聖經新譯本

Esperanto

Genesis

49

1雅各祝福眾子雅各把他的眾子叫來,說:“你們要聚集在一起,我要把你們日後必遇到的事告訴你們。
1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.
2雅各的兒子們哪,你們要一起來聽;要聽你們父親以色列的話。
2Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.
3流本哪,你是我的長子,是我的力量,是我的初生子;你大有尊榮,權力超眾;
3Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
4但是你放縱情慾,好像水沸騰一樣,你必不能居首位;因為你上了你父親的床;上了我的榻,然後把它玷污了。
4Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
5西緬和利未是兄弟;他們的刀劍是強暴的武器。
5Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
6我的靈啊,不可加入他們的陰謀;我的心啊,不可參與他們的集會,因為他們在怒中殺人,任意砍斷牛的腿筋。
6En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
7他們的怒氣可咒,因為非常暴烈;他們的烈怒可詛,因為十分兇猛;我要把他們分散在雅各家;把他們散居在以色列。
7Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.
8猶大啊,你的兄弟們要稱讚你;你的手必壓住仇敵的頸項;你父親的眾子必向你下拜。
8Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.
9猶大是隻小獅子;我兒啊,你獵取了食物就上到洞穴去。他屈身伏臥,好像公獅,又像母獅,誰敢驚動他呢?
9Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
10權杖必不離開猶大,王圭必不離他兩腳之間,直到細羅(“細羅”有古譯本作“屬他的那位”)來到,萬族都要臣服他。
10Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.
11猶大把自己的驢駒拴在葡萄樹旁,把自己的小驢繫在上等的葡萄樹旁;他在葡萄酒中洗淨自己的衣服,在血紅的葡萄汁中洗衣袍。
11Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
12他因飲酒而雙眼發紅,他因喝奶而牙齒雪白。
12Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
13西布倫必在沿海地帶居住,他必成為船隻停泊的港口,他的邊界必伸到西頓。
13Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
14以薩迦是一頭粗壯的驢,伏臥在羊圈(“羊圈”原文意思不詳,或譯:“重馱”)之間;
14Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.
15他看安居為美,他看肥地為佳,他屈肩負重,成了服苦的奴僕。
15Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.
16但要審判自己的人民,作以色列的一個支派。
16Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
17但要作路上的蛇,道中的毒蛇,他要咬傷馬蹄,使騎馬的人向後墜落。
17Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen.
18耶和華啊,我向來等候你的拯救。
18Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
19迦得必被侵略者追逼,他卻要追逼他們的腳跟。
19Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano.
20至於亞設,他的食物必定肥美,他有美食可以供奉君王。
20CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj.
21拿弗他利是隻得釋放的母鹿,發出優美的言語。
21Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
22約瑟是一根結果子的樹枝,是一根泉旁結果子的樹枝,他的枝條蔓延出牆外。
22Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron.
23弓箭手把他苦害,向他射箭敵對他。
23CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;
24但他的弓依然堅硬,他的手臂仍舊敏捷,這是出於雅各的大能者之手;出於以色列的牧者,以色列的磐石。
24Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.
25是你父親的 神幫助你,是那全能者賜給你;他把從天上來的福,地下深淵蘊藏著的福,哺乳和生育的福,都賜給你。
25La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
26你父親的祝福,勝過我祖先的祝福(“勝過我祖先的祝福”有古譯本作“勝過亙古的山岡”),勝過永遠山嶺上的美物。願這些福都降在約瑟的頭上,降在兄弟中作王子的那一位頭上。
26La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
27便雅憫是隻撕掠的豺狼,早晨吞吃他的獵物,晚上瓜分他的擄物。”
27Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon.
28這些就是以色列的十二支派;以上是他們父親對他們所說的話,是按著各人的福分給他們所祝的福。
28Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.
29雅各的遺囑及其逝世雅各又囑咐他們,對他們說:“我快要歸到我的親族那裡去,你們要把我埋葬在赫人以弗崙田間的洞裡,與我的祖先在一起。
29Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido,
30這個洞在迦南地,在幔利前面的麥比拉的田間。那地方原是亞伯拉罕向赫人以弗崙買下來作墳地的。
30en la duobla kampa kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham acxetis kune kun la kampo de Efron la HXetido kiel tomban posedajxon.
31他們在那裡埋葬了亞伯拉罕和他的妻子撒拉;又在那裡埋葬了以撒和他的妻子利百加;我也在那裡埋葬了利亞。
31Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,
32那塊田和田間的洞,是向赫人買來的。”
32sur la kampo kaj en la kaverno sur gxi, kiuj estas acxetitaj de el la filoj de HXet.
33雅各對他的眾子囑咐完了,就把雙腳收回床上,氣絕而死,歸到他的親族那裡去了。
33Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.