聖經新譯本

Esperanto

Genesis

39

1約瑟在波提乏的家約瑟被帶下埃及去了。有一個埃及人,是法老的臣宰,軍長波提乏,從那些帶約瑟下來的以實瑪利人手裡買了他。
1Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin acxetis Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj, Egipto, el la manoj de la Isxmaelidoj, kiuj venigis lin tien.
2耶和華與約瑟同在,約瑟就事事順利,住在他主人埃及人的家裡。
2Kaj la Eternulo estis kun Jozef, kaj li estis sukcesulo; kaj li estis en la domo de sia sinjoro, la Egipto.
3他的主人見耶和華與他同在,又見耶和華使他手裡所作的盡都順利,
3Kaj lia sinjoro vidis, ke la Eternulo estas kun li, kaj ke cxion, kion li faras, la Eternulo sukcesigas en lia mano.
4約瑟就得主人的歡心,服事他的主人。他主人指派他管理他的家,把自己所有的一切都交在他手裡。
4Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.
5自從主人指派約瑟管理他的家,和他所有的一切,耶和華就因約瑟的緣故,賜福給那埃及人的家。他家裡和田間所有的一切,都蒙耶和華賜福。
5Kaj de tiu tempo, kiam li estrigis lin super sia domo, kaj super cxio, kion li havis, la Eternulo benis la domon de la Egipto pro Jozef, kaj la beno de la Eternulo estis super cxio, kion li havis, en la domo kaj sur la kampo.
6波提乏把自己所有的一切,都交在約瑟的手裡。除了自己所吃的飯以外,其他的事他一概不管。約瑟生來體格壯健,容貌俊美。
6Kaj li lasis cxion, kion li havis, en la manoj de Jozef, kaj li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li mangxis. Kaj Jozef estis gracia kaj bela.
7約瑟被主母引誘陷害這些事以後,約瑟主人的妻子以目傳情給約瑟,說:“與我同睡吧。”
7Post kelka tempo la edzino de lia sinjoro jxetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: Kusxigxu kun mi.
8約瑟不肯,對他主人的妻子說:“你看,家中的事我主人一概不管;他把他所有的一切,都交在我的手裡。
8Sed li rifuzis, kaj li diris al la edzino de sia sinjoro: Jen, mia sinjoro kontrolas cxe mi nenion en la domo, kaj cxion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn;
9在這家裡沒有比我大的。除你以外,我主人沒有留下一樣不交給我,因為你是他的妻子。我怎可以作這極惡的事,得罪 神呢?”
9neniu en cxi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, cxar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros cxi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaux Dio?
10她雖然天天對約瑟這樣說,約瑟卻不聽從她,不肯與她同睡,也不與她在一起。
10Dum sxi paroladis al Jozef cxiutage kaj li ne volis obei sxin kaj kusxigxi kun sxi kaj esti kun sxi,
11有一天,約瑟到屋裡辦事,家裡的人沒有一個在屋裡。
11okazis unu tagon, ke li venis en la domon, por fari sian laboron, kaj neniu el la domanoj estis en la domo;
12婦人就抓住約瑟的衣服,說:“與我同睡吧。”約瑟把自己的衣服留在婦人的手裡,跑到外面去了。
12tiam sxi kaptis lin je lia vesto, dirante: Kusxigxu kun mi. Sed li lasis sian veston en sxiaj manoj kaj forkuris for el la domo.
13婦人見約瑟把衣服留在她手裡,跑到外面去,
13Kaj kiam sxi vidis, ke li lasis sian veston en sxia mano kaj forkuris el la domo,
14就把家裡的人都叫了來,對他們說:“你們看,我丈夫帶回家來的希伯來人想調戲我。他進到我這裡來,要與我同睡,我就大聲呼叫。
14sxi vokis siajn domanojn, kaj diris al ili: Rigardu, li venigis al ni Hebreon, por moki nin; cxi tiu venis al mi, por kusxigxi kun mi; sed mi ekkriis per lauxta vocxo;
15他一聽見我高聲呼叫,就把衣服留在我身邊,跑到外面去了。”
15kaj kiam li auxdis, ke mi ekkriis per lauxta vocxo, li lasis sian veston cxe mi kaj forkuris for el la domo.
16婦人把約瑟的衣服放在她身邊,等她的主人回家。
16Kaj sxi kusxigis lian veston apud si, gxis lia sinjoro venis en sian domon.
17她又用同樣的話對他說:“你帶回家來的希伯來人,竟進到這裡來,要調戲我。
17Kaj sxi rakontis al li tion saman, dirante: La sklavo, la Hebreo, kiun vi venigis al ni, venis al mi, por petoli kun mi;
18我高聲呼叫,他就把衣服留在我身邊,跑到外面去了。”
18sed kiam mi lauxte ekkriis, li lasis sian veston cxe mi kaj elkuris el la domo.
19約瑟被囚獄中約瑟的主人聽了他妻子對他所說的話,說:“你的僕人就是這樣對待我。”他就非常生氣。
19Kiam lia sinjoro auxdis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo-tiam li forte ekkoleris.
20於是,約瑟的主人拿住約瑟,把他關在監裡,就是王的囚犯被監禁的地方;約瑟就在那裡坐監。
20Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la regxo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.
21但是,耶和華與約瑟同在,向他施慈愛,使他得到監獄長的歡心。
21Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo.
22因此,監獄長把監裡所有的囚犯都交在約瑟手裡;他們在那裡所作的一切事務,都由約瑟負責處理。
22Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo.
23凡交在約瑟手裡的事務,監獄長一概不聞不問;因為耶和華與約瑟同在,使他所作的盡都順利。
23La estro de la malliberejo rigardis nenion, kio estis sub lia disponado, cxar la Eternulo estis kun li; kaj cxion, kion li faris, la Eternulo sukcesigis.