聖經新譯本

Esperanto

Genesis

47

1約瑟的兄弟進見法老約瑟進去稟告法老,說:“我的父親和兄弟們,帶著他們的牛羊和他們所有的一切,都從迦南地來了,現在就在歌珊地。”
1Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj cxio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Gosxen.
2約瑟從他所有的兄弟當中,挑選了五個人,把他們帶到法老面前。
2Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaux Faraono.
3法老問約瑟的兄弟們說:“你們是作甚麼的?”他們回答法老:“僕人們是牧羊人,我們和我們的祖先都是一樣。”
3Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaux niaj patroj.
4他們又對法老說:“我們來是要在這地寄居,因為迦南地的饑荒嚴重,你僕人們的羊群沒有草吃,所以,現在求你容許你僕人住在歌珊地。”
4Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por logxi en la lando; cxar ne ekzistas pasxtajxo por la brutoj de viaj sklavoj, cxar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj logxu en la lando Gosxen.
5法老對約瑟說:“你的父親和兄弟們到你這裡來了;
5Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;
6埃及地都在你面前,你只管叫你的父親和兄弟們住在這地最好的地方,他們可以住在歌珊地。你如果知道他們中間有能幹的人,可以派他們看管我的牲畜。”
6la lando Egipta estas antaux vi; en la plej bona loko de la lando logxigu vian patron kaj viajn fratojn; ili logxu en la lando Gosxen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.
7雅各進見法老約瑟把他父親雅各帶到法老面前,雅各就給法老祝福。
7Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaux Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.
8法老問雅各:“你有多大年紀了?”
8Faraono diris al Jakob: Kian agxon vi havas?
9雅各回答法老:“我寄居在世的年日是一百三十歲。我一生的年日又少又苦,不及我祖先寄居在世的年日。”
9Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
10雅各又給法老祝福,然後離開法老出去了。
10Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.
11約瑟照著法老的吩咐安置他的父親和兄弟們,把蘭塞地,就是埃及地最好的地方,給他們作產業。
11Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.
12約瑟照著孩子的數目,用糧食供養他的父親、兄弟們,以及父親的家人。
12Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.
13饑荒那時,遍地都沒有糧食,因為饑荒非常嚴重。埃及地和迦南地的人,因為饑荒的緣故都餓昏了。
13Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
14約瑟收集了埃及地和迦南地所有的銀子,就是眾人買糧的銀子;約瑟就把那些銀子交到法老的王宮去。
14Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.
15埃及地和迦南地的銀子都用盡了,埃及眾人就來到約瑟那裡,說:“銀子已用完了。求你給我們糧食吧,我們為甚麼要餓死在你面前呢?”
15Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
16約瑟回答:“如果銀子用完了,可以把你們的牲畜給我,我就把糧食給你們,交換你們的牲畜。”
16Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
17於是,他們把牲畜帶到約瑟那裡,約瑟就把糧食給他們,交換他們的馬匹、羊群、牛群和驢。那一年,約瑟就用糧食交換他們所有的牲畜,來養活他們。
17Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
18那一年過後,第二年他們又來到約瑟那裡,對他說:“我們不向我主隱瞞,我們的銀子都用盡了,牲畜也歸了我主;在我主面前,除了我們的身體和田地以外,甚麼也沒有剩下了。
18Kiam finigxis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kasxos antaux nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas cxe nia sinjoro; nenio restis antaux nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;
19為甚麼我們和我們的田地要在你面前消滅呢?求你用糧食買我們和我們的田地,我們和田地就必為法老效勞了。又求你給我們穀種,使我們可以活著,不至死亡,田地也不至荒蕪。”
19kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.
20於是,約瑟為法老買了埃及所有的田地,因為埃及人遭遇了嚴重的饑荒,各人都賣了自己的田地。這樣,那地就都歸法老所有。
20Kaj Jozef acxetis la tutan Egiptan teron por Faraono; cxar la Egiptoj vendis cxiu sian kampon, cxar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero farigxis proprajxo de Faraono.
21至於人民,約瑟把他們遷到城市裡去(“約瑟把他們遷到城市裡去”有古卷及古譯本作“使他們成了奴僕”),從埃及境內的一端,直到另一端。
21Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo gxis la alia.
22只有祭司的田地,約瑟沒有買,因為祭司有從法老所得的糧餉;他們可以吃法老所給的糧餉,所以沒有賣自己的田地。
22Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
23約瑟對人民說:“看哪,我今日為法老買了你們和你們的田地。這裡有穀種給你們,你們可以種地。
23Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi acxetis vin hodiaux kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.
24到了收割的時候,你們要把五分之一給法老,其餘四分可以歸你們自己,作田裡的種子,又作你們以及你們家人和孩子的食物。”
24Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por mangxi, por vi, por cxio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
25他們說:“你救了我們;願我們在我主面前得蒙喜悅,我們就作法老的奴僕。”
25Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
26於是,約瑟為埃及的田地立了一個法例,直到今日還有效,就是五分之一歸給法老;只有祭司的田地不歸給法老。
26Kaj Jozef faris gxin legxo gxis la hodiauxa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne farigxis proprajxo de Faraono.
27雅各向約瑟最後的要求以色列人住在埃及國的歌珊地,他們在那裡置業繁殖,人數非常眾多。
27Kaj Izrael eklogxis en la lando Egipta, en la lando Gosxen; kaj ili posedis gxin kaj fruktis kaj multigxis forte.
28雅各在埃及地住了十七年;他一生的壽數是一百四十七歲。
28Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.
29以色列的死期快到了,就把他兒子約瑟叫了來,對他說:“如果我在你面前蒙你喜悅,請你把手放在我的大腿底下起誓,要以慈愛和誠實對待我,不要把我埋葬在埃及。
29Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;
30我與我的祖先同睡的時候,你要把我從埃及帶出去,埋葬在他們的墓地裡。”約瑟說:“我必照著你的話去作。”
30sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
31雅各說:“你要向我起誓。”約瑟就向他起了誓,於是以色列靠著床頭(“靠著床頭”有古譯本作“倚著杖頭”﹝參來11:21﹞)敬拜 神。
31Kaj li diris: JXuru al mi. Kaj tiu jxuris. Kaj Izrael adorklinigxis sur la kapa parto de la lito.