他們的主人埃及王。
1Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.
2法老就惱怒酒政和膳長這兩個臣宰,
2Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.
3把他們關在軍長府內的監房裡,就是約瑟被囚禁的地方。
3Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
4軍長把他們交給約瑟,約瑟就侍候他們。他們在監房裡過了好些日子。
4Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
5他們二人,就是被關在監裡的埃及王的酒政和膳長,同一夜各作了一個夢,二人的夢各有不同的解釋。
5Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
6到了早晨,約瑟進去到他們那裡,見他們神色不安,
6Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.
7就問法老的兩個臣宰,就是與他一同關在他主人府內的監房裡的,說:“今天你們的臉色為甚麼這樣難看呢?”
7Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?
8他們回答他:“我們各人作了一個夢,但沒有人能夠解釋。”約瑟對他們說:“解夢不是出於 神嗎?請把夢告訴我吧。”
8Kaj ili diris al li: Ni songxis songxon, sed estas cxi tie neniu, kiu gxin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
9約瑟為酒政解夢酒政就把自己的夢告訴約瑟,對他說:“在夢裡我看見我面前有一棵葡萄樹。
9Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;
10葡萄樹上有三根枝子;樹一發芽,就開了花,上頭的葡萄都成熟了。
10la trunko havis tri brancxojn; apenaux gxi ekfloris, tuj aperis sur gxi beraroj kun maturaj beroj;
11法老的杯在我手裡,我拿了葡萄擠在法老的杯中,把杯遞在法老的手裡。”
11kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.
12約瑟對他說:“這夢的解釋是這樣:三根枝子就是三天。
12Kaj Jozef diris al li: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri brancxoj estas tri tagoj;
13三天之內,法老必使你抬起頭來,恢復你原來的職位;你仍要把杯遞在法老的手裡,好像先前作他的酒政時一樣。
13post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laux la maniero de antauxe, kiam vi estis lia vinisto.
14不過,你一切順利的時候,求你記念我,施恩給我,在法老面前提拔我,救我脫離這監獄。
14Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkorajxon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el cxi tiu domo.
15我實在是從希伯來人之地被拐來;就是在這裡,我也沒有作過甚麼事該被關在監牢裡的。”
15CXar oni sxtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaux cxi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.
16約瑟為膳長解夢膳長見夢解得好,就對約瑟說:“我也作了一個夢,在夢裡我看見自己頭上有三籃白餅。
16Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaux havis songxon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;
17最上面的籃子裡,有為法老烤的各種食物,但飛鳥來吃我頭上籃子裡的食物。”
17kaj en la supra korbo estis cxiaspecaj mangxajxoj de Faraono, bakitajxoj, kaj la birdoj mangxis ilin el la korbo sur mia kapo.
18約瑟回答:“這夢的解釋是這樣:三個籃子就是三天。
18Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;
19三天之內,法老必砍下你的頭來,把你掛在木頭上,必有飛鳥來吃你身上的肉。”
19post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formangxos de vi vian karnon.
20到了第三日,就是法老的生日,他為臣僕擺設筵席,在他們面前把酒政和膳長提出監來,
20En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.
21恢復了酒政原來的職位,叫他可以把杯遞在法老的手中;
21Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;
22法老卻把膳長掛起來,正如約瑟給他們的解釋一樣。
22sed la bakistestron li pendigis, kiel songxoklarigis al ili Jozef.
23但是酒政並不記念約瑟,竟把他忘記了。
23Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.