聖經新譯本

Esperanto

Isaiah

58

1禁食的真正意義你要張開喉嚨呼叫,不可停止;你要提高聲音,像吹號角一樣;你要向我子民宣告他們的過犯,向雅各家陳明他們的罪惡。
1Kriu per la tuta gorgxo, ne detenu vin, lauxtigu vian vocxon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo gxian krimon kaj al la domo de Jakob gxiajn pekojn.
2他們天天尋求我,樂意明白我的道路,好像行義的國民,不離棄他們 神的公理;他們向我求問公義的判語,又喜歡親近 神。
2Min ili cxiutage sercxas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la legxon de sia Dio, ili postulas de Mi justan jugxon, deziras proksimecon de Dio:
3他們說:“為甚麼我們禁食,你不看呢?為甚麼我們刻苦己身,你不理會呢?”看哪!你們在禁食的日子,仍然追求自己喜歡作的事,欺壓為你們作工的人。
3Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj cxiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.
4看哪!你們禁食,結果是吵鬧和打架,用兇惡的拳頭打人;你們不要像今天這樣的禁食,使你們的聲音可以聽聞於天上。
4Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu auxdata via vocxo.
5使人刻苦自己的日子,這樣的禁食是我揀選的嗎?難道只是叫人垂頭像一根葦子,用麻布和爐灰鋪在下面嗎?你可以稱這是禁食,為耶和華所悅納的日子嗎?
5CXu tia estas fasto, kiu placxas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakajxon kaj cindron? cxu tion vi nomas fasto kaj tago placxanta al la Eternulo?
6我所揀選的禁食不是這樣嗎?不是要鬆開兇惡的鎖鍊,解開軛上的繩索,使被壓迫的獲得自由,折斷所有的軛嗎?
6Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon;
7不是要把你的食物分給飢餓的人,把流浪的窮困人接到你的家裡,見到赤身露體的,給他衣服蔽體,不可逃避自己的骨肉而不顧恤嗎?
7se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos.
8這樣,你的光就必突然發出,像黎明的曙光,你的傷口就必快快復原;你的公義就必行在你的前面,耶和華的榮耀要作你的後盾。
8Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe.
9那時,你求告,耶和華必應允;你呼求,他必說:“我在這裡!”你若從你中間除掉欺壓人的軛,除去指責人的指頭和惡毒的言語,
9Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,
10你的心若顧念飢餓的人,使困苦的人得到飽足,你的光就必在黑暗中升起來,你的幽暗必如日中天。
10kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;
11耶和華必常常引導你,在乾旱之地使你的心靈飽足,使你的骨頭堅強有力;你必像有水源澆灌的園子,又像水流不絕的泉源。
11kaj la Eternulo kondukos vin cxiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel gxardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.
12你的子孫必重建久已荒廢之處,你必重建歷代拆毀了的根基;你要稱為修補破口的人,重修路徑給人居住的人。
12Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.
13守安息日的福樂“因安息日的緣故,你若轉離你的腳步;在我的聖日不作你喜歡作的;你若稱安息日為可喜樂的,稱耶和華的聖日為可尊重的;你若尊重這日,不作自己的事,不尋求自己所喜悅的,或不說無謂的話,
13Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros gxin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantajxoj:
14你就必以耶和華為樂,我要使你乘駕地的高處,用你祖雅各的產業餵養你。”這是耶和華親口說的。
14tiam vi gxuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altajxoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredajxo de via patro Jakob; cxar tion diras la busxo de la Eternulo.