1雅各死後之榮哀約瑟伏在他父親的臉上,為他哀哭,與他親嘴。
1Tiam Jozef jxetis sin sur la vizagxon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
2約瑟吩咐臣僕中作醫生的,用香料包殮了他的父親。他們就用香料包殮了以色列。
2Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
3這事足足費了四十天,因為用香料包殮屍體是需要這樣長的時間。埃及人為他哀哭了七十天。
3Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
4為他哀哭的日子過了,約瑟就對法老家裡的人說:“我若在你們面前得蒙喜悅,請你們代我稟告法老說:
4Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
5‘我父親曾經叫我起誓,說:“看哪,我快要死了;你要把我埋葬在迦南地,在我為自己所掘的墳墓裡。”現在求你讓我上去,埋葬我的父親,之後我必定回來。’”
5Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
6法老說:“你可以上去,照著你父親叫你起的誓,把他埋葬。”
6Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li jxurigis vin.
7於是,約瑟上去埋葬他的父親。與他一同上去的,有法老所有的臣僕,法老家中的長老,和埃及地所有的長老,
7Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris cxiuj servantoj de Faraono, la cxefoj de lia domo kaj cxiuj cxefoj de la lando Egipta,
8還有約瑟的全家,他的兄弟們和他父親的家人;他們把孩子和牛羊留在歌珊地。
8kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Gosxen.
9又有車輛和馬兵與他一同上去,成了一大隊行列。
9Kun ili iris ankaux cxaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
10他們到了約旦河東岸的亞達禾場,就在那裡大大地哀悼痛哭。約瑟為他父親舉哀七天。
10Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
11住在那地的迦南人看見了亞達禾場的哀悼,就說:“這是埃及人一場非常傷痛的哀悼。”因此,在約旦河東岸的那地方名叫亞伯.麥西。
11Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan.
12雅各的眾子就照著父親囑咐他們的去作,
12Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
13把雅各運到迦南地,葬在麥比拉田間的洞裡。那地方在幔利的前面,是亞伯拉罕向赫人以弗崙買下來作墳地的。
13Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham acxetis kune kun la kampo kiel tomban posedajxon de el Efron la HXetido, antaux Mamre.
14約瑟埋葬了他父親以後,就和他的眾兄弟,以及所有與他一同上去埋葬他父親的人都回埃及去了。
14Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
15約瑟安慰眾兄弟約瑟的哥哥們看見父親死了,就說:“或者約瑟仍然會懷恨我們,要報復我們從前向他所作的一切惡事。”
15Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
16他們就打發人到約瑟那裡,說:“你父親未死以前曾經囑咐說:
16Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:
17‘你們要對約瑟這樣說:從前你的哥哥們惡待你,求你饒恕他們的過犯和罪惡。現在求你饒恕你父親 神之僕人的過犯。’”約瑟聽見這話就哭了。
17Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
18他的哥哥們也親自來了,俯伏在他面前,說:“看哪,我們是你的奴僕。”
18Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
19約瑟對他們說:“你們不要害怕,我怎能代替 神呢?
19Sed Jozef diris al ili: Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio?
20從前你們有意要害我,但 神有美好的意思在其中,為要成就今日的光景,使許多人的性命得以保全。
20Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
21現在你們不要害怕,我必供養你們和你們的孩子。”於是約瑟用仁慈的話安慰他們。
21Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
22約瑟逝世約瑟和他父親的家人,都住在埃及。約瑟活了一百一十歲。
22Kaj Jozef logxis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
23約瑟見到以法蓮的第三代子孫;瑪拿西的兒子瑪吉的眾子,也歸在約瑟的膝下。
23Kaj Jozef vidis cxe Efraim infanojn gxis la tria generacio; ankaux la infanoj de Mahxir, filo de Manase, naskigxis sur la genuoj de Jozef.
24約瑟對他的兄弟們說:“我快要死了,但 神必定眷顧你們,領你們從這地上到他起誓應許給亞伯拉罕、以撒、雅各之地去。”
24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el cxi tiu lando en la landon, pri kiu Li jxuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
25約瑟又叫以色列的子孫起誓,說:“ 神必定眷顧你們,那時你們要把我的骸骨從這裡帶上去應許之地。”
25Kaj Jozef jxurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie.
26約瑟死了,享壽一百一十歲。人用香料把他包殮了,放在棺材裡,停在埃及。
26Kaj Jozef mortis en la agxo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en cxerkon en Egiptujo.