1雅各下埃及以色列帶著他所有的一切起程,到了別是巴,就向他父親以撒的 神獻祭。
1Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.
2 神在夜間的異象中對以色列說:“雅各,雅各。”雅各說:“我在這裡。”
2Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
3 神說:“我是 神,就是你父親的 神;你不要怕下埃及去,因為我必使你在那裡成為大國。
3Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.
4我要親自與你一同下到埃及去,也必把你帶上來。約瑟要親手合上你的眼給你送終。”
4Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.
5雅各就從別是巴起程。以色列的眾子,用法老為雅各送來的車輛,接載他們的父親雅各,以及他們的孩子和妻子。
5Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.
6他們又帶著牲畜,和他們在迦南地所得的財物,來到埃及。這樣,雅各和他所有的子孫,都一同來了。
6Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.
7雅各把他的眾兒子、孫子、女兒、孫女和他所有的後裔,都一同帶到埃及去了。
7Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.
8雅各的子孫來到埃及的以色列人,就是雅各和他的子孫,名單記在下面:雅各的長子是流本。
8Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.
9流本的兒子是哈諾、法路、希斯崙和迦米。
9Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi.
10西緬的兒子是耶母利、雅憫、阿轄、雅斤、瑣轄和迦南女子所生的掃羅。
10Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.
11利未的兒子是革順、哥轄和米拉利。
11Kaj la filoj de Levi: Gersxon, Kehat, kaj Merari.
12猶大的兒子是珥、俄南、示拉、法勒斯和謝拉,但是珥和俄南都在迦南地死了。法勒斯的兒子是希斯倫和哈母勒。
12Kaj la filoj de Jehuda: Er kaj Onan kaj SXela kaj Perec kaj Zerahx; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana. Kaj la filoj de Perec estis: HXecron kaj HXamul.
13以薩迦的兒子是陀拉、普瓦、喲伯和伸崙。
13Kaj la filoj de Isahxar: Tola kaj Puva kaj Job kaj SXimron.
14西布倫的兒子是西烈、以倫和雅利。
14Kaj la filoj de Zebulun: Sered kaj Elon kaj Jahxleel.
15以上這些人是利亞在巴旦.亞蘭給雅各生的兒子,另外還有女兒底拿。這些子孫一共三十三人。
15Tio estas la filoj de Lea, kiujn sxi naskis al Jakob en Mezopotamio, kaj lia filino Dina. La nombro de cxiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri.
16迦得的兒子是洗非芸、哈基、書尼、以斯本、以利、亞羅底和亞列利。
16Kaj la filoj de Gad: Cifjon kaj HXagi, SXuni kaj Ecbon, Eri kaj Arod kaj Areli.
17亞設的兒子是音拿、亦施瓦、亦施韋和比利亞,還有他們的姊妹西拉。比利亞的兒子是希別和瑪結。
17Kaj la filoj de Asxer: Jimna kaj Jisxva kaj Jisxvi kaj Beria, kaj Serahx, ilia fratino; kaj la filoj de Beria: HXeber kaj Malkiel.
18以上這些人是拉班給女兒利亞作婢女的悉帕給雅各生的子孫,一共十六人。
18Tio estas la filoj de Zilpa, kiun Laban donis al sia filino Lea; kaj sxi naskis ilin al Jakob, dek ses animojn.
19雅各的妻子拉結,生了約瑟和便雅憫。
19La filoj de Rahxel, edzino de Jakob: Jozef kaj Benjamen.
20約瑟在埃及地生了瑪拿西和以法蓮,就是安城的祭司波提非拉的女兒亞西納給約瑟生的。
20Kaj al Jozef en la lando Egipta naskigxis Manase kaj Efraim, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
21便雅憫的兒子是比拉、比結、亞實別、基拉、乃幔、以希、羅實、母平、戶平和亞勒。
21Kaj la filoj de Benjamen: Bela kaj Behxer kaj Asxbel, Gera kaj Naaman, Ehxi kaj Rosx, Mupim kaj HXupim kaj Ard.
22以上這些人是拉結給雅各生的子孫,一共十四人。
22Tio estas la filoj de Rahxel, kiuj naskigxis al Jakob, kune dek kvar animoj.
23但的兒子是戶伸。
23Kaj la filoj de Dan: HXusxim.
24拿弗他利的兒子是雅薛、沽尼、耶色和示冷。
24Kaj la filoj de Naftali: Jahxceel kaj Guni kaj Jecer kaj SXilem.
25以上這些人是拉班給女兒拉結作婢女的辟拉給雅各生的子孫,一共七人。
25Tio estas la filoj de Bilha, kiun donis Laban al sia filino Rahxel; sxi naskis ilin al Jakob, kune sep animojn.
26所有從雅各所生、與雅各一同來到埃及的人,除了他的兒婦之外,一共六十六人。
26La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.
27另外還有約瑟在埃及所生的兩個兒子。雅各家來到埃及的所有成員,一共七十人。
27Kaj la filoj de Jozef, kiuj naskigxis al li en Egiptujo, estis du animoj. La nombro de cxiuj animoj de la domo de Jakob, kiuj venis Egiptujon, estis sepdek.
28約瑟到歌珊迎接父親雅各派猶大先到約瑟那裡去,請約瑟指教他去歌珊的路。於是他們來到歌珊地。
28Jehudan li sendis antaux si al Jozef, por ke li informu lin antauxe pri Gosxen. Kaj ili venis en la landon Gosxen.
29約瑟預備了車,上去歌珊迎接他的父親以色列。約瑟一看見他,就伏在他的頸項上,在他的頸項上哭了很久。
29Kaj Jozef jungis sian cxaron kaj veturis renkonte al sia patro Izrael en la landon Gosxen. Kaj kiam li ekvidis lin, li jxetis sin sur lian kolon kaj longe ploris sur lia kolo.
30以色列對約瑟說:“這一次我看見了你的面,知道你還在,我死了也甘心。”
30Kaj Izrael diris al Jozef: Nun mi volonte mortos, vidinte vian vizagxon, cxar vi vivas ankoraux.
31約瑟對他的兄弟們和他的父家說:“我要上去告訴法老,對他說:‘我在迦南地的兄弟們和我的父家,都到我這裡來了。
31Kaj Jozef diris al siaj fratoj kaj al la domo de sia patro: Mi iros kaj rakontos al Faraono, kaj diros al li: Miaj fratoj kaj la domo de mia patro, kiuj estis en la lando Kanaana, venis al mi;
32這些人都是牧羊人,以牧養牲畜為生。他們把自己的牛羊和一切所有的,都帶來了。’
32kaj tiuj homoj estas pasxtistoj, cxar ili estas brutedukistoj; kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn, kaj cxion, kion ili havas, ili kunportis.
33法老召見你們的時候,如果問你們:‘你們是作甚麼的?’
33Kaj se Faraono vin alvokos, kaj diros: Kio estas via okupo?
34你們就要回答:‘僕人們從幼年直到現在,都是以牧養牲畜為生。我們和我們的祖先都是一樣。’這樣,你們就可以住在歌珊地,因為埃及人厭惡所有牧羊的人。”
34tiam diru: Viaj sklavoj estis brutedukistoj de nia juneco gxis nun, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj; por ke vi enlogxigxu en la lando Gosxen; cxar cxiu pasxtisto estas abomenindajxo por la Egiptoj.