1耶利米宣告 神的約耶和華有話臨到耶利米,說:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2“你要告訴猶大人和耶路撒冷的居民:‘你們要聽從這約的話。’
2Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem.
3你要對他們說:‘耶和華以色列的 神這樣說:不聽從這約的話的,必受咒詛。
3Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Malbenita estu la homo, kiu ne auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo,
4這約就是我把你們的列祖從埃及地、從鐵爐那裡領出來的那天所吩咐他們的,說:你們要聽從我的話,照著我吩咐你們的一切話去行;這樣,你們就作我的子民,我也作你們的 神。
4kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante:Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
5我好履行向你們列祖所起的誓,就是把流奶與蜜之地賜給他們,好像今天一樣。’”於是我回答說:“耶和華啊!阿們。”
5por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris:Tiel estu, ho Eternulo.
6責猶大背約,必受懲罰耶和華又對我說:“你要在猶大各城中和耶路撒冷的街道上,宣告這一切話,說:‘你們要聽從、遵行這約的話。
6Kaj la Eternulo diris al mi:Proklamu cxiujn cxi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin.
7因為自從我領你們的列祖出埃及地那一天,我已鄭重警告他們,直到今日,我仍不斷警告他們,說:“你們要聽從我的話。”
7CXar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, gxis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante:Auxskultu Mian vocxon.
8他們卻不聽從,毫不留心,各人隨從自己頑梗的惡心行事。所以,我使這約中一切咒詛的話臨到他們身上。我曾吩咐他們遵行這約,他們卻不遵行。’”
8Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
9耶和華又對我說:“在猶大人和耶路撒冷的居民中間,有背叛的陰謀。
9Kaj la Eternulo diris al mi:Farigxis ribelo cxe la Judoj kaj cxe la logxantoj de Jerusalem;
10他們回到他們祖先所犯的罪孽中。他們的祖先不肯聽從我的話,卻隨從事奉別的神。以色列家和猶大家都違犯了我和他們列祖所立的約。”
10ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.
11因此耶和華這樣說:“看哪!我必使災禍臨到他們身上,是他們不能逃脫的;他們雖然向我哀求,我必不聽他們。
11Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi venigos sur ilin malfelicxon, el kiu ili ne povos liberigxi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne auxskultos ilin.
12那時,猶大各城的人和耶路撒冷的居民,都必去哀求他們燒香供奉的神,只是在他們遭難的時候,這些神卻完全不能拯救他們。
12Tiam la urboj de Judujo kaj la logxantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfelicxo.
13猶大啊!你的城有多少,你的神也有多少;耶路撒冷的街道有多少,你為那可恥的巴力所設立燒香的祭壇也有多少。
13CXar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
14“至於你,不要為這人民祈禱,不要為他們呼求禱告,因為他們遭難向我呼求的時候,我必不聽他們。
14Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon; cxar Mi ne auxskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfelicxo.
15“我所愛的既然行了罪大惡極的事,還有甚麼資格在我的殿裡呢?難道祭肉可以消除你的災禍,使你得著歡樂嗎?”
15Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi farigxas cxiam pli malbona kaj ankoraux gxojas pri tio?
16耶和華曾稱你的名字為壯麗、多結美果的青橄欖樹;現在他必藉風暴雷轟,把它燃點起來,它的枝子也都折斷。
16La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoricxa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis gxin fajro, kaj gxiaj brancxoj difektigxis.
17那栽種你的萬軍之耶和華,已經宣布降災攻擊你,是因以色列家和猶大家自己所行的惡;他們向巴力燒香,惹我發怒。
17La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.
18耶利米遭人謀害耶和華把他們的陰謀指示我,我就知道了;那時,你把他們所行的給我指明。
18Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.
19至於我,我卻像一隻馴良的羊羔,被牽到屠宰之地;我並不知道他們設計謀害我。他們說:“我們來把這樹和果子(“果子”原文作“它的食物”)都毀滅吧,把它從活人之地剪除,使它的名不再被人記念。”
19Kaj mi, kiel milda sxafido, kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraux mi, dirante:Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.
20亞拿突人受懲罰但萬軍之耶和華啊!你是憑公義審判人,試驗人肺腑和心腸的。求你讓我看見你在他們身上施行的報復,因為我已經把我的案件向你陳明了。
20Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu jugxas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian vengxon kontraux ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.
21因此耶和華指責那些亞拿突人,他們尋索你命,向你恐嚇說:“不要奉耶和華的名說預言,免得你死在我們手中。”
21Tial tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas vian animon, kaj diras:Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
22萬軍之耶和華這樣說:“看哪!我要懲罰他們;他們的年輕人必死在刀下,他們的兒女必因饑荒而死。
22tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.
23他們中間必沒有餘剩的,因為在懲罰他們的年日,我必使災禍臨到他們身上。”
23Kaj neniu restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.