聖經新譯本

Esperanto

Genesis

6

1 神的兒子和人的女子人在地上開始增多,又生養女兒的時候,
1Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili naskigxis filinoj,
2 神的眾子看見人的女子美麗,就隨意挑選,娶作妻子。
2tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el cxiuj, kiujn ili elektis.
3耶和華說:“人既然是屬肉體的,我的靈就不永遠住在他裡面,但他的日子還有一百二十年。”
3Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.
4在那些日子,有巨人在地上; 神的兒子和人的女子結合,就生了上古英武有名的人物。
4Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
5人類敗壞、 神滅世耶和華看見人在地上的罪惡很大,終日心裡思念的,盡都是邪惡的。
5Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;
6於是,耶和華後悔造人在地上,心中憂傷。
6tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro.
7耶和華說:“我要把我創造的人,從地上消滅;無論是人或牲畜,是昆蟲或是天空的飛鳥,我都要消滅,因為我後悔造了他們。”
7Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
8只有挪亞在耶和華眼前蒙恩。
8Sed Noa akiris placxon en la okuloj de la Eternulo.
9以下是挪亞的後代。挪亞是個義人,是當時一個完全人。挪亞和 神同行。
9Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
10挪亞生了三個兒子,就是閃、含、雅弗。
10Kaj naskigxis al Noa tri filoj: SXem, HXam, kaj Jafet.
11當時,世界在 神面前敗壞了,地上滿了強暴。
11Kaj la tero malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.
12 神觀看大地,看見世界已經敗壞了;全人類在地上所行的都是敗壞的。
12Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero.
13 神命挪亞建造方舟 神對挪亞說:“在我面前全人類的盡頭已經來到,因為地上由於他們的緣故滿了強暴。看哪,我要把他們和世界一起毀滅。
13Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min, cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero.
14你要用歌斐木做一艘方舟。方舟裡面要做一些艙房;方舟的內外都要塗上瀝青。
14Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne kaj ekstere.
15你要這樣做方舟:方舟要長一百三十三公尺,寬二十二公尺,高十三公尺。
15Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj gxia alto.
16方舟上面四周要做透光口,高四十四公寸;方舟的門要開在旁邊;方舟要分為上中下三層建造。
16Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi.
17看哪,我要使洪水臨到地上,消滅天下的生物,就是有生氣的活物;在地上的都必定要死。
17Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio estas sur la tero, pereos.
18我要和你立約。你可以進入方舟;你和你的兒子、妻子和兒媳,都可以和你一同進入方舟。
18Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
19所有的活物,你要把每樣一對,就是一公一母,帶進方舟,好和你一同保全生命。
19Kaj el cxiuj vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu.
20飛鳥各從其類,牲畜各從其類,地上所有爬行的動物,各從其類,每樣一對,都要到你那裡來,好保全生命。
20El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
21你要拿各種可吃的食物,積存起來,好作你和牠們的食物。”
21Kaj vi prenu al vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi; kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi.
22挪亞就這樣作了; 神吩咐他的,他都照樣作了。
22Kaj Noa tion faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.