聖經新譯本

Esperanto

Genesis

45

1約瑟向他的兄弟表明身分約瑟在所有侍立在他左右的人面前,不能自制,就喊叫說:“叫各人都離開我出去。”這樣,約瑟向他的兄弟們表白自己身分的時候,沒有別人在場。
1Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaux cxiuj, kiuj staris cxirkaux li, kaj li ekkriis: Elirigu cxiujn for de mi. Kaj neniu restis cxe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj.
2於是他放聲大哭,埃及人聽到了;法老一家也聽聞這事。
2Kaj li lauxte ekploris, kaj auxdis la Egiptoj, kaj auxdis la domo de Faraono.
3約瑟對他的兄弟們說:“我就是約瑟,我的父親還在嗎?”他的兄弟們不能回答他,因為他們在約瑟面前都非常驚惶。
3Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; cxu mia patro vivas ankoraux? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, cxar ili konfuzigxis antaux li.
4約瑟對他的兄弟們說:“請你們上前來。”他們就上前去。他說:“我就是被你們賣到埃及的弟弟約瑟。
4Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Aliru do al mi. Kaj ili aliris. Kaj li diris: Mi estas Jozef, via frato, kiun vi vendis en Egiptujon.
5現在你們不要因為把我賣到這裡來,而自憂自責。這原是 神差派我在你們以先來這裡,為要保全性命。
5Sed nun ne afliktigxu, kaj ne bedauxru, ke vi vendis min cxi tien; cxar por la savo de via vivo Dio sendis min antaux vi.
6現在這地的饑荒已經有兩年了,還有五年不能耕種,也沒有收成。
6CXar nun jam du jarojn dauxras la malsato en la lando, sed ankoraux dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado.
7 神差派我在你們以先來這裡,為要給你們在地上留下餘種,大大施行拯救,保全你們的性命。
7Kaj Dio sendis min antaux vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo.
8這樣看來,差派我到這裡來的,不是你們,而是 神。他立我作法老之父,作他全家之主,又作全埃及地的首相。
8Sciu do, ne vi sendis min cxi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.
9你們要趕快上到我父親那裡去,對他說:‘你的兒子約瑟這樣說: 神立我作了全埃及的主;請你下到我這裡來,不要耽延。
9Iru rapide al mia patro, kaj diru al li: Tiele diris via filo Jozef: Dio faris min sinjoro super la tuta Egiptujo; venu al mi, ne prokrastu.
10你和你的眾兒孫、牛羊,以及你一切所有的,都可以住在歌珊地,與我相近。
10Vi logxos en la lando Gosxen, kaj vi estos proksime de mi, vi kaj viaj filoj kaj la filoj de viaj filoj, kaj viaj sxafoj kaj viaj bovoj, kaj cxio, kion vi havas.
11我要在那裡供養你,因為還有五年的饑荒,免得你和你的家人,以及你一切所有的,都陷入窮困裡。’
11Kaj mi nutros vin tie, cxar ankoraux kvin jarojn dauxros la malsato; por ke ne mizerigxu vi kaj via domo, kaj cxio, kion vi havas.
12看哪,你們和我弟弟便雅憫都親眼看見,是我親口對你們說話。
12Kaj jen viaj okuloj nun vidas, kaj ankaux la okuloj de mia frato Benjamen, ke mia busxo parolas al vi.
13你們也要把我在埃及的一切尊榮,和你們所看見的一切,都告訴我的父親,又要趕快把我的父親接到這裡來。”
13Kaj rakontu al mia patro pri mia tuta gloro en Egiptujo, kaj cxion, kion vi vidis; kaj rapide venigu mian patron cxi tien.
14於是,約瑟伏在他弟弟便雅憫的頸項上,哭起來了;便雅憫也伏在約瑟的頸項上哭。
14Kaj li jxetis sin sur la kolon de sia frato Benjamen kaj ploris, kaj Benjamen ploris sur lia kolo.
15他又與眾兄弟親嘴,擁抱著他們哭。然後,他的兄弟們就跟他說話。
15Kaj li kisis cxiujn siajn fratojn kaj ploris super ili. Poste liaj fratoj ekparolis kun li.
16法老命約瑟迎接父親消息傳到法老的家裡,說:“約瑟的兄弟們來了。”法老和他的臣僕都很高興。
16Kaj la famo venis en la domon de Faraono, ke venis la fratoj de Jozef. Kaj tio placxis al Faraono kaj al liaj servantoj.
17法老對約瑟說:“你要對你的兄弟們說:‘你們要這樣作:使你們的牲口載滿貨物,起程到迦南地去,
17Kaj Faraono diris al Jozef: Diru al viaj fratoj: Faru tion, sxargxu viajn brutojn kaj iru en la landon Kanaanan;
18把你們的父親和家人都接到我這裡來;我要把埃及地美好的產物賜給你們,你們也可以吃這地肥美的食物。’
18kaj prenu vian patron kaj viajn familiojn, kaj venu al mi; mi donos al vi cxion bonan en la Egipta lando, kaj vi mangxos la grasajxon de la lando.
19現在我再吩咐你對他們說:‘你們要這樣作:從埃及地帶些車輛回去,用來接你們的孩子和妻子,並且把你們的父親接來。
19Kaj ordonu al ili jene: Prenu al vi el la Egipta lando veturilojn por viaj infanoj kaj virinoj, kaj kunprenu vian patron kaj venu.
20不要顧惜你們的家具,因為埃及全地美好的產物都是你們的。’”
20Kaj ne tro zorgu pri viaj ajxoj; cxar cxio bona en la Egipta lando estas al via dispono.
21以色列的兒子們就照樣作了。約瑟照著法老所吩咐的,給了他們一些車輛和路上用的食物。
21Kaj la filoj de Izrael faris tiel. Kaj Jozef donis al ili veturilojn laux la ordono de Faraono, kaj li donis al ili provizojn por la vojo.
22又給了他們各人一套新衣服,但是給便雅憫三千四百二十克銀子和五套衣服。
22Al cxiuj li donis novajn vestojn, sed al Benjamen li donis tricent argxentajn monerojn kaj kvin novajn vestojn.
23約瑟送去給他父親的,有公驢十頭,載著埃及美好的產物,以及母驢十頭,載著五穀、餅和給他父親在路上用的食物。
23Kaj por sia patro li sendis dek azenojn, sxargxitajn per bonajxo el Egiptujo, kaj dek azeninojn, sxargxitajn per greno, pano, kaj mangxajxo por lia patro por la vojo.
24於是,約瑟打發他的兄弟們回去,他們走的時候,約瑟對他們說:“你們在路上不要爭吵。”
24Kaj li forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo.
25兄弟回家迎接父親他們離開埃及,上到迦南地他們父親雅各那裡去,
25Kaj ili eliris el Egiptujo kaj venis en la landon Kanaanan al sia patro Jakob.
26告訴他,說:“約瑟還在,並且作了埃及全地的首相。”雅各的心冷淡麻木,因為他不相信他們。
26Kaj ili sciigis al li, dirante: Jozef vivas ankoraux, kaj li regas nun super la tuta Egipta lando. Kaj lia koro konfuzigxis, cxar li ne kredis al ili.
27他們就把約瑟對他們所說的一切話,都告訴了他。他們的父親雅各看見了約瑟派來接他的車輛,心才甦醒過來。
27Kaj ili rediris al li cxiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili; kaj li vidis la veturilojn, kiujn Jozef sendis, por veturigi lin, kaj tiam la spirito de ilia patro Jakob revivigxis.
28以色列說:“夠了!約瑟我的兒子還在;在我還沒有死以前,我要去看看他。”
28Kaj Izrael diris: Suficxas, ke mia filo Jozef ankoraux vivas: mi iros kaj vidos lin, antaux ol mi mortos.