聖經新譯本

Esperanto

Jeremiah

12

1耶利米質疑惡人為何亨通耶和華啊!我跟你爭辯的時候,總是你有理;然而我還要跟你討論有關公正的問題。惡人的道路為甚麼亨通?所有行詭詐的為甚麼都得享安逸?
1Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
2你栽種了他們,他們也扎了根,並且長大,結出果實;他們的口中有你,心裡卻沒有你(“他們的口中有你,心裡卻沒有你”原文作“你與他們的口很接近,卻離他們的心很遠”)。
2Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.
3但耶和華啊!你認識我,了解我,你察驗了我對你的心意。求你把他們拉出來,好像將宰的羊一般;求你把他們分別出來,留待宰殺的日子。
3Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel sxafojn al la bucxo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.
4這地悲哀,田野的青草都枯乾,要等到幾時呢?由於這地居民的惡行,走獸和飛鳥都滅絕了;因為他們說:“ 神看不見我們的作為(“作為”一詞按照《馬索拉抄本》應作“結局”;現參照《七十士譯本》翻譯)。”
4Kiel longe Vi tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj, kiuj diras:Li ne scias, kio estos al ni.
5耶和華說:“如果你與徒步的人同跑,尚且覺得疲倦,怎能跟馬賽跑呢?你在平安穩妥之地,尚且跌倒,在約旦河邊的叢林怎麼辦呢?
5Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan?
6因為連你的兄弟、你的父家,都以詭詐待你,連他們也在你後面高聲喊叫。雖然他們對你說好話,你也不可信他們。”
6CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.
7遍地荒涼“我撇下了我的家,丟棄了我的產業;我把我心愛的交在她仇敵的手中。
7Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj.
8我的產業對我,就像樹林中的獅子向我咆哮,因此我恨惡她。
8Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis.
9我的產業對我,不就像一隻帶斑點的鷙鳥,其他的鷙鳥都四圍攻擊她?你們去聚集田野各樣的走獸,帶牠們來吃吧!
9Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin.
10許多牧人毀壞了我的葡萄園,踐踏了我的田地;他們使我美好的田地變為荒涼的曠野。
10Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto.
11他們使地荒涼,在我面前一片荒涼悲哀;全地荒涼,卻無人關心。”
11Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio.
12在曠野一切光禿的高岡上,行毀滅的已經來到了;因為耶和華的刀從地這邊直到地那邊,要吞滅一切;人人都沒有平安。
12Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.
13他們種的是小麥,收的卻是荊棘;雖然筋疲力竭,卻一無所獲。因耶和華的烈怒,他們必為自己的(“自己的”原文作“你們的”)出產羞愧(本句或譯:“你們必為你們的農穫羞愧”)。
13Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.
14警告惡鄰耶和華這樣說:“至於所有邪惡的鄰國,他們侵犯我賜給我子民以色列的產業;看哪!我要把他們從本地拔出來,也要把猶大家從他們中間拔出來。
14Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili.
15但我把他們拔出來以後,我必再憐憫他們,把他們領回來,各自歸回自己的產業,自己的故鄉。
15Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon.
16如果那些鄰近的國家真的學習我子民的道路,指著我的名起誓,說:‘我指著永活的耶和華起誓!’正如他們從前教導我的子民指著巴力起誓一樣,他們就必在我的子民中間被建立起來。
16Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo.
17他們如果有不聽從的,我就把那國拔出來,把她拔除消滅。”這是耶和華的宣告。
17Sed se ili ne auxskultos, tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos gxin, diras la Eternulo.