聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

57

1以色列拜偶像受譴責義人死亡,沒有人放在心上;虔誠人去世,也沒有人明白;義人去世,是脫離了禍患。
1La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
2行事為人正直的,死後必得進入平安,在他們的墳墓裡享安息。
2Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.
3但你們這些巫婦的兒子,姦夫和妓女的後裔啊!你們都走近這裡行姦淫吧!
3Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino!
4你們戲弄誰呢?你們張大嘴巴,伸長舌頭戲弄誰呢?你們不是悖逆的孩子嗎?不是虛謊的後裔嗎?
4Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
5你們在橡樹林中,在青翠樹下慾火焚心;在山谷間,在巖穴裡,宰殺自己的孩子作祭牲。
5kiuj varmigxas en la arbaretoj, sub cxiu verdbrancxa arbo; kiuj bucxas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
6在山谷中光滑的石頭裡有你的分;只有它們是你所要得的分!你也向它們澆了奠祭,獻上了供物。這些事我豈能容忍不報復呢?
6Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio?
7你在高高的山上安設你的床榻,又上到那裡去獻祭。
7Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.
8你在門後,在門框後,安設了外族神的記號;你遠離了我,裸露了自己,就上床去,又擴張你的床,你也與他們立約;你愛他們的床,看他們的下體(“下體”原文作“手”)。
8Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, largxigis vian kusxejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kusxejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
9你帶著油走到君王那裡,並且加多了你的香料,差派使者到遠方去,你甚至自己下到陰間去!
9Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.
10你因路途遙遠而困乏,卻不說:“沒有希望了!”因為你找著了生命的力量,所以你不覺得疲倦。
10Pro la multeco de viaj vojoj vi lacigxis, tamen vi ne diris:Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraux vivon en via mano, kaj pro tio vi ne lacigxis.
11你怕誰?你因誰而懼怕,以致你對我說謊呢?你不記念我,也不把我放在心上,是不是因為我長久緘默,你就不懼怕我呢?
11Sed kiu kauxzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? cxu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
12我要說明你的公義和你所作的,但它們都必與你無益。
12Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
13你呼求的時候,讓你所收集的偶像拯救你吧!但一陣風要把它們全都颳走,一口氣要把它們全部吹去。然而那投靠我的,必承受地土,得著我的聖山作產業。
13Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin cxiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
14謙卑者與作惡者的分別必有人說:“你們要填高,要填高,要修平道路;把障礙物從我子民的路上除掉。”
14Kaj Li diras:Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
15因為那至高無上、永遠存在、他名為聖的這樣說:“雖然我住在至高至聖的地方,卻與心靈痛悔和謙卑的人同在,要使謙卑人的靈甦醒,也使痛悔人的心甦醒。
15CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
16我必不永遠爭辯,也不長久發怒,因為這樣,人的靈,就是我所造的人,在我面前就要發昏。
16CXar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortigxus antaux Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
17因他貪婪的罪孽,我發怒了;我擊打他,向他掩面,並且發怒,他仍然隨著自己的心意背道。
17Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laux la vojo de sia koro.
18他的道路,我看見了,我卻要醫治他,引導他,把安慰賞賜他和他的哀悼者。
18Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
19我創造嘴唇的果子:平安,平安,歸給遠處的人,也歸給近處的人。”耶和華說:“我要醫治他。”
19Mi kreos diron de la busxo:Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
20惡人卻像翻騰的海,不能平靜,海中的水不住翻起污穢和淤泥來。
20Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviligxi kaj kies akvo eljxetas sxlimon kaj koton.
21我的 神說:“惡人必沒有平安。”
21Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.