1麻布腰帶的比喻耶和華這樣對我說:“你去為自己買一根麻布腰帶,束在腰上,但不要把它放在水中。”
1Tiele diris al mi la Eternulo:Iru, acxetu al vi tolan zonon kaj metu gxin sur viajn lumbojn, sed en akvon gxin ne metu.
2我就照著耶和華的話,買了一根腰帶,束在腰上。
2Kaj mi acxetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis gxin sur miajn lumbojn.
3耶和華的話第二次臨到我,說:
3Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
4“拿你買來束在腰上的腰帶,起來,往幼發拉底河去,把腰帶藏在那裡的巖石縫中。”
4Prenu la zonon, kiun vi acxetis, kiu estas sur viaj lumboj, levigxu kaj iru al Euxfrato, kaj kasxu gxin tie en fendo de roko.
5我就照著耶和華所吩咐我的,去把腰帶藏在幼發拉底河那裡。
5Kaj mi iris kaj kasxis gxin apud Euxfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
6過了多日,耶和華對我說:“起來,往幼發拉底河去,把我吩咐你藏在那裡的腰帶取出來。”
6Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie.
7於是我往幼發拉底河去,在那裡挖掘,把腰帶從我埋藏的地方取出來;看哪!腰帶已經腐爛了,完全沒用了。
7Kaj mi iris al Euxfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi gxin kasxis; kaj jen montrigxis, ke la zono tute putrigxis kaj jam por nenio tauxgas.
8那時,耶和華的話臨到我,說:
8Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
9“耶和華這樣說:‘我必照樣敗壞猶大的尊榮和耶路撒冷極大的尊榮。
9Tiele diras la Eternulo:Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
10這邪惡的人民,不肯聽從我的話,他們隨著自己頑梗的心行事,隨從別的神,事奉敬拜他們;所以他們必像這根腰帶,毫無用處。
10Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorklinigxante al ili, farigxos kiel cxi tiu zono, kiu jam tauxgas por nenio.
11因為腰帶怎樣緊貼著人的腰,我也曾怎樣使以色列全家和猶大全家緊貼著我,好使他們作我的子民,叫我得名聲,得讚美,得榮耀;可是他們卻不聽從。’”這是耶和華的宣告。
11Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.
12酒瓶的比喻“你要對他們說這話:‘耶和華以色列的 神這樣說:每一個酒瓶都要盛滿酒。’如果他們對你說:‘難道我們不清楚知道每一個酒瓶都要盛滿酒嗎?’
12Kaj diru al ili cxi tion:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:CXiu vinkrucxo estos plenigata de vino. Ili diros al vi:CXu ni ne scias, ke cxiu vinkrucxo estos plenigata de vino?
13你就要對他們說:‘耶和華這樣說:看哪!我要使這地所有的居民,就是那些坐大衛王位的君王,以及祭司、先知和耶路撒冷所有的居民,都完全醉倒。
13Sed vi diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi plenigos gxis ebrieco cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn de Jerusalem;
14我要使他們彼此碰撞,連父子也要互相碰撞;我必不愛惜、不可憐,也不憐憫他們,我必把他們滅絕。’”這是耶和華的宣告。
14kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
15警告驕傲的後果嚴重你們要聽,要留心聽,不要驕傲;因為是耶和華說的。
15Auxskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, cxar la Eternulo parolas.
16耶和華你們的 神還沒有使黑暗臨到以前,你們的腳還沒有在昏暗的山上絆倒之前,你們要把榮耀歸給他。你們期待光明,他卻把光明變為死蔭,使光明變成黝黑。
16Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.
17如果你們不聽從,我必因你們的驕傲暗暗哭泣;我的眼必痛哭流淚,因為耶和華的羊群被擄去了。
17Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.
18你要對君王和太后說:“你們應從寶座下來,因為華麗的冠冕已經從你們的頭上脫下來了。”
18Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.
19南地的城市已被圍困,沒有人能解圍;整個猶大都被擄走,全被擄去了。
19La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, gxi tuta estas forkondukita.
20耶路撒冷啊!你要舉目觀看那些從北方來的人。從前交給你的羊群,就是你引以為榮的群羊,現今在哪裡呢?
20Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la pasxtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela sxafaro?
21耶和華立你自己結交(“結交”原文作“教導”)的盟友為首領管轄你,那時,你還有甚麼話說呢?痛苦豈不把你抓住,好像婦女生產時的痛苦一樣嗎?
21Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
22如果你心裡問:“這些事為甚麼發生在我身上呢?”這是由於你極大的罪孽;你的袍子被掀起,你的下體(“下體”原文作“腳跟”)暴露出來。
22Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
23古實人怎能改變他的膚色?花豹怎能改變牠的斑點?你們這些慣作壞事的人,又怎能行善呢?
23CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?
24“因此,我要使你們(“你們”原文作“他們”)四散,像被曠野的風吹走的碎秸一樣。
24Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
25這是你應得的,是我量給你的分。”這是耶和華的宣告。“因為你忘記了我,去倚靠虛假的偶像;
25Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.
26所以,我必把你的袍子掀到你的臉上,使人看見你的醜態。
26Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj montrigxos via hontindajxo,
27你的姦淫,你淫蕩的叫聲,你邪淫的惡行,在山上,在田野間,你那些可憎的事我都看見了。耶路撒冷啊,你有禍了!你這樣不潔淨要到幾時呢?”
27via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?